Abbé Pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henri Grouès)
Saltu al: navigado, serĉo
Henri Grouès - Abbé Pierre
Henri Grouès - Abbé Pierre
franca katolika pastro
Naskiĝo 5-a de aŭgusto 1912
en Lyon, Francio
Morto 22-a de januaro 2007
en Parizo, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Abbé Pierre (abato Petro), vernome Henri Antoine GROUÈS (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1912 en Lyon, mortis la 22-an de januaro 2007 en Parizo) estis franca katolika pastro, rezistanto dum la Dua Mondmilito kaj poste deputito. En 1949 li fondis la laikan karitatan organizaĵon "Compagnons d'Emmaüs" (kunuloj de Emaus) por helpi malriĉulojn kaj rifuĝintojn, kaj la fondaĵon "Abbé Pierre" por loĝigi senhejmulojn (france: SDF, Sans Domicile Fixe; laŭvorte "sen hejmo fiksa"). Li troviĝis dum multaj jaroj en la unuaj rangoj de opinisondoj por klasi la de francoj preferatajn famkonatulojn.

Lia pseŭdonimo datiĝas de la Dua Mondmilito, kiam li estis en la rezistado.

En 1930 li aliĝis al la kapucenoj kaj en la jaro 1938 li iĝis pastro. De 1945 ĝis 1951 li estis membro de la Nacia Asembleo. Li investis sian salajron en la enloĝigo de viktimoj de la manko de loĝejoj en Parizo.

Abbé Pierre mortis 94-jara pro pneŭmonio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henri Grouès naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1912 en riĉa burĝa kaj pia familio de komercistoj pri silko en Liono. La familio de lia patro devenis de Saint-Paul-sur-Ubaye, la plej alta vilaĝo de la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence funde de la valo de Ubaye, tiu de la patrino de Tarare en la departemento Rhône. Li estas la kvina el ok gefiloj. Li pasigas sian infanecon en Irigny, apud Liono. 12-jara, kiam li renkontiĝas kun sia amiko François Chabbey, li akompanas sian patron ĉe la Hospitaliers veilleurs (hospitalistoj vigilaj), kie la burĝoj fariĝas barbistoj kaj frizistoj por la mizeruloj.

En 1928 16-jara, post "fulma enamiĝo en Dion " laŭ liaj propraj vortoj, li deziras aliĝi al ordeno franciskana, tamen estas devigita atendi ĝis li havos 17 jarojn kaj duonon. Pri tio li deklaris "Oni diris ke mi estas bela knabo, eble iom monduma, tamen, la morgaŭon mi estos monaĥo."

Pastriĝo[redakti | redakti fonton]

En 1931, 19-jara, li aliĝas al la kapucenoj, ĉe kiuj li prononcos siajn votojn. En tiu jaro li rezignas sian parton de la familiaj posedaĵoj kaj donas ĉion, kion li posedas al helporganizoj. Religie, Henri Grouès iĝas frato Filipo. En 1932, li eniras la monaĥejon de Crest, kie li pasigas sep jarojn.

Li estas konsekrita katolika pastro en 1938. En aprilo 1939, li fariĝas helppastro en Grenoble.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En decembro 1939, komence de la Dua Mondmilito li servas kiel sub-oficiro en la franca transportilara armeo.

Laŭ lia oficiala biografio, li helpas judojn persekutitajn de nazioj post la "Rastado de la Vintra Ciklodromo" kaj alia simila persekutaĵo en Grenoble en la libera lando: " En julio 1942, du judoj persekutitaj petos helpon de li. Li malkovras tiam la persekutojn kaj tuj aktiviĝas, lernas fari falsajn dokumentojn. Ekde aŭgusto 1942, li transirigas judojn en Svision." Tamen, pri tiuj asertoj ne ekzistas certigitaj atestoj (kvankam pro la tuta verko de la abato Pierre, estus strange, ke tio ne verus…).

