20-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de aprilo estas la 110-a tago de la jaro (la 111-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 255 tagoj restas.
Je la 20-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1207: Granda incendio de Magdeburg, kie i.a. tute bruliĝis la Katedralo de Magdeburg
- 1303: Sirio: batalo de Ŝaĥabo inter mamelukoj kaj mongoloj komenciĝis
- 1320: Pollando: Sępólno Krajeńskie iĝis urbo
- 1534: Jacques Cartier elnavigis de franca Saint-Malo serĉante okcidentan marvojon al Azio
- 1653: Malfondo de angla parlamento; komenco de la diktaturo de Oliver Cromwell
- 1657: En golfo de Santa Cruz sur Tenerifo angla admiralo Robert Blake tute detruis hispanan Arĝentan Ŝiparon de 16 ŝipoj
- 1792: Franca-aŭstria milito eksplodis; al Aŭstrio aliĝis Reĝlando Prusio, kaj sekvan jaron Britio, Nederlando, Hispanio kaj Regno de Sardio
- 1809: Franca armeo venkis la aŭstran en batalo de Abensberg
- 1828: Franca vojaĝisto René Caillié kiel la unua nekredanto atingis Timbuktuon
- 1862: Louis Pasteur kaj Claude Bernard faris la unuan sukcesan teston de pasteŭrizado
- 1884: Papo Leono la 13-a eldonis enciklikon Humanum genus pri minacoj flanke de framasonismo
- 1888: Rezulte de la plej tragika en historio hajlado en barata urbo Moradabad pereis 246 personoj
- 1903: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Princtonio
- 1904: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Herkulino
- 1910: Haleja kometo trapasis sian perihelion
- 1911: Portugala parlamento voĉdonis pri dispartigo de eklezio disde ŝtato
- 1914: Germana astronomo Franz Kaiser malkovris asteroidon Brediĥino
- 1914: Meksika revolucio: venko de usonanoj en batalo de Veracruz
- 1915: Unua mondmilito: Bjalistoko estis bombita de germanaj aviadiloj kaj aerŝipoj; 13 personoj pereis, 34 vundiĝis
- 1920: En Sèvres apud Parizo oni subskribis pactraktaton inter Triopa Entento kaj Otomana Imperio
- 1920: La 7-a Somera Olimpiko komenciĝis en Antverpeno
- 1920: En serio de 7 tornadoj en subŝtatoj de Usono Misisipio kaj Alabamo 224 personoj pereis
- 1924: Proklamo de turka konstitucio moderniganta la landon kaj abolicanta poligamion
- 1927: Tanaka Giichi iĝis ĉefministro de Japanio
- 1934: Sep aviadilistoj, kiuj savis skipon de vaporŝipo premitan de glacio en Arkto, rivevis Oran Stelon de Heroo de Sovetunio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Registaroj de Pollando, Francio kaj Britio publikis deklaron pri respondecigo de Germanio pri la faritaj krimoj; Stefan Rowecki subskribis ordonon por establi specialan sabotan-flankatakan unuon de la Asocio de Armita Batalado sub la nomo Asocio de Revenĝo; germana polico pafmortigis en Lipno 10 polojn kaj en Varsovio 42 advokatojn restantaj en sidejoj de Advokata Ĉambro; gestapo arestis en Poznań pli ol 100 polojn kaj deportis ilin al koncentrejo Dachau; germanaj regopovoj finis en Ĝenerala Gubernio interŝanĝon de ĝisnunaj monbiletoj al okupaciaj zlotoj; en Krakovo fondiĝis Instituto de Germanaj Laboraĵoj en Oriento (IDO), celanta dokumenti ŝajnan germanan karakteron de polaj teritorioj kaj poste iĝi germana universitato
- 1941: Hitler nomumis Alfred Rosenberg ĉefa komisaro pri aferoj de orientaj teritorioj; germanaj regopovoj kreis en Poznań Universitaton de Nazia Germanio
- 1942: Generalo Władysław Sikorski ordonis en okupata Pollando intensigi atakojn kontraŭ germana transorto; gestapo pendumis en Cieszyn 24 personojn; SS pafmortigis en Krasne 10 personojn
