28-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de oktobro estas la 301-a tago de la jaro (la 302-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 64 tagoj restas.
Je la 28-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 306: Maksencio iĝis imperiestro
- 312: Konstantino la 1-a venkis armeon de Maksencio
- 456: Visigotoj konkeris kaj bruligis Bragan
- 969: Bizanca armeo konkeris turkan Antioĥion
- 1492: Kristoforo Kolumbo malkovris Kubon
- 1533: Posta reĝo de Francio Henriko la 2-a edziĝis en Marsejlo al Katerino de Mediĉo
- 1538: Domingo: fondo de la unua universitato en la okcidenta hemisfero - Universidad Autónoma de Sankta Domingo
- 1568: Pollando: incendio tute detruis konstruaĵojn de Mrągowo
- 1628: Kapitulaco de hugenotoj en La Rochelle
- 1886: Novjorko: Statuo de Libereco oficiale malfermita de la prezidento de Usono Grover Cleveland
- 1905: Dispartigoj de Pollando: oni fermis Universitaton de Varsovio
- 1918: Ĉeĥoslovakio sendependiĝis (de Aŭstrio-Hungario)
- 1919: Usona kongreso voĉdonis pri la prohibicio en Usono
- 1930: Ostrava: Nova urbodomo ekfunkciis
- Dua mondmilito:
- 1939: Pollando: Nacia Asembleo de Okcidenta Belorusio en Bjalistoko proponis al Supera Soveto de Sovetunio alligi tiun parton de la teritorioj de Dua Pola Respubliko al Belorusa Soveta Socialisma Respubliko; sovetaj regopovoj transdonis Vilnon al Litovio, al la urbo tuj eniris litova armeo; germana Selbstschutz kaj polico en arabaro Barbarka (Pomerio) pafekzekutis ĉ. 130 personojn; komisara urbestro de Mogilno pretigis "nigran liston" de poloj, kie trovigis nomoj de 9 personoj; germanaj regopovoj en Varsovio ordonis al judoj pretigi liston de ĉiuj judoj, restantaj en la ĉefurbo de Pollando
- 1940: Pollando: kadre de Ĉefkomandejo de la Asocio de Armita Batalado kreiĝis Asocio de Revenĝo, kies tasko estis iniciato kaj gvido de flankatakoj ; soveta NKVD arestis 32 junajn polojn de vojevodio Stanisławów dum provo trapasi landlimon kun Hungario
- 1941: Hitleranoj murdis 9,2 mil judojn (en tio duonon de infanoj) el geto de Kovno; pola submarŝipo "Sokół" sinkigis italan ŝipon "Citta di Palermo"
- 1942: Germana armeo konkeris Nalĉik; germanoj murdis en koncentrejo Aŭŝvico 280 polojn; ĝendarmoj pafmortigis apud Iłża 6 personojn kaj en du aliaj lokoj 16 polojn; polico pendumis en Zduńska Wola 10 judojn pro nelaŭleĝa komerco
- 1943 Pollando: apud muroj de Malnova Sinagogo en Krakovo hitleranoj pafmortigis 30 polojn; Wehrmacht kaj polico pafmortigis en distrikto Iłżecki 31 partizanojn; partizana grupiĝo de Pola Enlanda Armeo gvidata de Jan Piwnik batalis la tutan tagon kotraŭ 4 mil germanaj soldatoj; al germana koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 348 judoj de Pabianice; en Proksima Oriento aperis libro "Historia ideo de pola ŝtato" de Jan Szułdrzyński kiel la unua volumo de Biblioteko de "Blanka Aglo"
- 1944: Slovaka nacia ribelo kontraŭ germana Wehrmacht malvenkis; polaj-francaj registaroj subskribis interkonsenton pri kreo de pola armeo sur la franca teritorio; apud Włoszczowa tritaga batalo inter Pola Enlanda Armeo kontraŭ Wehrmacht, ĝendarmaro kaj SS finiĝis; gestapo alveturigis al koncentrejo Natzweiler (en Vogezoj) 600 polajn judojn; de Aŭŝvico foriris transporto de 1308 judajn malliberigitinojn al koncentrejo en Bergen-Belsen; Teatro de Pola Militistaro ekfunkciis
- 1947: Surbaze de la Traktato de Parizo apartenanta ĝis nun al Italio arkipelago Dodekanesoj estis transdonita al Grekio
- 1948: Flago de Israelo oficialiĝis
- 1958: Johano la 23-a iĝis papo
- 1962: Fino de la Kariba krizo: Nikita Ĥruŝĉov anoncis retirigon de raketaj lanĉiloj de Kubo kontraŭ reciproka retirigo de la usonaj de Turkio (sen informo de la gazetaro)
- 1965: Vatikanurbo: dum la Dua Vatikana Koncilio oni eldonis deklaron En nia tempo pri sinteno de la eklezio al nekristanaj religioj
- 1968: Oni voĉdonis federaligon de Ĉeĥoslovakio en Ĉeĥoslovakan socialisman respublikon ekde la 1-a de januaro 1969
- 1969: Israela Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 1981: Usona metalroka muzikgrupo Metallica fondiĝis
- 1985: Daniel Ortega iĝis prezidento de Nikaragvo
- 1998: Aviadilo de ĉina flugkompanio Air China estis forkaptita al Tajvano; oni arestis forrabinton
- 2007: Argentino: Cristina Fernández de Kirchner gajnis prezidentan balotadon
- 2009: NASA: testado de transporta raketo Ares I komenciĝis
- 2009: Armando Guebuza refoje iĝis prezidento de Mozambiko
- 2012: Partio de Regionoj gajnis parlamentan baloton en Ukrainio
Naskiĝoj
