Rabindranath Tagore

El Vikipedio

(Alidirektita el Rabindranath TAGORE)
Saltu al: navigado, serĉo
Rabindranath Tagore

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; naskiĝis la 6-an de majo 1861; mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo.

Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore, kiu interalie verkis kaj komponis la nacian himnon de Barato, en la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Li grave malsaniĝis dum rondvojaĝo en 1926 en Vieno, sed li sukcese saniĝis en la hungara urbo Balatonfüred.

Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj, bildoj kaj sentoj.

Li fondis universitaton laŭ siaj idealoj en Shantiniketan.

Li naskiĝis kaj vivis en tre riĉa familio de terposedantoj, kun tradicio de klereco kaj flegadoj kulturaj. Li mem malkovris la vivon de kamparanoj nur 35-jara, kiam li devis mastrumi la familiajn posedaĵojn anstataŭ sia patro.

[redakti] En Esperanto aperis

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.