22-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de septembro estas la 265-a tago de la jaro (la 266-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 100 tagoj restas.
Je la 22-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 66: Romia imperiestro Nerono formigis Legion
- 530: Bonifaco la 2-a iĝis papo
- 967: Venka batalo de pola princo Mjeŝko la 1-a kun saksa grafo Wichmann la 2-a kaj Volinanoj (insulo proksima al Kamień Pomorski)
- 1236: Malvenko de germana kavalira ordeno en la batalo de Šiauliai
- 1411: Ordeno de germanaj kavaliroj transdonis Rypin al poloj, kiu revenis al Pollando
- 1503: Pio la 3-a iĝis papo
- 1575: Rudolfo la 2-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1761: Georgo la 3-a kroniĝis kun sia edzino kiel reĝo de Britio
- 1792: Komenco de Franca respublika kalendaro
- 1859: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Mnemozino
- 1908: Bulgario proklamis sendependecon (de Otomana Imperio)
- 1915: Unua mondmilito: Francoj komencis ofensivon en Ĉampanjo; en Lille germanoj pafekzekutis 5 francajn konspirantojn
- 1938: Granda uragano en Nov-Anglio (de la 10-a ĝis la 22-a de septembro) mortigis 632-800 personojn
- Dua mondmilito:
- 1939: La 6-a tago de la Soveta invado en Pollandon: en Bresto okazis komuna germana-rusa militista parado kaj oni ankaŭ konsentis demarkacian linion; Ruĝa Armeo konkeris post du tagoj Grodnon, kie pafekzekutis ĉ. 300 soldatojn, policanojn kaj civilulojn ; dum bataloj en la arbaro de Augustów retiriĝanta rezervistara regimento de kavalerianoj detruis ĉirkaŭ 20 sovetajn tankojn; Lvovo kapitulacis; nombro de internigitaj en Rumanio polaj soldatoj kaj oficiroj kreskis al 20 845 personoj; komandantoj de soveta armeo informis, ke ĝis tiu ĉi tago oni enprizonigis 120 mil polajn soldatojn; en Złoczów soveta NKVD pafekzekutis nokte de la 21-a/22-a 10 polajn policanojn kaj urboficistojn kaj Ruĝa Armeo polan generalon
- 1939: La 22-a tago de la germana-pola milito: batalo de Łomianki - la lasta batalo kadre de la batalo de Bzura; la unua el amasa serio da ekzekutoj en Arbaro Szpęgawski apud Starogard Gdański - 88 pacientoj de psika malsanulejo en Kocborów estis murditaj; germana militkrimo apud Sochaczew kontraŭ ĉ. 50 polajn militkaptitojn, soldatoj de bataliono de la Nacia Defendo de Bydgoszcz, krome soldatoj kaj policoj pafmortigis en Pułtusk ĉ. 80 judojn kaj en 5 aliaj lokoj 58 personojn, en tio ne malpli ol 12 sileziajn ribelintojn de malliberejo en Cieszyn; militkrimo en Urycz (nun en Lviva provinco) kontraŭ 73-100 polaj militkaptitoj, vivbruligitaj en garbejo fare de soldatoj de Wehrmacht kun helpoj de ukrainaj naciistoj; Hitler venis apud Varsovion, kie per lorno rigradis batalojn en antaŭurbo Praga, kie ĉi-tage mortfalis germana generalo; la 8-a germana armeo forveturigis al Nazia Germanio ĝis tiu ĉi tago 1269 vagonojn kun diversaj varoj
- 1940: Japana armeo invadis Vjetnamion; Pollando: al germana koncentrejo en Aŭŝvico alvenis t.n. la dua transporto de enprizonigitoj de Varsovio; germana operaco de deportado de poloj de la distrikto Żywiecki al Ĝenerala Gubernio komencigis - ilian lokon okupis germanaj setliĝantoj
