Saltu al enhavo

Eŭrovizia Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭrovido-Kantokonkurso)
Tiu ĉi artikolo temas pri la kantokonkurso. Por la tuteŭropa televida komunika reto, rigardu la artikolon Eŭrovizio (reto).
Eŭrovizia Kantokonkurso
ĉiujara kantokonkurso
televida franĉizo
politika evento Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1956 vd
Moto United by Music
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partoprenintoj ekde 1956: verde: partoprenis almenaŭ 1 fojon; flave: neniam partoprenis sed rajtas fari tion; helverda: partoprenis kiel parto de alia lando, sed neniam sendepende; ruĝe: intencis partopreni sed foriris antaŭ la finalo.

La Eŭrovizia Kantokonkurso (oficiale angle Eurovision Song Contest kaj france Concours Eurovision de la Chanson), ofte konata simple kiel Eŭrovizio, estas ĉiujara televida kantokonkurso kun partoprenantoj el diversaj landoj kies naciaj publikaj servoj de radio kaj televido estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. La konkurso estas dissendata televide kaj ankaŭ radie tra Eŭropo. Lastatempe, la konkurso televidiĝis ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo de la konkurso devenas de Eŭrovizio (internacie: Eurovision), la televida distribua reto prizorgata de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (oficiale EBU, angle: European Broadcasting Union). Ĉiu membro de EBU rajtas partopreni la konkurson, do ankaŭ afrikaj kaj aziaj landoj kiel Israelo, Maroko, Tunizio, Alĝerio, Egiptio, Libano kaj Sirio. El tiuj neeŭropaj landoj nur Israelo kaj Maroko iam partoprenis. Laŭ tradicio la internacia konkurso sursceneje okazas en la lando de la antaŭa venkinto. Escepte, pro la milito de Rusio en Ukrainio, en 2023 ĝi okazas en Britio.

Reguloj pri la prezentoj

[redakti | redakti fonton]
  • La kanto kaj la prezento ne povas montri politikan opinion (nova regulo pri la konkurso 2006).
  • Neniu kanto rajtas daŭri pli longe ol tri minutojn.
  • Neniu besto rajtas esti sur la scenejo dum la kanto.
  • Neniu kanto aŭ prezento povas damaĝi la reputacion de la kantokonkurso.
  • Ĉiu artisto devas havi 16 jarojn almenaŭ.
  • La kanto devas esti kantata vive.
  • La nacieco de la artistoj kaj la lingvo de la kanto ne devas korespondi al lando. Ekzemple Hispanio povus esti reprezentata de franca kantisto, kiu kantas anglan kanton.

Atribuado de poentoj

[redakti | redakti fonton]

Post la prezentado de ĉiuj kantoj ĉiuj partoprenantaj landoj balotas per telefona balotado. Dum la duonfinalo ankaŭ landoj, kiuj partoprenas nur en la granda finalo, povas baloti. Neniu lando havas permeson voĉdoni por si. Poste ĉiu lando estas alvokata kaj devas atribui siajn poentojn. La kanto kun la plej multaj voĉoj en la nacia telefona balotado ricevis 12 poentojn, la dua 10 poentojn, la tria 8, poste 7, 6, 5 … 2, 1. En la okazo de teknikaj problemoj landa juĝistaro (konsistanta el ok personoj) havas permeson aljuĝi la poentojn.

La venkanto estas la kanto, kiu fine havas la plej multajn poentojn. Se du aŭ pli da kantoj havas fine la saman nombron de poentoj, gajnas la kanto, kiu ricevis poentojn el pli da landoj.

Por mallongigi la atribuadon de poentoj oni enkondukis novan koncepton: La landa anoncisto atribuas nur la tri plej altajn poentarojn. La poentoj 1 ĝis 7 estas montrataj aŭtomate sur la bildekrano. La koncepto estis provata unuan fojon ĉe la Junior Eurovision Song Contest en 2005 en Belgio.

Geopolitiko en la atribuado

[redakti | redakti fonton]

Ekde pluraj jaroj oni konstatas, ke multaj landoj, kiuj estas politikaj, kulturaj aŭ lingvaj najbaroj, atribuas ofte 10 aŭ 12 poentojn al siaj najbaroj.
Konataj "najbaro-paroj“ aŭ -grupoj:

Estas rimarkeble, ke ofte la multaj ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo (Balkanio, Hungario, Ukrainio, Rumanio, Bulgario…) atribuas siajn valoraĵojn de 8, 10 kaj 12 poentoj en la regiono.