- 1943: Guberniestro de ĜG en letero al ĉefo de kancelario de Nazia Germanio skribis: De hieraŭ estas en Varsovio bone organizita ribelo en geto. Por ĝin likvidi oni devus enkonduki kanonojn; dum registara kunsido en ĜG oni diris: tioman premon, kiun suferas la pola nacio ankoraŭ neniu nacio suferis; en Kielce malsataj polaj infanoj almozis pri pano; en Varsovio speciala grupo de Popola Gvardio pripafis mitralejon pripafanta la geton; subtera batalgrupo de Naciaj Armitaj Fortoj atakis bankon en Częstochowa prenante 3 milionojn da zlotoj por financaj bezonoj de pola konspiro; pola registaro en ekzilo transdonis al soveta ambasadejo en Londono skribon kun peto klarigi la aferon de la murdo de polaj oficiroj en Katin; aviadiloj de Royal Air Force dum nokto aeratakis Szczecin
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon de poloj kaj judoj; en Tarnów 20, kaj en 5 aliaj lokoj 117; en Lvovo germanoj publikis liston de 53 personoj kondamnitaj al mortpuno, en tio 30 soldatoj de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Pola prezidento en ekzilo turnis sin al la usona prezidento Harry Truman pri klarigo de la sorto de 16 gvidantoj de pola subtera movado, perfide arestitaj de soveta NKVD; germanoj pafekzekutis en koncentrejo Mauthausen 26 membrojn de la pola rezista movado
- 1947: Frederiko la 9-a iĝis reĝo de Danio
- 1963: En San-Paŭlo komenciĝis la 4-aj Tut-Amerikaj Ludoj
- 1968: Pierre Trudeau iĝis ĉefministro de Kanado
- 1970: Komunista gvidanto de Pollando Władysław Gomułka estis distingita per la Ordeno de Lenin
- 1972: Apollo 16 atingis la lunon
- 1988: En Moskvo oni malfermis la unuan en Sovetunio ludkampon por basbalo
- 1995: Postmortaj restaĵoj de duobla pola nobelpremiitino Maria Skłodowska-Curie kaj la franca nobelpremiito Pierre Curie estis transportitaj en la Panteonon de Parizo
- 1998: En Salvadoro oni enkondukis senesceptan malpermeson de aborto
- 1999: Koloradio: en usona gimnazio pro masakro de Columbine pereis 15 personojn
- 2005: Prezidento de Ekvadoro Lucio Gutiérrez estis demisiita de parlamento
- 2008: Paragvajo: estinta episkopo Fernando Lugo gajnis prezidentan balotadon
- 2010: Meksika Golfo: ekokatastrofo en la Meksika Golfo komenciĝis
- 2013: 193 personoj pereis kaj pli ol 12 mil vundiĝis rezulte de tertremo en ĉina provinco Siĉuano
- 2013: Giorgio Napolitano kiel la unua en historio prezidento de Italio refoje elektiĝis
Naskiĝoj
- 1492: Pietro Aretino, itala verkisto, aŭtoro de leteroj pri politiko kaj moroj (m. 1556)
- 1494: Johannes Agricola, protestanta reformisto kaj germana humanisto. (m. 1566)
- 1767: József Sándorffy, hungara mecenato de teatro (m. 1824)
- 1807: Wincenty Pol, pola poeto kaj geografo franc-germandevena (m. 1872)
- 1808: Napoleono la 3-a, prezidento kaj imperiestro de Francio (m. 1873)
- 1820: Albert Pálffy, hungara ĵurnalisto (m. 1897)
- 1839: Karolo la 1-a, reĝo de Rumanio (m. 1914)
- 1845: Barono de Rio Branco, brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto (m. 1912)
- 1845: György Ember, hungara poeto, tradukisto (m. 1905)
- 1847: István Cselkó, hungara agrikulturisto (m. 1930)
- 1848: Kurd Lasswitz, germana sciencfikcia verkisto (m. 1910)
- 1873: Wojciech Korfanty, pola nacia gvidanto ligita al kristana demokratio, iniciatinto de sileziaj ribeloj (m. 1939)
