9-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de majo estas la 129-a tago de la jaro (la 130-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 236 tagoj restas.
Je la 9-a de majo okazis interalie:
Eventoj
- 328: Atanazio iĝis episkopo de Aleksandrio
- 1087: Post forigo de Romo, fare de normandoj, de kontraŭpapo Klemento la 3-a oni entronigis papon Viktoro la 3-a
- 1087: Relikvoj de Sankta Nikolao estis transportitaj al itala urbo Bari
- 1092: Anglio: konsekro de la Katedralo Lincoln
- 1502: Kristoforo Kolumbo komencis kvaran, la lastan vojaĝon al la Nova Mondo
- 1560: Turka-kristana mara batalo de Ĝerbao komenciĝis
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Firlej (proksime al Lubartów)
- 1834: Blazono de Kolombio oficialiĝis
- 1864: Taktika venko de dana ŝiparo super la prusa en batalo de Helgoland
- 1877: Rumanio sendependiĝis (de Otomana Imperio)
- 1893: Thomas Alva Edison la unuan fojon montris kinetoskopon
- 1901: En Melburno inaŭguris sian agadon la parlamento de Aŭstralio
- 1920: Taĉmentoj de ribelanoj komandataj de Álvaro Obregón eniris Meksik-urbon
- 1927: Parlamento de Aŭstralio kunvenis la unuan fojon en ĵus translokigita ĉefurbo Kanbero
- 1936: Italio aneksis Etiopion, kvar tagojn post pli frua konkero de ĝia ĉefurbo Adis-Abebo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj deklaris, ke estinta pola ambasadoro en Berlino enmanigis al ili nomliston de arestitaj poloj kun peto pri ilia liberigo; Heinrich Himmler ordonis pri "revena germanigo" de pola loĝantaro kun nordiaj ecoj - parto de ili estis direktota de Ĝenerala Gubernio al laboro en Nazia Germanio; sur franca libromerkato aperis libro pri historio de pola mararmeo Marins et marine de la Pologne
- 1941: Nokte de la 8-a ĝis la 9-a de majo okazis alianca aerbombado de Poznań rezulte de kiu ĉ. 30 personoj pereis; guberniestro Hans Frank de ĜG esprimis volon krei en Krakovo du germanajn altlernejojn
- En minhava areo de Nord kaj Pas-de-Calais finiĝis, eksplodintaj la 2-an de majo, strikoj kun partopreno de poloj; [Britoj]] transprenis germanan submarŝipon U-110 kun ĉifrilo Enigma
- 1942: Germana polico kaj ĝendarmoj pafekzekutis en ĉirkaŭaĵo de Krasnystaw 10 sovetajn partizanojn, kaj en 2 aliaj lokoj 18 personojn, en tio 9 judojn
- En svisa Einsiedeln finiĝis religi-kleriga kurso por internigitaj en Svislando polaj soldatoj
- 1943: Germanoj konkeris en Varsovia geto 42 bunkrojn kaptante 1037 judojn, el kiuj 319 mortigis; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Przewrotne ne malpli ol dekkelkajn personojn kaj en Raczyce 11 personojn dum ilia provo liberigi enprizonigitojn, kaj germana polico en 3 aliaj lokoj 31 personojn, en tio 7 virinojn pro helpo al partizanoj; apud Varsovio germanoj atakis ekzercantan konspire plotonon de suboficira lernejo de Pola Enlanda Armeo kruele murdante 4 kaptitajn soldatojn
- 1944: Taĉmento de Naciaj Armitaj Fortoj nokte de la 8-a/9-a de majo apud Małogoszcz batalis kun soveta partizana unuo; germanaj taĉmentoj pafmortigis en distrikto Piotrkowski 6, apud Janów Lubelski 35 personojn bruligante 76 kaj 92 domojn kaj en Smarków 25 kaj germanaj policoj pafekzekutis en Kielce 60, revenĝe pro mortigo de germana oficisto , en Varsovio ĉ. 40 kaj en 3 aliaj lokoj 25; de Varsovio foriris transporto kun 57 polinoj al koncentrejo Ravensbrück; sekureca polico en Bjalistoko deportis 135 polojn kaj sovetajn civitanojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo); Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo masakris nokte de la 9-a ĝis la 10-a de majo loĝantaron de pola vilaĝo Derĵov (Lviva provinco) kune kun infanoj - pereis pli ol 100 personoj kune kun katolikaj monaĥinoj
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris interalie Jelenia Góra, Kamienna Góra, Paczków kaj Kłodzko; en Pola Soldatataro servis ĉi-tage 38 296 oficirojn; polaj komunistoj fiksis Nacian Feston de Venko kaj Libero en Pollando - plua perfesta stalinigo de la lando, kies duono jam de la 17-a de septembro 1939 ektroviĝis sub soveta okupado kaj restis postmilite
- Soveta okupado de dana insulo Bornholm komenciĝis - daŭranta ĝis la 5-a de aprilo 1946
- 1946: Italio: reĝo Victor Emmanuel la 3-a abdikis – Umberto la 2-a sekvis.