La saman jaron, li transirigas en Svision la plej junan fraton de Charles de Gaulle kaj lian edzinon. Li partoprenas la kreon de la makiso, unu el kies gvidantoj li estas en la Vercors kaj la Chartreuse.

Li helpas la oponantojn al la Service du Travail Obligatoire (STO, servo pri deviga laboro). Tiam li uzas la pseŭdonimon Abbé Pierre. En 1944, li estas arestita de la nazioj en Cambo-les-Bains (departemento Pyrénées-Atlantiques), sed li sukcesas fuĝi, transiras al Hispanio kaj iras tra Ĝibraltaro al la libera franca armeo de Charles de Gaulle en Alĝero (franca Alĝerio).

Li iĝas grava rolulo en la rezistada movado.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Post la milito li estas elektita deputito de la departemento Meurthe-et-Moselle por la du assemblées nationales constituantes (1945-1946), kiel sendependulo proksima al la Mouvement républicain populaire (MRP, movado respublika popola) de rezistintoj demokrataj kristanaj, poste por la Assemblée nationale de 1946 ĝis 1951, kie li havas seĝon en la MRP-grupo, kiun li forlasos por aliĝi al la Ligo de la juna Respubliko, movado kristana socialista.

En 1947, li estas vicprezidanto de la Monda Konfederacio. Kun Albert Camus kaj André Gide, li fondas la subtenkomitaton por Garry Davis, mondcivitano.

Fondaĵo Emaus[redakti | redakti fonton]

En 1949 li fondas la laikan asocion "la Kunuloj de Emaus" (reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la lasta ĉapitro de la Evangelio laŭ Luko[1]) por helpi malriĉulojn kaj ĉefe al senhejmulojn. Ekde 1950 li ekfondas la komunumon de Emaus en Neuilly-Plaisance. La ĉefa ideo malantaŭ la kunuloj de Emaus estas redoni dignon al malriĉuloj montrante al ili, ke ili povas utili kaj helpi al pli mizeraj ol si mem. Tiu, kiu havis nenion, nun povas doni.

Post kiam li estis ne reelektita kaj do perdis sian salajron de deputito, necesis trovi aliajn rimedojn por funkciigi la konstruadon de domoj por la senhejmuloj. De tiam la Emaus-komunumoj financiĝas per la vendado de materialoj kaj objektoj kolektitaj.

En 1952, li partoprenas la ludon "Quitte ou double" ĉe Radio-Luksemburgo por trovi monon por sia batalado, kaj gajnos 256.000 tiamajn frankojn.

Vintro 1954[redakti | redakti fonton]

Dum la tre malvarma vintro 1954 mortiga por la senhejmuloj, Abbé Pierre famiĝis pro "ribelo de la boneco". "Antaŭ kvindek jaroj, ĉiuj apenaŭ elirintis la bestaĵojn de la milito. Ĉiuj estis devigitaj fuĝi, ĉiu sentis sin proksima de la rifuĝintoj. Homoj memoris pri la suferoj kaj la timo. Ili estis pli pretaj reagi. Sed oni ne renovigas historiajn faktojn kiel tian."

La 1-an de februaro 1954 li lanĉis memorindan alvokon per la ondoj de Radio-Luksemburgo (la estonta RTL): "Miaj amikoj, helpu… Virino mortis frostiĝinta ĉi-nokte je la 3a horo, sur la trotuaro de la bulvardo Sebastopol, tenante en la manoj la paperon, per kiu oni elhejmigis ŝin antaŭhieraŭ. Fronte al siaj fratoj mortantaj pro mizero, ununura opinio devas ekzisti inter homoj: la volo, ke tio ĉesu. Ke tiom da doloro oferu al ni tian mirindan aĵon: la komunan animon de Francio, dankon! Ĉiu el ni povas helpi la senhejmulojn. Ni bezonas ĝis ĉi-vespere, aŭ plej malfrue por morgaŭ: 5000 kovrilojn, 300 grandajn amerikajn tendojn, 200 fornojn katalizajn. Danke al vi, neniu homo, neniu infano kuŝos ĉi-vespere sur la stratoj aŭ la kajoj de Parizo. Dankon."