- 1889: Adolf Hitler, germana diktatoro kaj kanceliero de Germanio (m. 1945)
- 1890: Adolf Schärf, aŭstra politikisto
- 1893: Harold Clayton Lloyd, usona komikulo (m. 1971)
- 1893: Joan Miró, hispana superrealisma pentristo (m. 1983)
- 1893: Edna Parker, usona centjarulino (m. 2008)
- 1908: Lionel Hampton, usona ĵazmuzikisto (m. 2002)
- 1910: Brigitte Mira, germana aktorino (m. 2005)
- 1911: Áron Gábor, hungara ĵurnalisto (m. 1982)
- 1920: László Farkas, rumania hungara publicisto, tradukisto
- 1923: András Máthé, rumania hungara ĵurnalisto
- 1923: László Mühlfay, rumania hungara kuracisto (m. 2007)
- 1923: Tito Puente, portorika muzikisto (m. 2000)
- 1939: Gro Harlem Brundtland, norvega politikistino
- 1941: Márton Moyses, rumania hungara poeto, viktimo de komunista diktaturo (m. 1970)
- 1942: Arto Paasilinna, finna verkisto
- 1945: Gregory Olsen, usona entreprenisto, inventisto, kosma turisto
- 1949: Jessica Lange, usona aktorino
- 1951: Luther Vandross, usona muzikisto ritmenblusa
- 1955: Bernard Lagrange, denaska franca esperantisto
- 1959: Stephen Harper, ĉefministro de Kanado
- 1959: Győző Zsigmond, rumania hungara etnografo
- 1961: Márton Fülöp, rumania hungara operkantisto
- 1967: Mike Portnoy, usona frapinstrumentisto, kantaŭtoro kaj kantisto
- 1972: Željko Joksimović, serba kantisto, komponisto, muzikisto
- 1987: Anna Rossinelli, svisa ĵaza kantistino
Mortoj
- 689: Caedwalla, reĝo de Wessex, Anglio (n. ĉ. 659)
- 1164: Viktoro la 4-a, kontraŭpapo (n. ĉ. 1095)
- 1176: Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke), normanda invadinto de Irlando (n. 1130)
- 1314: Klemento la 5-a, papo (n. ĉ. 1260)
- 1558: Johannes Bugenhagen, germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto (n. 1485)
- 1643: Christoph Demantius, germana komponisto (n. 1567)
- 1792: Ádám Teleki, hungara poeto, tradukisto (n. 1740)
- 1821: Franz Karl Achard, germana fiikisto kaj kemiisto (n. 1753)
- 1869: Carl Loewe, germana komponisto (n. 1796)
- 1872: Andrej Sládkovič, slovaka poeto (n. 1820)
- 1912: Bram Stoker, irlanda verkisto (n. 1847)
- 1918: Ferdinand Braun, germana nobelpremiita fizikisto (n. 1850)
- 1980: Károly Borbáth, rumania hungara historiisto (n. 1931)
- 1932: Giuseppe Peano, itala matematikisto, kreinto de aksiomoj de aritmetiko pri naturaj nombroj kaj de Interlingua (n. 1858)
- 1945: Wacław Sieroszewski, pola verkisto kreanta ene de kvar epokoj de la pola literaturo (n. 1858)
- 1945: Ernő Tibor, rumania hungara pentristo (n. 1885)
- 1947: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (n. 1870)
- 1948: Avedis Aharonjan, armena politikisto, verkisto kaj revoluciulo (n. 1866)
- 1951: Sándor Zöld, komunista politikisto, ministro (n. 1913)
- 1962: Lajos Tóth, rumania hungara pastro, publicisto, tradikusto (n. 1878)
- 1970: Paul Celan, germanlingva poeto (n. 1920)
- 1974: Richard Huelsenbeck, germana verkisto (n. 1892)
- 1985: Charles Francis Richter, usona tertremosciencisto (n. 1900)
- 1993: Cantinflas, meksika aktoro (n. 1911)
- 1998: Octavio Paz, meksika verkisto (n. 1914)
- 1999: Señor Wences, hispana ventroparolisto (n. 1896)
- 2002: Vlastimil Brodský, ĉeĥa aktoro (n. 1920)
- 2009: Aladár Lászlóffy, rumania hungara poeto (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Liberec-Tago de Periodaĵoj - laŭ iniciato de la Raportistoj sen limoj
Tagoj de semajno
La 20-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.