- 1017: Henriko la 3-a, germana-romia imperiestro (m. 1056)
- 1467: Erasmo de Roterdamo, nederlanda filologo, filozofo, teologo (m. 1536)
- 1693: Šimon Brixi, ĉeĥa baroka komponisto (m. 1735)
- 1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, lingvisto, filozofo (m. 1856)
- 1818: Ivan Turgenev, rusa verkisto (m. 1883)
- 1826: Karl Fabricius, saksa historiisto en Transsilvanio (m. 1881)
- 1838: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (m. 1864)
- 1843: Dezső Bánffy, ĉefministro de Hungario (m. 1911)
- 1862: András Bálint, hungara lokhistoriisto (m. 1962)
- 1872: Simeon Ráduly, hungara literatur- kaj muzikhistoriisto (m. 1905)
- 1880: Lajos Hatvany, hungara verkisto, mecenato (m. 1917)
- 1896: Ivan H. Krestanov, bulgara esperantisto (m. nekonata)
- 1889: András Daday, hungara kuracisto (m. 1973)
- 1902: Elsa Lanchester, angla aktorino (m. 1986)
- 1903: Evelyn Waugh, angla verkisto (m. 1966)
- 1909: Francis Bacon, irlanda pentristo (m. 1992)
- 1911: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (m. 1969)
- 1913: Béla Kelemen, hungara lingvisto, vortarredaktisto (m. 1982)
- 1914: Jonas Salk, usona epidemiologo de la unua sukcesa vakcino kontraŭ polio (m. 1995)
- 1936: Gábor Amirás, rumania hungara pianisto, universitata profesoro
- 1938: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (m. 2006)
- 1944: Michel Colucci, franca filmaktoro kaj komediisto (m. 1986)
- 1944: Tadeusz Iwiński, pola parlamentano, poligloto, ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
- 1945: Attila Zágoni, rumania hungara verkisto (m. 1989)
- 1952: Erzsébet Muckenhaupt, hungara muzeologino, librohistoriistino
- 1955: Bill Gates, usona entreprenisto, kunfondinto de la firmao Mikrosofto
- 1956: Mahmud Ahmadineĵad, prezidento de Irano
- 1960: Kim J. Henriksen, muzikisto por Hotel Desperado
- 1963: Eros Ramazzotti, itala popmuzika kantisto kaj komponisto
- 1967: Julia Roberts, usona aktoro
- 1974: Joaquin Phoenix, usona aktoro
- 1975: Árpád Töhötöm Szabó, rumania hungara etnografo
Mortoj
- 312: Maksencio, imperiestro de Romio (tetrarko) (n. ĉ. 278)
- 1138: Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa, pola princo de la dinastio de Piastoj (n. 1086)
- 1412: Margareta la 1-a, regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1353)
- 1571: William Parr (1-a grafo de Essex), frato de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉ. 1512)
- 1639: Stefano Landi, itala komponisto (n. 1587)
- 1704: John Locke, angla filozofo (n. 1632)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio (n. 1693)
- 1754: Friedrich von Hagedorn, germana poeto
- 1787: Johann Karl August Musäus, germana verkisto
- 1839: Emil Buczy, hungara poeto, estetikisto (n. 1782)
- 1844: Aleksandro Kisfaludy, hungara poeto (n. 1772)
- 1858: Ida Pfeiffer, unua virino, kiu sola vojaĝis tra la tuta mondo (n. 1797)
- 1900: Max Müller, germana lingvisto, orientalisto kaj sanskritologo (n. 1823)
- 1906: Franklin Dória, brazila advokato, politikisto, oratoro, juristo kaj poeto (n. 1836)
- 1928: Paul Fast, germana esperantisto (n. 1853)
- 1929: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (n. 1849)
- 1929: Ernő Osvát, hungara redaktoro (n.1877)
- 1954: Lajos Nagy, hungara verkisto (n. 1883)
- 1957: Ernst Gräfenberg, germana ginekologo (n. 1881)
- 1959: Camilo Cienfuegos, kuba revoluciulo (n. 1932)
- 1960: Ágnes Keresztessy, hungara poetino (n. 1890)
- 1973: Erzsébet Barabássy, hungara teatrokritikistino (n. 1914)
- 1969: Kornej Ĉukovskij, rusia poeto (n. 1882)
- 1997: Zsuzsa Széll, hungara literaturhistoriistino (n. 1925)
- 1998: Ted Hughes, angla poeto kaj porinfana verkisto (n. 1930)
- 1999: Rafael Alberti, hispana poeto (n. 1902)
- 2003: Sidney S. Culbert, usona esperantisto (n. 1913)
- 2005: Richard E. Smalley, usona nobelpremiita kemiisto (n. 1943)
- 2007: Evelyn Hamann, germana aktorino (n. 1942)
- 2011: Willy de Clercq, belga politikisto (n. 1927)
- 2011: Jiří Gruša, ĉeĥa poeto, tradukisto, diplomato, opoziciisto, prezidanto de PEN-klubo internacia (n. 1938)
- 2013: Tadeusz Mazowiecki, la lasta ĉefministro de Pola Popola Respubliko kaj la unua de la Tria Respubliko (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago: Grekio kaj greka komunumo en Kipro
- Nacia tago en Ĉeĥio, fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio (1918)
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sanktaj apostoloj Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo
Tagoj de semajno
La 28-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.