La morgaŭon la gazetaro titolis pri "ribelo de boneco". La alvoko alportis 500 milionojn da frankoj de donacoj (inter ili 2 milionoj de iu Charlie Chaplin[2] Tiu sumo estis grandega por la epoko kaj tute ne atendita, telefonalvokoj kaj leteroj tute superŝutis la radiostacion kaj la objektoj ricevitaj estis tiom grandnombraj, ke necesis semajnoj por ilin klasi, dividi kaj trovi stoklokojn en diversaj urboj de Francio.

La alvoko de 1954 venigis volontulojn el la tuta Francio por helpi la disdividon kaj ankaŭ por fondi la unuajn grupojn. Rapide Abbé Pierre devis organizi tian neatenditan impulson de oferemo, kaj la 23-an de marto li fondas la kunulojn de Emaus, komunumo de ĉifonistoj, kiuj konstruas loĝejojn por senhejmuloj.

De lia batalo ankaŭ rezultis leĝo malpermesanta elhejmigon de luantojn dumvintre.

Reformo de la eklezia doktrino[redakti | redakti fonton]

Abbe pierre.jpg

En 2005, en sia libro Mon Dieu… pourquoi ? (Dio mia… kial?), verkita kun Frédéric Lenoir, li rakontas, ke kiam li estis junulo kaj antaŭ ol enordeniĝi, lin altiris junulinoj. Pri tio li invitas la ekleziestrojn pripensi eventualan reformon de la doktrino de la Eklezio katolika roma favore al konsekrado de edziĝintaj viroj. Li ne komprenas la kontraŭstaron de la papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a, ĉar eklezioj de orientaj ritoj aŭ protestantaj kristanoj permesas tion. Liaopinie, tia permeso povos malhelpi la mankon de sacerdotoj de la eklezio. Li ankaŭ instigas pripenson de la konsekro de virinoj.

En tiu verko li ne kontraŭstaras la adopton de infanoj fare de samseksa paro, kondiĉe ke la infanoj ne suferu psike aŭ socie. Li klarigas sian opinion per la fakto, "ke klasika gepatra modelo ne estas deviga garantio de feliĉo kaj ekvilibro por la infano". Sed li esprimiĝas kontraŭ la geedziĝo de samseksemuloj kaj preferas anstataŭigi ĝin per "alianco" samseksa, ĉar laŭ li, la samseksa pariĝo "kreos tro fortan socian traŭmaton kaj malstabiligon".

Li tamen ne cedas al demagogio, kaj oni malaplaŭdas lin dum vespero kontraŭ aidoso, kiam li asertas, ke la plej bona rimedo kontraŭ tiu epidemio estas fidelo en amo. Nur iom dogma, li tamen favoras la kondomon, asertante "ke necesas rigardi problemojn rekte en la vizaĝon".

Li reagos forte post publikigo de tiu libro, asertante, ke li ne legintis tiun libron. Li opinias sin trompita de lia longjara amiko (Frédéric Lenoir), kiu skribis vortojn, kiujn li neniam diris.

Publika bildo[redakti | redakti fonton]

La bildo de la granda barbulo en sutano, granda pelerino kaj ŝuegoj, kiujn donacis al li iam fajrobrigadisto, rapide forĝas lian staton de "mita heroo", de "justulo" (laŭ lia testamento, aludita de liaj kunuloj de la komunumo de Emaus, tiu emblema pelerino iros al la pariza muzeo de fajrobrigadistoj).

