Křešice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Křešice (Litoměřice))
Por aliaj signifoj vidu Křešice (apartigilo).

Křešice
germane Kreschitz
municipo
Vido al Křešice de preĝejo de La plej sankta Triunuo ĉe Zahořany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Křešice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Elbo
Situo Křešice
 - alteco 153 m s. m.
 - koordinatoj 50° 31′ 22″ N 14° 12′ 53″ O / 50.52278 °N, 14.21472 °O / 50.52278; 14.21472 (mapo)
Areo 11,07 km² (1 107 ha)
Loĝantaro 1 489 (2023)
Denseco 134,51 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1057
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 48 ĝis 412 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565083
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Křešice (Litoměřice District)
Retpaĝo: www.kresice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Markoj de diversaj inundaj niveloj dum jaroj damaĝita per nova elektrokesto

Křešice estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur dekstra bordo de rivero Elbo proksimume 6 km oriente de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 1 489 loĝantoj (2023). La municipo konsistas el 5 partoj: Křešice, Nučnice, Sedlec u Litoměřic, Třeboutice kaj Zahořany u Litoměřic.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al donackontrakto de ĉeĥa princo Spytihněv la 2-a. Sed laŭ arĥeologiaj trovaĵoj la loko estis setlita jam en neolitiko. Ĉi tie estis trovita bifaco (pugnokojno).

Dum tridekjara milito estis plimulto de la vilaĝo detruita (inter jaroj 1613-1656). Ĉefa merito al restarigo de la vilaĝo apartenas al unua episkopo el Litoměřice. En jaro 1666 estis novkonstruita preĝejo de Sankta Mateo titolita laŭ bildo de la apostolo. La pentraĵon donacis ĉeĥa pentristo Karel Škréta. En jaro 1708 dua episkopo el Litoměřice konstruigis Marianan kapelon apud akvofonto. Ĉi tiu kapelo estis en jaro 1725 pliampleksigita al preĝejo Vizito de Sankta Maria. En jaro 1906 estis en Křešice fondita teksa fabriko - ŝpinejo, en kiu trovis laboron ĉirkaŭ 500 laboristoj (hodiaŭa SCHOELLER). En jaro 1925 estis konstruita nova ĉeĥa lernejo, ĉar la malnova ne plu sufiĉis.

En la jaro 2002 estis la municipo multe damaĝita per inundo. Tial en 2010 oni konstruis ŝirman muron.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Maria Virgulino
  • Pregejo de Sankta Mateo
  • Statuaro de Maria Virgulino kun 2 anĝeloj
  • Barokstila preĝejo de Trinitato
  • Kastelo Zahořany

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]