La fuŝuloj, nulo poentoj[1]

[redakti | redakti fonton]

Ekde la enkonduko de la "sistemo de 12 poentoj“ (1975), kiu validas ĝis hodiaŭ, okazis plurajn fojojn, ke kantoj ricevis neniujn poentojn de ĉiuj landoj:

1956 – 1959

[redakti | redakti fonton]

En 1956 en Lugano (Svislando) la “The Eurovision Grand Prix“ okazis. Nur sep landoj (Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgo, Svislando kaj Nederlando) partoprenis kaj prezentis po du kantojn. Britio preterlasis la daton pri la aliĝo kaj ne povis partopreni. Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) venkigis Lys Assia (Svislando) kun kanto “Refrain”.

Jam en 1957 devis ĉiu lando prezenti nur unu kanton. La konkurso okazis en Germanio; la regulo, ke la antaŭe venkinta lando prezentas la konkurson, ankoraŭ ne ekzistis.

1960 – 1969

[redakti | redakti fonton]

En 1961 la nombro de la landoj jam estis kreskinta al 16. Dum la 1960-aj jaroj la sistemo de poentoj kaj balotadoj estis ŝanĝata plurajn fojojn. En 1962 la venkanta kanto povis atingi maksimume 45 poentojn, tiel ke Francio venkis kun nur 26 poentoj. Ekde 1964 ĉiu juĝistaro de lando povus atribui nur naŭ poentojn. Ekde 1966 ĉiu lando devis kanti en sia nacia lingvo – regulo kiu estis nuligita en 1999. En 1969 la malnova sistemo de poento-atribuaĵo rezultigis kvar (!) venkantojn (Francio, Nederlando, Hispanio kaj Britio).

1970 – 1979

[redakti | redakti fonton]

En 1975 finfine nova sistemo de poento-atribuaĵo estis enkondukita: Ĉiu lando atribuas 1-8 poentojn kaj 10 kaj 12 poentojn al la du plej amataj kantoj. De 1973 ĝis 1976 estis suspendita la regulo, ke oni devas kanti en sia lingvo. Ĉi-tion ekspluatis la sveda grupo ABBA, kiu gajnis en 1974 per la angla kanto "Waterloo“ la konkurson kaj tiel komencis sian internacian karieron.

Inter 1977 kaj 1980 la landoj de orienta Eŭropo okazigis propran konkurson, nomitan "Intervision Song Contest“.

1980 – 1989

[redakti | redakti fonton]

En 1980 partoprenis unuafoje afrikana lando: Maroko. Johnny Logan estis la unua artisto, kiu gajnis en du jaroj: 1980 kaj 1987, ambaŭ venkoj por Irlando. Irlando estas la unua lando, kiu gajnis sep fojojn la konkurson. Germanio gajnis solan fojon dum la tuta 50-jara historio de la konkurso en 1982 (Nicole kun “Ein bißchen Frieden”). En 1988 Svislando gajnis kun kanada kantisto Céline Dion. Tio estis la komenco de monda kariero por ŝi.

1990 – 1999

[redakti | redakti fonton]

En 1991 finis Francio kaj Svedio kun po 146 poentoj. Laŭ la tiama regularo Svedio estis proklamata venkanto, ĉar la sveda kanto ricevis pli da 10-poentoj-atribuadoj ol la franca. Irlando gajnas kvar fojojn (1992-1994 kaj 1996). La 1990-aj jaroj estis markataj per novaj ŝanĝegoj. Post la falo de la Fera Kurteno pli kaj pli da ŝtatoj el orienta Eŭropo partoprenas. La nombro de la partoprenantoj poste devas esti limigita kaj oni enkondukis sistemon de rotacio. Ekde 1997 ekzistas la telefona balotado kaj ekde 1999 ĉiu rajtas kanti en ĉia lingvo. Unuan fojon en 1998 gajnis transseksa artisto: Dana International el Israelo.

2000 – 2009

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2001 gajnis pli kaj pli ofte baltaj ŝtatoj aŭ ŝtatoj de sud-orienta Eŭropo. La fakto, ke nur 24 landoj el eblaj 40 povis partopreni, necesigis novan sistemon: Ekde 2004 ekzistas duonfinalo kaj granda finalo. En la granda finalo konkuras la dek plej bonaj el la duonfinalo, la dek plej bonaj landoj de la antaŭa jaro kaj la financantaj “grandaj kvar“ landoj (Germanio, Francio, Britio kaj Hispanio), kune 24. Ekde 2003 ekzistas speciala konkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj): La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (“Junior Eurovision Song Contest“).