Post la alvoko de 1954 kaj la filmo La ĉifonistoj de Emaus dediĉita al la abato Pierre, Roland Barthes analizis en 1957, lian vizaĝon, "kiu klare prezentas ĉiajn signojn de apostoleco: la bona rigardo, la franciskana hararanĝo, la misiista barbo, ĉio ĉi kompletigita de la vesto de pastro-laboristo kaj de la pilgrimadobastono. Tial estas kunigitaj simboloj de legendo kaj moderneco."[3] Lia hararanĝo, "neŭtrala ekvilibro inter mallongaj haroj [..] kaj neprezorgitaj haroj" alproksimiĝas laŭ la aŭtoro al la sentempeco de sankteco kaj identigas lin kun Sankta Francisko. La barbo, tia de kapuceno kaj misiisto simbolas la malriĉecon kaj la alvokiĝon apostolan, kiel pri la pastro Charles de Foucauld. Tiu vizaĝo aludas do kaj la spiritecon de homo, kaj la lukton de lia sacerdoteco, kaj lian liberon kontraŭ la hierarkio. Laŭ Pierre Bourdieu, la abato estas eĉ profeto, "fontanta en tempo de manko, de krizo", "ekparolante kun forto kaj indigno"[4]

Sed Barthes ankaŭ demandas sin, ĉu la "bela kaj tuŝa bildo de la abato Pierre, ne estas alibio kiun uzas granda parto de la nacio por permesi al si, novan fojon, anstataŭigi senpune la realecon de justeco per signoj de karitato". Tia granda fameco en Francio neniam malkonfirmiĝis, la opinienketoj, kiel tiu de la Journal du Dimanche (dimanĉa ĵurnalo) daŭre citas lin unua de la listo de preferataj famuloj de la francoj, ĝis tiam, kiam li petis ke li estu ekzkluzivita. "Tio estas kaj armilo kaj kruco", li diris.

Abbé Pierre daŭre uzis sian bildon danke al amaskomunikiloj, de sia alvoko per RTL en 1954 ĝis sia ĉeesto en la nacia asembleo en januaro 2006, favore al la leĝo SRU pri sociaj loĝejoj. Laŭ Bernard Kouchner, fondinto de Kuracistoj tutmondaj, li estas la inventinto de la leĝo de amaskomunikila bruado.[5] Ankoraŭ dum siaj lastaj jaroj, malgraŭ malsano kaj aĝo, li daŭre estis sur la strato por helpi la malriĉulojn.

Kontroverso[redakti | redakti fonton]

En 1996, Abbé Pierre subtenas sian amikon Roger Garaudy, kiam li estas atakita en justico pro neismo post la eldono de sia libro Les mythes fondateurs de la politique israélienne (mitoj fondintaj de la israela politiko). Li alportas sian subtenon "pro amikeco", ne leginte la libron, kaj tio kaŭzos ekskludon de la honora komitato de la Ligo Internacia kontraŭ Rasismo kaj Antisemitismo. Tiu decido daŭre validas hodiaŭ: la ligo forviŝis el sia oficiala historio la subtenon, kiun ĝi ricevis, kiam ĝi akceptis la abaton Pierre, kaj ĝi mutis pri ĉiaj kaŭzoj pro kiuj ĝi akceptis la abaton, kun ĉiaj honoroj, por profiti de lia populareco.

Poste Abbé Pierre distanciĝis de la provoj "nei, malpligrandigi aŭ falsigi la holokaŭston", kies atestanto li estis. Laŭ la vortoj de la gazeto L'Humanité, "tia malfrua returniĝo tamen ne forviŝas la ĝenon."[6]

La historiisto Pierre Vidal-Naquet deklaris: "Mi timas, ke la paroloj de la Abbé Pierre malfermos pordon al nova antisemita ondo".[7] Tiu polemiko, kiu daŭre afliktos la abaton, ne ricevis multajn eĥojn el la popolo[8] kaj estis okazo por multaj francoj subteni lin dum multaj jaroj (ĝis la abato mem haltigis la aferon).

Abbé Pierre tre klare esprimiĝas pri tio en la dokumentario Abato nomita Pierre, vivo je servo de aliuloj,[9] indikante la subtenon pro amikeco, kiun li alportis al Roger Garaudy kaj ne rilate tion, kion tiu ĉi skribis en sia libro, kiun li eĉ ne estis leginta (kutime Abbé Pierre publike parolis nur pri aferoj, kiujn li sufiĉe bone studis por forĝi al si propran opinion).

