Lupo
Griza lupo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Canis lupus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivteritorio de lupo; verde: pasinta, ruĝe: nuntempa
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Lupo (Canis lupus) estas mamulo el la familio de kanisedoj. Ĝi estas antaŭulo de hejma hundo. Ĝi havas maldelikatan hararon kun diversa koloro laŭ ties vivmedio. Ĝia bleko estas ululado, hurlado kaj hojlado = tirbojado.
La lupo havas kelkajn similojn kun la germana ŝafhundo, longas 1,5 m, pezas 40 – 50 kg. Lupoj pariĝas inter decembro kaj februaro, laŭte hurlante, en marto kaj aprilo lupinoj naskas 4 ĝis 6 lupidojn, kutime en grotoj. Pri siaj idoj ili modele zorgas. Dum la unuaj 10 tagoj patrino tute ne forlasas ilin, manĝaĵojn alportas patro. Poste lupidoj malfermas okulojn kaj komencas rampi tra nesto. Lupino ilin mamnutras du monatojn, poste donas al ili viandopecetojn, kiujn ŝi vomis, por ke la idoj ricevu la manĝon jam parte digestitan. Post duonjaro lupidoj komencas lerni ĉasadon kun plenkreskaj bestoj.
Somere lupoj ĉasas malgrandajn bestetojn kaj manĝas eĉ arbarajn fruktojn, sed vintre la etaj bestoj malaperas sub la neĝo kaj la lupoj ne havas alian eblon ol ĉasi cervojn kaj kapreolojn. Tiam lupaj familioj kuniĝas en hordon gvidatan de la plej forta kaj sperta lupo kaj ĉasas komune pelante grandan ĉasaĵon eĉ multajn kilometrojn.
Antaŭ kelkaj jaroj aperis du luphundoj rasoj: la Saarloosa luphundo kaj la ĉeĥoslovaka luphundo
Disvastiĝo
Tiu holarktisa kaj orientalisa specio troviĝas inter alie en jenaj ekoregionoj : la anatolaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la arkta marborda tundro, la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la emin-vala stepo, la iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, la mongolaj-manĉuraj herbejoj, la sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, la skandinavaj marbordaj koniferaroj, la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj, la sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj kaj la zagros-montara arbarstepo.
Kultura signifo
Lupoj kaj ursoj estis en historiaj tempoj la ĉefaj rabobestoj en Eŭropo. Kiam Eŭropo estis kovritaj de pli da arbaro ol nun, homoj timis enarbariĝi, speciale nokte, timante atakojn.
Lupoj estis timitaj sed ankaŭ simboloj de kuraĝo kaj forto. Romia mitologio rakontis, ke la mitaj fondintoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis savitaj de lupino kiam beboj, kaj suĉis el lupinaj mamoj ties kuraĝon, transdonante ĝin al romianoj. Ankaŭ ĝermanoj respektis lupon kaj la vorto por lupo estas etimo de ĝermanaj kaj skandinavaj personaj nomoj kiel Adolfo, Rudolfo, Olavo, Volfgango.
Eŭropanoj (kaj ties nordamerikaj idoj) kredis je luphomoj, homoj kiuj kapablis sorĉe transformiĝi en lupojn.
Rakontoj pri lupoj estas: Petro kaj la lupo, La tri porketoj, Ruĝkufulino, La ĝangala libro de Rudyard Kipling.
Malsovaĝigo
Estas konataj diversaj ekzemploj de malsovaĝigo de la lupoj. Interesa historio okazis en la Rusia imperio komence de la 20-a jarcento. En 1904 ĉeĥa lutisto Josef Repeček, loĝinta apud Ĉita, malsovaĝigis du lupidojn, trovitajn de li en lupkuŝejo, post mortigi ilian patrinon. De tiam li uzis ilin anstataŭ ĉevalo, prezentante en diversaj foiroj, histrionejoj, dum popolaj festoj. Printempe 1909 Repeček ekveturis je ili al Sankt-Peterburgo, sed somere 1910 mortis apud Tjumeno. Ambaŭ lupoj nur mallonge postvivis lin.[2]
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri lupo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. ” „ Inter lupoj kriu lupe. ” „ Lupo lupon ne manĝas. ”
Galerio
-
Griza lupo
-
Spuro de lupo
-
Ilustraĵo de lupo
-
Luparo dumĉase ĉirkaŭas bisonon
-
Ripozantaj lupoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Mech & Boitani (2004). Canis lupus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2006-05-05. Enhavas informojn pri kial tio specio estas malplej zorgiga.
- ↑ Belov S. Kuris lupoj laŭ la stratoj… // La ondo de Esperanto. 2012. № 3 (209) esperante
- ↑ [1]
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Internacia Lupa Centro
- La lupo ĉe AnimalDiversity
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA
- Kanisedoj
- Holarktisa faŭno
- Nearktisa faŭno
- Palearktisa faŭno
- Orientalisa faŭno
- Arktaj terbestoj
- Mamuloj de Azerbajĝano
- Mamuloj de Estonio
- Mamuloj de Barato
- Mamuloj de Litovio
- Mamuloj de Azio
- Mamuloj de Eŭropo
- Faŭno de Kanado
- Faŭno de Finnlando
- Faŭno de Rusio
- Faŭno de Usono
- Formortintaj bestoj de la Unuiĝinta Reĝlando
- Tundro
- Mamuloj de Pollando