2010 – 2019

[redakti | redakti fonton]

Venkintoj ekde 1956 ĝis hodiaŭ

[redakti | redakti fonton]
Jaro Loko Venkanta ŝtato Kanto kaj artisto Titolo en Esperanto
EKK 1956 Lugano (Svislando) Svislando Refrain (Lys Assia) «Refreno»
EKK 1957 Frankfurto ĉe Majno (Germanio) Nederlando Net als toen (Corry Brokken) «Kiel tiam»
EKK 1958 Hilversum (Nederlando) Francio Dors mon amour (André Claveau) «Dormu, mia amo»
EKK 1959 Cannes (Francio) Nederlando Een beetje (Teddy Scholten) «Iom»
EKK 1960 Londono (Britio) Francio Tom Pillibi (Jacqueline Boyer)
EKK 1961 Cannes (Francio) Luksemburgo Nous les amoureux (Jean-Claude Pascal) «Ni, la enamiĝintoj»
EKK 1962 Luksemburgo (Luksemburgo) Francio Un premier amour (Isabelle Aubret) «Unua amo»
EKK 1963 Londono (Britio) Danio Dansevise (Grethe & Jørgen Ingmann) «Dancbalado»
EKK 1964 Kopenhago (Danio) Italio Non ho l'età (Gigliola Cinquetti) «Mi ne havas la sufiĉan aĝon»
EKK 1965 Napolo (Italio) Luksemburgo Poupée de cire, poupée de son (France Gall) «Vaksa pupo, brana pupo»
EKK 1966 Luksemburgo (Luksemburgo) Aŭstrio Merci Chérie (Udo Jürgens) «Dankon, karulino»
EKK 1967 Vieno (Aŭstrio) Britio Puppet on a string (Sandie Shaw) «Fadenpupo»
EKK 1968 Londono (Britio) Hispanio La, la, la ... (Massiel)
EKK 19691 Madrido (Hispanio) Hispanio
Francio
Nederlando
Britio
Vivo cantando (Salomé)
Un jour, un enfant (Frida Boccara)
De troubadour (Lenny Kuhr)
Boom bang a bang (Lulu)
«Mi vivas kantante»
«Iun tagon, infano»
«Trobadoro»
EKK 1970 Amsterdamo (Nederlando) Irlando All kinds of everything (Dana) «Ĉiaspeca ĉio»
EKK 1971 Dublino (Irlando) Monako Un banc, un arbre, une rue (Séverine) «Benko, arbo, strato»
EKK 1972 Edinburgo (Britio) Luksemburgo Après toi (Vicky Leandros) «Post vi»
EKK 1973 Luksemburgo (Luksemburgo) Luksemburgo Tu te reconnaîtras (Anne Marie David) «Vi rekonos vin»
EKK 1974 Brajtono (Britio) Svedio Waterloo (ABBA)
EKK 1975 Stokholmo (Svedio) Nederlando Ding-a-dong (Teach-In)
EKK 1976 Hago (Nederlando) Britio Save your kisses for me (Brotherhood of Man) «Konservu viajn kisojn por mi»
EKK 1977 Londono (Britio) Francio L'oiseau et l'enfant (Marie Myriam) «La birdo kaj la infano»
EKK 1978 Parizo (Francio) Israelo A-Ba-Ni-Bi (Yizhar Cohen & Alpha Beta)
EKK 1979 Jerusalemo (Israelo) Israelo Hallelujah (Gali Atari & Milk and Honey) «Haleluja»
EKK 1980 Hago (Nederlando) Irlando What's another year (Johnny Logan) «Kio estas plia jaro»
EKK 1981 Dublino (Irlando) Britio Making your mind up (Bucks Fizz) «Vi decidiĝu»
EKK 1982 Harrogate (Britio) Germanio Ein bißchen Frieden (Nicole) «Iomete da paco»
EKK 1983 Munkeno (Germanio) Luksemburgo Si la vie est cadeau (Corinne Hèrmes) «Se vivo estas donaco»
EKK 1984 Luksemburgo (Luksemburgo) Svedio Diggi-loo diggi-ley (Herrey's)
EKK 1985 Göteborg (Svedio) Norvegio La det swinge (Bobbysocks) «Lasu ĝin svingi»
EKK 1986 Bergen (Norvegio) Belgio J'aime la vie (Sandra Kim) «Mi amas vivon»