La konservisto de la muzeo pri rezistado kaj forportado de la franca departemento Isère, kie Henri Grouès aktivigis en rezistado, deklaris ke la abato indintus dekoble la titolon Justulo inter la popoloj por lia batalo en rezistado favore al judoj,[10] Abbé Pierre neniam diris antisemitajn parolojn, nek dum, nek post la milito, kaj lia konduko dum lia tuta vivo montris lian honeston, kiel ankaŭ la fakto, ke li savis judojn dum la milito, riskante sian propran vivon.

Tamen, la rigardo de Abbé Pierre je judismo ĉiam montris ian tradicion antijudan kristanan. Li diris pri alvokiĝo genocida de la juda popolo: "kiu restas de promeso, kiam tio, kio estis promesita, oni prenas ĝin mortigante per veraj genocidoj popolojn kiuj vivis tie, pace, antaŭ ol ilia alveno" al Bernard Kouchner[11]

Renkontoj kaj internaciaj agadoj[redakti | redakti fonton]

La abato Pierre renkontiĝis dum sia vivo kun la papoj Pio la 11-a, Pio la 12-a, Johano la 23-a kaj plurfoje kun Johano Paŭlo la 2-a.

Li renkontiĝis kun famaj internaciaj sciencistoj kaj politikistoj, ekzemple:

Akcidentoj kaj sanproblemoj[redakti | redakti fonton]

Abbé Pierre estis ofte malsana, ĉefe pri la pulmoj kiam li estis juna.
Sukcese li elturniĝis el jenaj danĝeraj situacioj:

  • Falo en profundan montofendon, kiam li helpis homojn fuĝi dum la milito.
  • Alteriĝo senmotora de la aviadilo, en kiu li sidas dum la 1950-aj jaroj en Hindio.
  • Drono de ŝipo en 1963 sur la Plata-Rivero inter Argentino kaj Urugvajo. Okdek homoj perdas la vivon ĉirkaŭ li, kiu supervivas alkroĉita al flosanta ligno. Iom poste, dum vojaĝo al Alĝero, li dankplene ĝoja montras svisan tranĉilon, kiu estis grava por li dum tiu aventuro. Li estis plena de kompato por la orfoj loĝantaj en la lernejo Lavigerie kaj petis helpon por ili de la kardinalo ĉefepiskopa de Alĝero, monsinjoro Duval.

Ĉiuj ĉi akcidentoj forĝis al li bildon de miraklumito.

Morto[redakti | redakti fonton]

Abbé Pierre mortas lundon la 22-an de januaro 2007, frumatene je 5:25, en la malsanulejo Val-de-Grâce en Parizo, pro infekto de la pulmo dekstra post bronkito. Li estis 94-jaraĝa.[13], [14]

Li diris: "Mian tutan vivon mi preĝis Dion por morti juna.", kaj aldonis: "Vidu la fiaskon!".

La reagoj en Francio rapidas.

La tagon de lia morto, la prezidento de la franca respubliko Jacques Chirac salutis la memoron de la abato Pierre kaj diris ke per lia malapero "la tuta Francio estas kortuŝita".

"Al la movado Emaus kaj al la Fondaĵo Abbé Pierre, al ĉiuj iliaj batalantoj kaj volontuloj, la Prezidento de la Respubliko komunikas sian grandan ĉagrenon kaj la esprimon de sia tuta solidareco".

Ĉiuj politikistoj francaj agnoskas la laboron realigitan de la abato Pierre, inter ili Dominique de Villepin, ĉefministro, salutis "homon de koro kaj instigo". En komunikaĵo la ĉefministro substrekas, ke "Abbé Pierre estis dum sia tuta vivo, indignoforto por movigi korojn kaj konsciencojn" : "defendanto de la loĝrajto, fondinto de la komunumoj Emaus, li dediĉis sin senpaŭze helpi la plej malriĉajn homojn bati siajn vojojn. La abato Pierre montris al ni la vojon de bonintencoj individua kaj komuna. Li mankos al ĉiuj francoj.", finas Dominique de Villepin.