- 1949: Rainier la 3-a iĝis princo de Monako
- 1950: Hispana aŭtomobilmarko SEAT fondiĝis
- 1950: Robert Schuman prezentis en kunsido de franca registaro planon de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, nomata poste la Deklaro de Schuman
- 1951: Pacifiko: en la atolo Eniwetok Usono faris la unuan teston de nuklea bombo
- 1955: Federacia Respubliko Germanio aniĝis al NATO
- 1955: En Moskvo oni malfermis Parkon de Venko dediĉitan al Granda patriota milito
- 1956: Himalajo: la unua grimpo al la monto Manaslu
- 1966: Pola Televido komencis televidan primilitan serion Kvar tankistoj kaj hundo
- 1968: Oni voĉdonis novan konstitucion de Germana Demokratia Respubliko
- 1974: Metroo en Prago ekfunkciis
- 1974: Usono: la Skandalo Watergate komencis esti klarigata
- 1977: Pollando: Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR fondiĝis
- 1985: Vatikana Kongregacio por la doktrino de la kredo gvidata de kardinalo Joseph Ratzinger trudis al brazila franciskano Leonardo Boff, unu el reprezentantoj de la teologio de liberigo, punon de jara malpermeso sacerdoti, publikigi kaj publike prelegi
- 1987: La 32-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bruselo
- 1992: La 37-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Malmö
- 1997: Premiero de la franc-usona filmo La kvina elemento
- 1998: La 43-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Birmingham
- 2003: Oni lanĉis la japanan kosmosondilon Hajabusa, kiu en 2005 grundiĝis sur asteroido Itokaŭa
- 2004: Prezidento de Ĉeĉenio Aĥmed Kadirov pereis en bomba atenco en Grozno dum celebrado de la Venkotago; 6 personoj mortis, 50 vundiĝis
- 2007: José Ramos-Horta gajnis prezidentan balotadon en Orienta Timoro
- 2009: Jacob Zuma iĝis prezidento de Sud-Afriko
Naskiĝoj
- 1147: Minamoto no Yoritomo, japana ŝoguno (m. 1199)
- 1746: Gaspard Monge, franca matematikisto, fizikisto kaj kemiisto (m. 1818)
- 1763: János Batsányi, hungara poeto (m. 1845)
- 1776: Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, hungara palatino, kampa marŝalo de aŭstria-hungara armeo (m. 1847)
- 1796: Joseph Meyer, germana eldonisto (m. 1856)
- 1800: John Brown, usona aboliciisto (m. 1859)
- 1849: Witold Ceraski, pola-rusa astronomo, pioniro de astrofotometrio en Ruslando (m. 1925)
- 1864: Richard Schumann, germana esperantisto (m. nekonata)
- 1869: Ernst Liebermann, germana pentristo kaj ilustristo (m. 1960)
- 1872: Győri Illés István, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1970)
- 1874: Howard Carter, brita arkeologo kaj egiptologo, malkovrinto de la tombo de faraono Tutanĥamono (m. 1939)
- 1883: José Ortega y Gasset, hispana filozofo kaj eseisto (m. 1955)
- 1891: Pál Székely, hungara inĝeniero pri minado (m. 1974)
- 1892: Zita de Bourbon-Parma, la lasta imperiestrino de Aŭstrio (m. 1989)
- 1895: Lucian Blaga, rumana filozofo, verkisto, sciencisto, diplomato (m. 1961)
- 1905: Ágoston Erg, rumania hungara poeto kaj publicisto (m. 1939)
- 1909: Lajos Gáll, rumania hungara longdistanca kuristo (m. 1944)
- 1910: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, honora membro de UEA (m. 1994)
- 1912: Géza Ottlik, hungara verkisto kaj tradukisto, teoriulo pri briĝo (m. 1990)
- 1916: Zoltán Szőkefalvi-Nagy, hungara kemihistoriisto (m. 1980)
- 1917: József Spielmann, rumania hungara medicinhistoriisto (m. 1986)
