15-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de majo estas la 135-a tago de la jaro (la 136-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 230 tagoj restas.
Je la 15-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1004: Germana reĝo Henriko la 2-a kroniĝis en Pavio kiel reĝo de Italio
- 1252: Papo Inocento la 4-a eldonis buleon Ad extirpanda, en kiu permesis torturi herezulojn
- 1525: Germanio: per malvenko de ribelantaj kamparanoj finiĝis batalo de Frankenhausen
- 1618: Keplero formulis sian trian leĝon
- 1702: Milito de hispana sukcedo: Anglio, Nederlando kaj Germana Imperiestra Regno deklaris militon al Francio kaj Hispanio
- 1718: James Puckle, advokato en Londono, patentis la unuan mitralon.
- 1730: Robert Walpole fariĝis la unua ĉefministro de Britio.
- 1792: Unua kontraŭfranca koalicio: Francio deklaris militon al Regno de Sardio
- 1796: Napoleono Bonaparte konkeris Milanon
- 1800: En londona teatro okazis sensukcesa atenco kontraŭ reĝo Georgo la 3-a
- 1807: Napoleonaj Militoj: venko de la pola kavalerio de Pola-Itala Legio super prusa kavalerio en batalo de Struga (proksime al Wałbrzych)
- 1811: Paragvajo fariĝas sendependa de Hispanio (la 14-an/15-an de majo)
- 1835: La unua Metrolinio Sokolniĉeskaja de la Moskva metroo ekfunkciis
- 1848: Franca revolucio: reage al scio pri eksplodo de ribelo en Grandpolujo kontraŭ Reĝlando Prusio en Parizo okazis manifestacio favora al sendependigo de Pollando
- 1891: Papo Leono la 13-a anoncis enciklikon Rerum Novarum
- 1896: Oni patentis maizflokojn
- 1905: Nevado: Lasvegaso fondiĝis
- 1910: Hamburgo: fondiĝis germana sporta klubo FC St. Pauli
- 1917: Unua mondmilito: batalo de Otranta Markolo komenciĝis
- 1918: Finna Enlanda Milito finiĝis per malvenko de komunistoj
- 1919: Greka-turka milito: greka armeo komencis okupadon de Izmiro
- 1926: Kroata radiotelevido komencis regulan disaŭdigadon
- 1928: Premiero de la senparola filmo kun Miĉjo Muso.
- 1930: Ellen Church kiel la unua stevardino prizorgis pasaĝerojn de aviadilo de United Airlines fluganta de Oakland ĝis Ĉikago
- 1931: Papo Pio la 11-a eldonis enciklikon Quadragesimo anno
- 1935: Metroo de Moskvo ekfunkciis
- 1940: La unua sukcesa flugo de helikoptero en Usono.
- 1940: Kalifornio: la unua McDonald's restoracio estas fondita.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ĉefo de la germana orda polico en Berlino konstatis, ke servantaj en Ĝenerala Gubernio polaj policanoj (t.n. bluaj) plenumas siajn taskojn malrapide, ĉar estas konvinkitaj pri reakiro de sendependeco flanke de Pollando; guberniestro de ĜG postulis devon pri aĉeto de agrikulturaj kaj bredaj produktoj; germanaj regopovoj transprenis en Rzeszów ĉiujn loĝejojn de fuĝintaj judoj; en Krakovo aperis dusemajnrevuo "Wzorowa Gospodarka" (Modela Ekonomio); en Vilno pola loĝantarao protestis kontraŭ litovigo de la regiono
- En Hago malfondiĝis pola diplomatiejo
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Lublin 15 personojn
- Nord-Afrika kampanjo: brita operaco por liberigi Tobruk komenciĝis
- 1942: Germana polico pafmortigis en Strzyżów 8 personojn; Ĉefa Komandantaro de Popola Gvardio difinis taskojn por partizanaj taĉmentoj irantaj kampen: detruo de armeaj kaj industriaj objektoj kun fervojaj trakoj direkte al orienta fronto kaj malorganizon de germana okupada sistemo; en Klewan (Rivna provinco) germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj pafmortigis ĉiujn lokajn judojn (ĉ. 1500 personoj); en Varsovia geto aperis alvoko de Kontraŭfaŝista Bloko alvokanta al batalo kun germanoj
- En Grenoblo ĉesis aperi pola revuo "Myśli Polskie" (Polaj Pensoj)
- 1943: Germanoj malkovris en Varsovia geto 29 bunkrojn kun 87 judoj, pafmortigante 67 post batalo; soldatoj de Wehrmacht kune kun ĝendarmoj pafmortigis arbare apud vilaĝo Poręba 5 virojn, en tio judon, kaj gestapo en distrikto Włoszczowski 5 personojn; al trudlaborejo en Płaszów (apud Krakovo) alvenis 150 malliberulojn de distrikto Wielicki; en Krakovo aperis konspira revuo Skoltistino
- Josif Stalin malfondis Trian Internacion, funkciantan ekde 1919 kiel ilo de soveta politiko
- 1944: Germana polico pafmortigis 43 malliberulojn de Kastelo de Lublin kaj 20 personojn en Mińsk Mazowiecki; gestapo pendumis 5 polojn en Sławków (distrikto Olkusz); en Volina provinco koncentriĝis plimulto de la unuoj de Pola Armeo en Sovetunio
- 1948: Fino de la 28-jara regado de Britio en Palestino.