Ĉiaj politikistoj laŭdas abaton Pierre. Tiel ekzemple Ségolène Royal, kandidatino socialista por la prezidenteco en 2007, deklaris en la radio RTL, ke "La longa kolerkrio de la abato Pierre kontraŭ la malriĉeco ne devas estingiĝi.", dum Nicolas Sarkozy, kandidato de UMP por la sama baloto, deklaris en komunikaĵo, ke "pro la forpaso de la abato Pierre la koro de Francio funebras.".

Laŭ komuniko oficiala de la fondaĵo, kiu portas lian nomon, rememorejo estos malfermita al ĉiuj merkredon la 24-an de januaro kaj ĵaŭdon la 25-an de januaro en la malsanulejo Val-de-Grâce. Publika omaĝo okazos ĵaŭdon la 25-an de januaro en la Palais Omnisports de Paris-Bercy de la 19-a ĝis la 23-a horo. Oraj libroj kolektos popolajn omaĝojn en Parizo, Metz kaj diversaj komunumoj Emaus en la sudo de Francio.

La eksprezidento Valéry Giscard d'Estaing petas celebron de "nacia entombigo" honore al la abato Pierre. La prezidenteco decidis hodiaŭ, ĉu oni celebros "nacian omaĝon" aŭ "nacian funebron" (la plej altrangan francan funebran distingon). Fine oni elektis nacian omaĝon konforme al la deziro de la fondaĵo Abbé Pierre, kiu ŝajne kontraŭis tiun duan opcion. La unua opcio (rezervita al eksterordinaraj homoj, kiel ekzemple Johano Paŭlo la 2-a kaj Komandanto Cousteau) ŝajnas pli konforma al la testamento de la abato, kiu preferis, ke la mono servu sian fondaĵon, al kiu li donis dum sia tuta vivo siajn enspezojn kaj donacojn.

Laŭ deklaro de la prezidento de Emaus-Francio, la funebro kaj la nacia omaĝo okazos vendredon, la 26-an de januaro je la 11-a horo en la katedralo Notre Dame, en Parizo. Lia ĉerko estos poste irigita al Esteville (departemento Seine-Maritime), kie la abato estos entombigita en strikta intimeco. Laŭ peto de la familio la flagoj francaj ne estos mallevigitaj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Ne necesas esti eksterordinara por fari ion eksterordinaran."
  • "Oni ne militu kontraŭ malriĉuloj, sed kontraŭ malriĉeco."
  • "Rasisto estas homo kiu eraras pri la ĝusta kolero."
  • "Sur mian tombon, anstataŭ floroj kaj kronoj, alportu al mi listojn de miloj da familioj, de miloj da infanetoj al kiuj vi povis doni ŝlosilojn de veraj loĝejoj."
  • "Diru al ili skribi: li provis ami.", respondis la abato Pierre kiam oni demandis al li, kion li ŝatus vidi skribota sur sian tombon.
  • "Ne atendu esti perfekta por komenci ion bonan."