- 1941: Sensukcesa germana-finna operaco konkeri sovetan havenon Murmansko finiĝis; Pollando: komandantaro de Pola Armeo en Sovetunio anoncis volontulan soldatigon; de Varsovio al germana Koncentrejo Ravensbrück foriris transporto de 274 virinoj; hitleranaj regopovoj ordonis krei en Lublin koncentrejon por 50 mil personoj (t.e. Majdanek)
- 1942: Pollando: germanoj pafmortigis ĉ. 200 judojn de vilaĝo Serokomla (proksime al Łuków); likvido de geto en Częstochowa komenciĝis - helpe de ukrainoj kaj latvoj, sub gvido de kapitano de Ordnungspolizei
- 1943: Gestapo sendis al Koncentrejo Mauthausen-Gusen 139 polojn; 6 britaj etaj submarŝipoj atakis en norvega fjordo germanajn kirasŝipojn, kie malfunkciigis la plej grandan germanan batalŝipon Tirpitz - ĉiuj britaj ŝipetoj pereis kune kun 9 mortigitoj kaj 6 enprizonigitoj; germana ĝenerala komisaro de Belorusio Wilhelm Kube pereis en atenco en Minsko
- 1944: Ruĝa Armeo konkeris Talinon; Ribelo de Varsovio: soveta aviado kaj artilerio pripafas lokojn defendataj de germanoj: unu stacidomon, aviadilejon kaj citadelon; laŭ ordono de Vjaĉeslav Molotov polaj stalinistoj preparas Tezojn por propagando pri la varsovia ribelo, enmanigitaj jam la 25-an de septembro, kie interalie oni konstatis, ke: Popola Gvardio kaj poste Popola Armeo estis ununuraj organizaĵoj, kiuj batalis kontraŭ germanoj, kaj la Ribelo de Varsovio ne estis kaŭzita de la milita devo, sed laŭ intereso de "malprogresaj elementoj"
- 1949: La unua nuklea testo en Sovetunio
- 1949: Polaj astronomoj de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań malkovris asteroidon Posnanio
- 1953: En Pollando finiĝis falsigita de komunistoj proceso kontraŭ episkopo Czesław Kaczmarek
- 1960: Post la disiĝo de la Mali-Federacio, Malio proklamas sin sendependa.
- 1964: Novjorko: premiero de la muzikalo Violonisto sur la tegmento
- 1968: Oni sukcese finis translokigon, sub gvido de pola egiptologo Kazimierz Michałowski, de la templo de Ramseso la 2-a en Abu Simbel
- 1979: Usona spiona satelito observis super la Hinda Oceano ekbrilon devenantan verŝajne de sekreta nuklea testo farita de Israelo aŭ Sud-Afriko
- 1980: Iraka-irana milito komenciĝis
- 1989: Internacia Paralimpika Komitato fondiĝis
- 1997: Pollando: Ĝenerala Armea Prokurejo senkulpigas kolonelon Ryszard Kukliński, kiu malkaŝis agresajn planojn de Ruĝa Armeo kontraŭ Eŭropo
- 1999: En Rjazan estis okaziĝonta la kvina (malebligita) el la serio de bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio
- 2006: Hassan Nasrallah, gvidanto de la Hizbulaho, proklamis "Dian Venkon" kontraŭ Israelo en la Dua Libana Milito
- 2010: 12 personoj pereis kaj pli ol 70 vundiĝis en bomba atenco en irana urbo Mehabad, farita dum defilado en la 30-a datreveno de la eksplodo de iraka-irana milito
Naskiĝoj
- 1515: Anna de Kleve, kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (m. 1557)
- 1552: Bazilo la 4-a Ŝujskij, caro de Rusio (m. 1612)
- 1593: Matthäus Merian, svisa-germana eldonisto (m. 1650)
- 1601: Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio (m. 1666)
- 1741: Peter Simon Pallas, germana zoologo kaj botanikisto (m. 1811)
- 1767: José Maurício Nunes Garcia, brazila klasika komponisto (m. 1830)
- 1791: Michael Faraday, brita fizikisto (m. 1867)
- 1859: Sámuel Prepelitzay, hungara advokato, teatromecenato (n. 1790)
- 1863: Alexandre Yersin, franca kuracisto kaj bakteriologo svisdevena (m. 1943)
- 1863: Ferenc Herczeg, hungara verkisto (m. 1954)