- 1951: Pollando: Golub-Dobrzyń urbiĝis rezulte de kunligo de du urboj
- 1955: Franca ekspedicio kiel la unua grimpis al Makalu
- 1955: En Vieno reprezentantoj de Granda kvaropo – Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio - subskribis axustrian ŝtatan traktaton, laŭ kiu Aŭstrio reakiris suverenecon
- 1958: Sovetunio: lanĉo de artefarita satelito Sputnik 3.
- 1972: Usono redonis al Japanio Rjukju-insularon
- 1977: Pollando: Studenta Komitato de Solidareco fondiĝis en Krakovo; rezulte de la mortigo de Stanisław Pyjas, studento de Jagelona Universitato
- 1988: Soveta-afgana milito: evakuo de soveta armeo de Afganio komenciĝis
- 1990: Pentraĵo Portreto de doktoro Gachet vendiĝis kontraŭ 82,5 milionoj da dolaroj
- 1991: Édith Cresson iĝis ĉefministrino de Francio (kiel la unua virino)
- 1993: La 38-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en irlanda urbeto Millstreet
- 2004: FIFA elektis Sud-Afrikon kiel organizanton de la Futbala Mondpokalo 2010
- 2004: La 49-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Istanbulo
- 2005: Oni malkovris du novajn lunojn de Plutono, kiuj poste eknomiĝis Hidro kaj Nikso
- 2006: Giorgio Napolitano iĝis prezidento de Italio
- 2007: Peŝavaro: pro atenco de bombhomo mortis 25 personoj, 30 vundiĝis
- 2012: François Hollande estis ĵurigita kiel prezidento de Francio
Naskiĝoj
- 1567: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj opera kantisto (m. 1643)
- 1633: Sébastien Le Prestre de Vauban, franca militarkitekto (m. 1707)
- 1720: Miksa Hell, hungara astronomo latinlingva (m. 1792)
- 1773: Klemens von Metternich, aŭstra politikisto kaj diplomato (m. 1859)
- 1828: Friedrich Müller, rumana teologo (m. 1915)
- 1838: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo (m. 1907)
- 1845: Ilja Meĉnikov, rusa nobelpremiita zoologo kaj mikrobiologo, malkovrinto de fagocitado (m. 1916)
- 1856: L. Frank Baum, usona verkisto (m. 1919)
- 1859: Pierre Curie, franca nobelpremiita fizikisto (m. 1906)
- 1862: Arthur Schnitzler, aŭstra verkisto kaj kuracisto (m. 1931)
- 1873: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto (m. 1945)
- 1890: Ferdynand Goetel, pola prozisto, dramisto, publicisto, atestanto de soveta militkrimo en Katin (m. 1960)
- 1891: Miĥail Bulgakov, ukraina verkisto kaj dramisto, aŭtoro de La Majstro kaj Margarita (m. 1940)
- 1892: István Fóris, rumania hungara komunista aktivisto, ĵurnalisto (m. 1946)
- 1902: Anny Ondráková, ĉeĥa filma aktorino (m. 1987)
- 1903: Endre Kakassy, rumania hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (m. 1963)
- 1911: György Fekete, rumania hungara juristo, redaktoro m. ?)