EKK 1987 Bruselo (Belgio) Irlando Hold me now (Johnny Logan) «Tenu min nun»
EKK 1988 Dublino (Irlando) Svislando Ne partez pas sans moi (Céline Dion) «Ne foriru sen mi»
EKK 1989 Laŭzano (Svislando) Jugoslavio Rock me (Riva) «Roku min»
EKK 1990 Zagrebo (Jugoslavio) Italio Insieme 1992 (Toto Cutugno) «Kune 1992»
EKK 1991 Romo (Italio) Svedio Fångad av en stormvind (Carola Häggkvist) «Kaptita de ŝtormvento»
EKK 1992 Malmö (Svedio) Irlando Why me (Linda Martin) «Kial mi»
EKK 1993 Millstreet (Irlando) Irlando In your eyes (Niamh Kavanagh) «En viaj okuloj»
EKK 1994 Dublino (Irlando) Irlando Rock'n Roll kids (Paul Harrington & Charlie McGettigan) «Rokenrolaj infanoj»
EKK 1995 Dublino (Irlando) Norvegio Nocturne (Secret Garden) «Nokturno»
EKK 1996 Oslo (Norvegio) Irlando The voice (Eimear Quinn) «La voĉo»
EKK 1997 Dublino (Irlando) Britio Love shine a light (Katrina & The Waves) «Amo briligu lumon»
EKK 1998 Birmingham (Britio) Israelo Diva (Dana International)
EKK 1999 Jerusalemo (Israelo) Svedio Take me to your heaven (Charlotte Nilsson) «Portu min al via ĉielo»
EKK 2000 Stokholmo (Svedio) Danio Fly on the wings of love (Olsen Brothers) «Flugu sur la flugiloj de amo»
EKK 2001 Kopenhago (Danio) Estonio Everybody (Tanel Padar & Dave Benton) «Ĉiuj»
EKK 2002 Talino (Estonio) Latvio I wanna (Marie N) «Mi volas»
EKK 2003 Rigo (Latvio) Turkio Everyway that I can (Sertab Erener) «Ĉiel ke mi povas»
EKK 2004 Istanbulo (Turkio) Ukrainio Wild dances (Ruslana) «Sovaĝaj dancoj»
EKK 2005 Kievo (Ukrainio) Grekio My Number One (Elena Paparizou) «Mia numero unu»
EKK 2006 Ateno (Grekio) Finnlando Hard Rock Hallelujah (Lordi) «Ŝtonroka Haleluja»
EKK 2007 Helsinko (Finnlando) Serbio Molitva (Marija Šerifović) «Preĝo»
EKK 2008 Beogrado (Serbio) Rusio Believe (Dima Bilan) «Kredu»
EKK 2009 Moskvo (Rusio) Norvegio Fairytale (Aleksander Ribak) «Fabelo»
EKK 2010 Oslo (Norvegio) Germanio Satellite (Lena Meyer-Landrut) «Satelito»
EKK 2011 Düsseldorf (Germanio) Azerbajĝano Running scared (Ell & Nikki) «Kuri timigite»
EKK 2012 Bakuo (Azerbajĝano) Svedio Euphoria (Loreen) «Eŭforio»
EKK 2013 Malmö (Svedio) Danio Only teardrops (Emmelie de Forest) «Nur larmaĵoj»
EKK 2014 Kopenhago (Danio) Aŭstrio Rise Like A Phoenix (Conchita Wurst) «Leviĝu kiel fenikso»
EKK 2015 Vieno (Aŭstrio) Svedio Heroes (Måns Zelmerlöw) «Herooj»
EKK 2016 Stokholmo (Svedio) Ukrainio 1944 (Ĝamala) «1944»
EKK 2017 Kievo (Ukrainio) Portugalio Amar pelos dois (Salvador Sobral) «Amo duopa»
EKK 2018 Lisbono (Portugalio) Israelo Toy (Netta Barzilai) «Ludilo»
EEK 2019 Tel-Avivo (Israelo) Nederlando Arcade (Duncan Laurence) «Arkado»
EEK 2020 Roterdamo (Nederlando) La konkurso estis nuligita pro la pandemio de malsano COVID-19.
EEK 2021 Roterdamo (Nederlando) Italio Zitti e buoni (Måneskin) «Silentaj kaj bonaj»
EEK 2022 Torino (Italio) Ukrainio Stefania (Kalush Orchestra)
EEK 2023 Liverpool (Britio) Svedio Tattoo (Loreen) «Tatuo»
EEK 2024 Malmö (Svedio) Svislando The Code (Nemo) «La kodo»