- 1867: Márton Balázs, hungara inetruisto, etnografo (m. 1948)
- 1868: Péter Király, hungara verkisto (m. 1933)
- 1875: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto, pentristo kaj grafikisto (m. 1911)
- 1876: André Tardieu, ĉefministro de Francio (m. 1945)
- 1885: Marcell Benedek, hungara verkisto (m. 1969)
- 1891: Hans Albers, germana aktoro kaj kantisto (m. 1960)
- 1891: Gyula Várhelyi, rumania hungara historiisto, publicisto (m. 1935)
- 1893: Hans Leip, germana verkisto (m. 1983)
- 1896: Zdeněk Štěpánek, ĉeĥa aktoro (m. 1968)
- 1907: Irén Orosz, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 2001)
- 1910: György Faludy, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2006)
- 1918: Hans Scholl, germana rezistanto kontraŭ naziismo, membro de Blanka Rozo, ekzekutita (m. 1943)
- 1922: Chen Ning Yang, usona fizikisto ĉindevena, Nobel-premiito
- 1927: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, kreinto de la ontologio de situacio
- 1928: József Székely, rumania hungara esploristo pri ĝardenkulturo
- 1932: Algirdas Brazauskas, prezidento de Litovio (m. 2010)
- 1938: Dean Reed, usona kantisto en Sovetio (m. 1986)
- 1942: Karl Heinz Schaeffer, germana esperantisto
- 1943: Aladár Szilágyi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1944: Márta Jakobovits, rumania hungara ceramikistino
- 1958: Andrea Bocelli, itala opera kantisto
- 1965: János Bing, hungara aktoro (n. 1883)
- 1967: Erzsébet B. Fülöp, rumania hungara aktorino
- 1970: Barbara Albert, aŭstra verkistino kaj reĝisorino
- 1977: Géza Asztalos, hungara aktoro
- 1979: Roberto Saviano, itala verkisto kaj ĵurnalisto
- 1987: Orsolya Láng, rumania hungara poetino, fotistino
Mortoj
- 530: Felikso la 4-a, katolika papo, sankta
- 1539: Guru Nanak, guruo de sikismo (n. 1469)
- 1554: Francisko Vázquez de Coronado, hispana konkeranto, malkovrinto de Nov-Meksikio, Arizono, Koloradio kaj Kansaso (n. 1510)
- 1566: Johannes Agricola, protestanta reformisto kaj germana humanisto. (n. 1494)
- 1752: Péter Apor, hungara historiisto (n. 1676)
- 1774: Klemento la 14-a, papo (n. 1705)
- 1776: Nathan Hale, spiono dum Usona Revolucio (n. 1755)
- 1826: Johann Peter Hebel, germana verkisto (n. 1960)
- 1828: Ŝaka, tribestro kaj ŝtatestro de la Zuluoj (n. ĉ. 1787)
- 1848: James Dunlop, aŭstralia astronomo (n. 1793)
- 1902: József Bokor, hungara aktoro (n. 1838)
- 1906: Oscar Levertin, sveda verkisto (n. 1862)
- 1921: Ivan Vazov, bulgara verkisto, historiisto, politikisto (n. 1850)
- 1938: Tamás Emőd, hungara verkisto (n. 1888)
- 1969: Aleksandras Stulginskis, prezidento de Litovio (n. 1885)
- 1970: Janko Alexy, slovaka pentristo kaj verkisto (n. 1894)
- 1976: Nazarena Caruana, aktiva malta esperantisto (n. 1935)
- 1988: Rezső Sugár, hungara komponisto (n. 1919)
- 1989: István Lakatos (muzikhistoriisto), rumania hungara muzikhistoriisto (n. 1895)
- 1990: Gizella B. Fejér, rumania hungara tradukistino (n. 1922)
- 1893: Mózes Berde, hungara politikisto (n. 1815)
- 2003: Armand Pien, belga televida veterprognostisto (n. 1920)
- 2007: Marcel Marceau, franca aktoro kaj mimo (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago sen Aŭtomobilo
- Nacia tago en Malio: proklamo de la sendependeco (1960)
Tagoj de semajno
La 22-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.