Distingoj kaj omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1987 : Bernard Chevallier interroge l’abbé Pierre : Emmaüs ou venger l’homme (Bernard Chevallier intervjuas la abaton Pierre: Emaus aŭ venĝi la homon), kun Bernard Chevalier, eldonejo LGF/Livre de Poche, Paris. - ISBN 2-253-04151-3.
  • 1988 : Cent poèmes contre la misère (Cent poemoj kontraŭ mizero), eldonejo Le Cherche-midi, Paris - ISBN 2-86274-141-8.
  • 1994 : Testament… (Testamento…) - ISBN 2-7242-8103-9. Reeldonita en 2005, eldonejo. Bayard/Centurion, Paris - ISBN 2-227-47532-3.
  • 1994 : Une terre et des hommes (Tero kaj homoj), eldonejo Cerf, Paris.
  • 1994 : Absolu (Absoluta), eldonejo Seuil, Paris.
  • 1996 : Dieu merci (Danke al Dio), eldonejo Fayard/Centurion, Paris.
  • 1996 : Le bal des exclus (La balo de ekskluditoj), eldonejo Fayard, Paris.
  • 1997 : Mémoires d’un croyant (Memoroj de kredanto), eldonejo Fayard, Paris.
  • 1999 : Fraternité (Frateco), eldonejo Fayard, Paris.
  • 1999 : Paroles (Paroloj), eldonejo Actes Sud, Paris.
  • 1999 : C’est quoi la mort ? (Kio estas la morto?), libro destinita al infanoj, ankaŭ uzita por instrui la francan lingvon, eldonejo Albin Michel, Parizo. (Tiu verko estas tradukita en multajn aliajn lingvojn).
  • 1999 : J’attendrai le plaisir du Bon Dieu : l’intégrale des entretiens d’Edmond Blattchen (Mi atendos la volon de Dio: ĉiuj intervjuoj de Edmond Blattchen), eldonejo Alice, Parizo.
  • 2000 : En route vers l’absolu (Survoje al absoluteco), eldonejo Flammarion, Parizo.
  • 2001 : La Planète des pauvres. Le tour du monde à vélo des communautés Emmaüs (La planedo de malriĉuloj. Bicikle ĉirkaŭ la mondo al la Emaus-komunumoj), de Louis Harenger, Louis Harenger, Michel Friedman, Emmaüs international, Abbé Pierre, eldonejo J’ai lu, Parizo - ISBN 2-290-30999-0.
  • 2002 : Confessions (Konfesoj), eldonejo Albin Michel, Parizo - ISBN 2-226-13051-9.
  • 2002 : Je voulais être marin, missionnaire ou brigand (Mi volis iĝi maristo, misiisto aŭ rabisto), verkita kun Denis Lefèvre, eldonejo Le Cherche-midi, Parizo - ISBN 2-7491-0015-1. Reeldonaĵo kiel poŝlibro, eldonejo J’ai lu, Parizo - ISBN 2-290-34221-1.
  • 2004 : L'Abbé Pierre, la construction d’une légende (Abbé Pierre, konstruado de legendo), de Philippe Falcone, eldonejo Golias - ISBN 2-914475-49-7.
  • 2004 : L'Abbé Pierre parle aux jeunes (Abbé Pierre parolas al junuloj), kun Pierre-Roland Saint-Dizier, eldonejo Du Signe, Parizo - ISBN 2-7468-1257-6.
  • 2005 : Le sourire d’un ange (Rideto de anĝelo), eldonejo Elytis, Parizo.
  • 2005 : Mon Dieu… pourquoi ? Petites méditations sur la foi chrétienne et le sens de la vie (Dio mia… kial? Meditadetoj pri kristana fido kaj la senco de la vivo), verko en kiu li parolas ankaŭ pri aktualaj temoj kiel fraŭleco de pastroj, pastrigo de virinoj, religia fanatismo, deziro kaj sekso … Verkita kun Frédéric Lenoir, eldonejo Plon - ISBN 2-259-20140-7.
  • 2006 : Servir : Paroles de vie (Servi: vivoparoloj), kun Albine Navarino, eldonejo Presses du Châtelet, Parizo - ISBN 2-84592-186-1.

Aliaj verkoj :

  • 1992 : Les Chercheurs de Dieu (Serĉantoj de Dio) (2a volumo: L’Abbé Pierre, Pauline Jaricot, Xavier de Nicolo), bildostrio de Lama Masudi (Bildoj), Hugues Labiano (Bildoj), Marc Malès (Bildoj), Jean-Louis Fonteneau (Scenario), Thierry Lescuyer (Scenario), Marie-Noëlle Pichard (Scenario), eldonejo Bayard Jeunesse, Parizo - ISBN 2-227-61072-7.
  • 2006 : Images d’une vie (Bildoj de vivo), kolekto de preskaŭ 200 fotoj de Abbé Pierre, verkita kun Laurent Desmard, eldonejo Hoebeke. - ISBN 2-84230-266-4.