1 En 1969 estis kvar venkintoj.

Lingvoj, Esperanto kaj internaciaj kantokonkursoj

[redakti | redakti fonton]

En la komenco, ekzistis neniu regulo pri la lingvo en kiu la landoj povas kanti kaj ĝis 1965 ĉiu lando uzis sian nacian lingvon. Svedio estis la unua lando kiu rompis la normon en tiu jaro partoprenante per kanto en la angla. En la venonta jaro, la organizantoj enkondukis la unuan lingvan regulon, laŭ kiu lando partoprenanta en la konkurso devas uzi unu el siaj oficiale agnoskitaj lingvoj[2].

En 1999 la Eurosong-organizantoj definitive nuligis la devigan uzon de la propra landlingvo kaj tio kondukis ekde tiam al tendenco kanti nur en la angla lingvo.

La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (oficiala angla nomo angle Junior Eurovision Song Contest), la kantokonkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj) pli emas al lingva diverseco, eble pro malpli da komerca premo kaj limigita lingvokono de la partoprenantoj[3].

Ĝis nun Esperanto tute ne ĉeestis en la kantokonkurso mem, kvankam en la jaro 2006 gajnis la finna grupo Lordi kun la angla kanto Hard Rock Hallelujah en kiu kunludis klavare esperantisto (Leena Peisa). Ŝi ludis sub la pseŭdonimo "Awa" en la bando Lordi kaj sub "Lenja" en la Esperanta grupo Dolchamar[3].

Ankaŭ la islanda kantisto Páll Óskar, kvankam kantante en Esperanto la kanton Gordjöss á esperantó[4], ne kantis en Esperanto kiam li en la jaro 1997 partoprenis en la kantkonkurso Eurovision[5].

Francis Soghomonian, esperantisto kaj profesia kantverkisto de la kanto Mer ashkharh ê (Estas nia mondo) partoprenis en la armenia antaŭselektado por la konkurso Eurovision 2006 (kun paroloj en la lingvoj franca, Esperanta kaj armena), kantis la Esperantlingvan version de Sanomi (Vi kaj mi, frapkanto de Urban Trad post la EKK de 2003) dum la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Svedio[3].

En 2016 María Villalón, kiu jam kantis en Esperanto, partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eŭrovido-Kantokonkurso en 2017 en Kievo[6].

En 2017 ankaŭ okazis jam por la kvina fojo la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj[7]. Kuba esperantisto Guillermo Sanchez Cordero, iama kantisto de la Esperanta muzikgrupo Amindaj, sukcese partoprenis la germanan talentokonkurson DSDS (februaro 2017) de la germana televido[8].

En 2024 la brazila tenoro Sandro Machado, konata en Rumanio pro sia partopreno en la rumana versio de la televidprogramo "The Voice", kantis en Esperanto "Mi Sangas sen Vi" reprezentante tiun landon (kie li loĝas depost 2018) dum elektaj duonfinaloj de Eŭrovizio.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La "nill points" estas tre fama frazo en ĝi. Kiam Britio havis "nill points" (en 2003), estis Angla radioprezentanto Terry Wogan, kiu ŝercis dirante ke Britio estas malpopulara pro la milito en Irako.
  2. (eo) Langoly, La leviĝo kaj falo de lingva diverseco en Eŭrovido, Global Voices, la 6-an de majo 2023.
  3. 3,0 3,1 3,2 Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj ENa, 7-a majo 2015, konsultita la 17-an majo 2017.
  4. Páll Óskar, Gordjöss á esperantó
  5. "Minn hinsti dans (Mia lasta danco, 1997) (Islanda Eurovision kantkonkurso 1997)
  6. (hispana) José Garcia kaj Vicente Rido, "María Villalón: "Voy a presentar dos canciones para Eurovisión 2017", 13-a septembro 2016, konsultita la 22-an majo 2017.
  7. Interkultura Majrendevuo, Kaleidoskop, Revuo Esperanto 1311 (3), marto 2017, p.53, Universala Esperanto-Asocio.
  8. Kuba esperantisto atingas kvar milionojn, Revuo Esperanto 1311 (3), marto 2017, p.53, Universala Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
2016201720182019202020212022202320242025
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021