Nikolaj Mikluĥo-Maklaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
foto 1886

Nikolaj Nikolajeviĉ MIKLUĤO-MAKLAJ (ruse Николай Николаевич Миклухо-Маклай) naskiĝis la 17-an de julio n.s. 1846 en bieno Roĵdestvenskoje, Novgoroda gubernio, Rusia Imperio, mortis la 14-an de aprilo 1888 en Sankt Peterburgo. Li estas fama rusa etnografo, antropologo, biologo kaj pasia vojaĝanto, kiu esploris ĉefe insularojn de Melanezio, inkluzive la duan ( post Gronlando) plej ampleksan mondan insulon - Nov-Gvineo kaj tieajn indiĝenojn - papuoj.

Dum sia sufiĉe kurta vivo (41 jaroj) li aperigis ĉ.160 sciencajn verkojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikolaj estis dua filo de Nikolaj Iljiĉ Mikluĥa (1818—1858) servinta kiel inĝeniero-fervojisto kaj Ekaterina Semenovna Becker (1826—1905) havinta german-polajn radikojn. La gepatroj havis ankoraŭ tri filojn: Sergej, Vladimir, Miĥail kaj filinon Olga.

Praavo kozako Stepan Mikluĥa meritis nobelecon por si mem kaj por siaj posteuloj pro heroaĵoj dum konkero de la turka fortreso Oĉakov en 1788.

Praulino Hanna edziniĝis al skota oficiro Michael Maclay militinta en la pola armeo kontraŭ hetmano Bohdan Ĥmelnickij, kiun kaptis ŝia frato Hricko en batalo en 1648. Tiam aperis nova fimilia nomo Mikluĥo-Maklaj. Ĉiuj posteuloj preferis nomi sin Mikluĥa, nur Nikolaj ekde mezo de la 19-a jarcento nomiĝis Mikluĥo-Maklaj (angle Nicholas Miklouho-Maclay), kiam li studis eksterlande.

Ekde 1858 la familio loĝas en Sankt Peterburgo, kie Nikolaj frekventas la Duan gimnazion. En 1864 li studas en Sankt-Peterburga Imperiestra Universitato kiel eksterulo, sed jam sekvontjare li forveturis al Germanio, kie li plu studis en universitatoj de Heidelberg, Leipzig kaj Jena.

Tie li konatiĝis kun Ernst Haeckel germana biologo, kiu popularigis ideojn de Charles Darwin. Kiel lia asistanto li venis al Kanarioj kaj Maroko. En 1868 Nikolaj memstare esploras bordon de Ruĝa Maro. Samjare li diplomiĝis kiel biologo. En 1869 li revenis Rusion.

Ekde 1870 ĝis 1880 Mikluĥo-Maklaj multe okupiĝas pri esplorado de Melanezio kaj longtempe (kun paŭzoj) loĝas kaj laboras en Nov-Gvineo, Nov-Kaledonio kaj ceteraj tieaj insuloj.

En 1882 la sciencisto proponis sian ideon pri fondo de permanenta klimata stacio kaj rusa kolonio en la orienta parto de Nov-Gvineo (nun Maclay Coast), sed imperiestro Aleksandro la Tria rifuzis ĝin.

En 1883 li forveturis al Aŭstralio. Tie li edziĝis al Margaret Robertson, filino de John Robertson, eksa premiero de Novsudkimrio. La geedzoj havis du filojn: Aleksander-Nils kaj Vladimir-Allen.

En 1886 kaj en 1887 la sciencisto vizitis Malin bienon de sia patrino Ekaterina. Tie li verkis priskribon de siaj vojaĝoj.

Tre intensa multjara laboro en malfavoraj kondiĉoj grave ruinigis lian organismon kaj la 14-an de aprilo 1888 Nikolaj Mikluĥo-Maklaj forpasis. Lin oni sepultis en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sed nur fragmento originala esperanta romano verkita de Trevor Steele en 1987. La fikcia protagonisto de la libro Nikolaj Maklin estas insipirita de reala persono Nikolaj Mikluĥo-Maklaj. esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] tombo kaj biografio ruse
  • [2] laŭ spuroj de Mikluĥo-Maklaj (vojaĝo al la moderna Nov-Gvineo) teksto kaj fotoj ruse;
  • [3] fragmento el filmo "Mikluĥo-Maklaj" el 1947;
  • [4] kroniko de Mikluĥo-Maklaj familio ruse