La enspezoj pro la aŭtoraj rajtoj de liaj libroj, diskoj kaj videoj servos por fini la konstruon de 500 sociegaj loĝejoj.

Biografiaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (fr) Li dek-foje meritus esti "Justulo inter nacioj", atesto de Jean-Claude Duclos, konservatoro de "Musée de la Résistance et de la Déportation de l’Isère", pri nacia omaĝo farita al francaj justuloj en Panteono, kelkajn tagojn antaŭ la morto de Abbé Pierre.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luko 24, 13
  2. Gazeto Le Monde, artikolo de la 22-a de januaro 2007: L'abbé Pierre, fondateur d'Emmaüs, est mort (Abbé Pierre, fondinto de Emaus, mortis)
    http://www.lemonde.fr/web/article/0,1-0@2-3382,36-857943,0.html
  3. Iconographie de l'abbé Pierre en Mythologies, Roland Barthes, Éditions du Seuil, Parizo, 1957.
  4. L’abbé ne fait pas le moine (Abato monaĥon ne faras), Luc Le Vaillant, 25-a de septembro 2002.
  5. "Tio estis via granda malkovro: kiam oni helpas, necesas raporti. Sen vortoj, sen bildoj, ne estos indigno", diris Bernard Kouchner al Abbé Pierre, Dieu et les Hommes (Dio kaj homoj), eldonejo Robert Laffont, 1993.

  6. « L’abbé Pierre exclu de la LICRA, » (Abbé Pierre ekskludita de LIKRA)
    , L’Humanité, 2-an de majo 1996
  7. http://www.anti-rev.org/textes/VidalNaquet96a/
    Pierre Vidal-Naquet, Analizo de la relajso je dispono de la neistoj pri judoj kaj judismo.
  8. En 1996 Abbé Pierre perdas unu rangon en la klasigado de francaj famuloj de la esplorinstituto IFOP, restinte tamen je la dua rango; oni analizis tian malaltigon de la popola opinio kiel reagon al la subteno de Garaudy (Le Figaro 24/01/07, p.9)
  9. Un abbé nommé Pierre, une vie au service des autres, televida dokumentario de 52 minutoj direktita de Claude Pinoteau, Francio, 2005.
  10. Il aurait mérité dix fois d'être fait "Juste parmi les nations", atesto de Jean-Claude Duclos, konservisto de la Musée de la Résistance et de la Déportation de l’Isère, parolante pri la nacia omaĝo farita al francaj Justuloj en la Panthéon, kelkaj tagoj antaŭ la morto de Abbé Pierre.
  11. Cenzurita parto el Dieu et les Hommes (Dio kaj homoj), publikigita en Le secret de l’Abbé Pierre (la sekreto de Abbé Pierre) de Michel-Antoine Burnier kaj Cécile Romane, eldonejo Mille et une nuits, Parizo 1996, p. 11. 10
    http://www.denistouret.net/textes/abbe_Pierre.html
  12. Laŭ la Corriere della Sera citita en La eksterlanda gazetaro denuncas la "maldecan reutiligon" de lia batalado, Courrierinternational.com, 23-a de januaro 2007
  13. http://www.lemonde.fr/web/depeches/0,14-0,39-29464777@7-40,0.html
    La gazeto "Le Monde" anoncas la morton de la abato Pierre.
  14. http://tempsreel.nouvelobs.com/actualites/societe/20070122.OBS7991/labbe_pierre_est_decedea_lage_de_94_ans.html
    La gazeto "Le Nouvel Obs" anoncas la morton de la abato Pierre
  15. http://www.elysee.fr/elysee/elysee.fr/francais/actualites/a_l_elysee/2007/janvier/hommage_national_a_l_abbe_pierre.70541.html Oficiala anonco de la registaro la 22-an de januaro 2007.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.