Temešvár estas malgranda municipo en Ĉeĥio en distrikto Písek, situanta proksimume 10 km nordoriente de Písek, proksime de rivero Vultavo kaj Ponto Podolsko. Vivas ĉi tie 129 loĝantoj (2024).
La nomo de la vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1737 en matrikula libro por paroĥo Chřešťovice, kien la vilaĝo falis. Sed la municipo estiĝis jam pli frue kaj ĝi estis indikata sub nomo Nová Ves. La pli novan nomon Temešvár ĝi akiris laŭ urbo Timișoara en Rumanio, kie aŭstra-hungaraj soldataroj venkis turkan armeon. La municipo Temešvár estas signifa precipe pro tio, ke kondukas tra ĉi tie ŝoseo de la 1-a klaso, kuniganta urbojn Písek kaj Tábor, sur bordoj de Vultavo poste troviĝas kelkaj refreŝigejaj ekipaĵoj, falantaj sub Temešvár.