- 1921: Sophie Scholl batalantino kontraŭ la nazioj en Germanio (m. 1943)
- 1924: Bulat Okudĵava, rusa bardo kaj verkisto (m. 1997)
- 1929: Zoltán Haragos, rumania hungara fotisto
- 1930: Dónát Bíró, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2010)
- 1933: Stefánia Horváth, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1935: Vilmos Csányi, hungaraj biokemiisto, etologo
- 1935: Bulcsu Bertha, hungara verkisto (m. 1997)
- 1937: Rafael Moneo, hispana arkitekturisto
- 1939: Pádraig Flynn, irlanda politikisto
- 1943: Zsuzsa Roșca Bonczos, rumania hungara psikologino
- 1949: Billy Joel, usona pianisto, kantisto kaj komponisto
- 1954: Géza Nagy, hungara pentristo
- 1973: Tegla Loroupe, longdistanca kurantino
- 1977: András László Kósa, hungara sociologo
- 1986: Ágota Antal, rumania hungara tekstilartistino, fasonistino
Mortoj
- 729: Osric, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 1488: Frederiko la 1-a, duko el pola dinastio de Piastoj (n. 1446)
- 1519: Jodocus Trutfetter, germana teologo (n. ĉ. 1460)
- 1707: Dietrich Bŭtehude, germana komponisto (n. 1637)
- 1760: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, germana religia reformisto, gvidanto de pietismo (n. 1700)
- 1805: Friedrich Schiller, germana poeto kaj historiisto (n. 1759)
- 1850: Louis Joseph Gay-Lussac, franca kemiisto (n. 1778)
- 1880: George Brown, kanada politikisto (n. 1818)
- 1901: Lizzie van Zyl, bura viktimo de brita koncentrejo (n. 1894)
- 1903: Paul Gauguin, franca pentristo (n. 1848)
- 1913: Antal Beke, hungara historiisto (n. 1838)
- 1921: Jenő Gyulai, hunagra scenaristo, filmreĝisoro (n. 1897)
- 1922: Móric Miklós Pásztory, hungara ĝardenisto, filmreĝisoro (n. 1875)
- 1931: Albert Abraham Michelson, usona nobelpremiita fizikisto pol-juddevena (n. 1852)
- 1938: Terka Lux, hungara verkistino (n. 1873)
- 1945: Miklós Czinczár, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, poeto (n. 1893)
- 1975: Andor Ajtay, hungara aktoro (n. 1903)
- 1976: Ulrike Meinhof, germana ĵurnalistino, batalanta komunistino (n. 1934)
- 1986: Tenzing Norgay, nepala ŝerpo, partoprenanto de ekspedicioj al Everesto (n. 1914)
- 1988: Gusztáv Hermann, hungara lokhistoriisto (n. 1928)
- 1998: Sándor Apácai Bölöni, rumania hungara instruisto, folkloristo (n. 1931)
- 2000: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto (n. 1924)
- 2004: Aĥmed Kadirov (ankaŭ: Aĥmat), prorusa prezidento de Ĉeĉenio, murdita (n. 1951)
- 2006: Jerzy Ficowski, pola poeto kaj tradukisto, ciganologo (n. 1924)
- 2011: János Bögözi Kádár, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1939)
- 2015: Péter Dukász, rumania hungara aktoro, reĝisoro (n. 1954)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Venkotago, festata en Rusio kaj kelkaj post-sovetiaj landoj rememore al la venko de Sovetio super la faŝisma Germanio 1945. En Rusio oficiala ripoztago.
- Rumanio: Tago de Sendependeco
- Tago de Eŭropo, datreveno de la Deklaro de Schuman el 1950.
- Orgasma festotago, oficiale aranĝata en la brazila urbo Esperantina (Piaŭio)
- Tago de Sankta Beato, la apostolo de Svislando, kies tombo troviĝas en la Sankt-Beato-Kavernoj en Beatenberg, Svislando.
- Mariavitismo: Gregorio de Nazianco
Tagoj de semajno
La 9-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.