- 1911: Max Frisch, svisa germanlingva verkisto (m. 1991)
- 1912: Imre Drócsay, rumania hungara pentristo (m. 2001)
- 1912: Ernő Salamon, rumania hungara poeto (m. 1943)
- 1915: Paul Samuelson, usona nobelpremiita ekonomikisto (m. 2009)
- 1916: Zofia Turowicz, pola aktivulino por sendependeco kaj instruistino de glisflugo de pakistana junularo (m. 2012)
- 1924: István Szekeres, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto
- 1925: Ludmila Kasatkina, rusa aktorino
- 1929: Zofia Banet-Fornal, pola historiistino, verkistino, tradukistino kaj aktivulino de Esperanto-movado (m. 2012)
- 1932: Ödön Bitay, rumania hungara redaktoro, publicisto, tradukisto
- 1947: László Sarmaság, hungara pentristo
- 1951: Frank Wilczek, usona nobelpremiita fizikisto pol-italdevena
- 1955: Ágota Kapui, rumania hungara poeto
- 1956: Zoltán Farkas, hungara dizajnisto
- 1956: Mirek Topolánek, ĉefministro de Ĉeĥio
- 1964: Lars Løkke Rasmussen, ĉefministro de Danio
- 1964: Digna Ochoa, homrajta advokatino en Meksiko
- 1967: Orlando Zapata Tamayo, kuba disidento, fastostrikanto (m. 2010)
- 1996: Birdy, angla kantistino
Mortoj
- 392: Valentiniano la 2-a, imperiestro de Romio (n. 371)
- 884: Mareno la 1-a, papo
- 1157: Jurij Dolgorukij, grandduko de Kieva Regno, fondinto de Moskvo (n. en la 1090-aj jaroj)
- 1470: Karolo la 8-a, reĝo de Norvegio (1449-1450) kaj de Svedio. (n. 1408)
- 1622: Petrus Plancius, nederlanda astronomo (n. 1552)
- 1740: Ephraim Chambers, angla verkisto kaj enciklopediisto (n. 1680)
- 1815: Sándor Szacsvay, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1752)
- 1857: Vasilij Tropinin, rusa portretisto (n. 1776)
- 1874: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (n. 1801)
- 1881: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (n. 1814)
- 1886: Emily Dickinson, usona poetino (n. 1830)
- 1887: Imre Kéry, hungara kuracisto (n. 1798)
- 1891: Polikárp László, hungara franciskano, teologo (n. 1849)
- 1891: Gyula Szász, hungara poeto, tradukisto (n. 1866)
- 1896: Friedrich Dittes, germana pedagogo (n. 1829)
- 1896: Victor Vlad Delamarina, rumana verkisto (n. 1870)
- 1905: Móric Szilasi, hungara lingvisto (n. 1854)
- 1922: Sándor Erdély, hungara politikisto, ministro (n. 1839)
- 1922: Emil Kazár, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1843)
- 1927: József Mihály, hungara ĵurnalisto (m. 1853)
- 1931: Leon Petrażycki, pola-rusa juristo, filozofo, sociologo, etikisto kaj logikisto (n. 1867)
- 1965: Károly Szász, rumania hungara arkivisto, arthistoriisto (n. 1919)
- 1977: István Nyireő, hungara bibliotekisto (n. 1893)
- 1991: Hans Andre, aŭstra skulptisto kaj pentristo (n. 1902)
- 1982: Jenő Ádám, hungara komponisto, dirigento (m. 1896)
- 1992: Lilla Szépréti, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (n. 1937)
- 2005: Natalja Gundareva, rusia aktorino (n. 1948)
- 2008: Willis Eugene Lamb, usona nobelpremiita fizikisto (n. 1913)
- 2010: John Shepherd-Barron, skota inventisto, kreinto de bankaŭtomato (n. 1925)
- 2012: András Dancsuly, rumania hungara eduksciencisto, universitata profesoro (n. 1921)
- 2014: Jean-Luc Dehaene, ĉefministro de Belgio (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Isidro Labrador, hispana sanktulo
- Internacia Tago de Familioj (proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1993)
- Nacia tago en Paragvajo, tago de la sendependiĝo (1811)
- Pollando: Tago de neforgesumino - festo de la naturo rememoriganta pri neceso de medioprotekto kaj biodiverseco
Tagoj de semajno
La 15-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.