Jetětice
Jetětice | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jetětice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Milevsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Tabora montetaro | ||
Situo | Jetětice | ||
- alteco | 447 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 23′ 10″ N 14° 17′ 33″ O / 49.38611 °N, 14.29250 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,75 km² (1 375 ha) Jetětice | ||
Loĝantaro | 343 (2024) | ||
Denseco | 24,95 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1251 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 398 48 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549479 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jetětice | |||
Retpaĝo: www.jetetice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Jetětice estas municipo en Ĉeĥio situanta en Sudbohemia regiono en distrikto Písek. Vivas ĉi tie 343 loĝantoj (2024). La unua skribmencio devenas el la jaro 1251. Sub la municipon apartenas ankaŭ domaroj Jetětické Samoty kaj Červená nad Vltavou.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oslov, Podolí I, Křenovice, Květov, Temešvár kaj Stehlovice.
Jetětice
[redakti | redakti fonton]La municipo estis laŭ arkeologiaj trovoj loĝigita jam en praepoko. La unua skribmencio devenas el la jaro 1251, kiam ĝi apartenis al posedaĵoj de Monaĥejo Milevsko. Pluaj konataj posedantoj estas ekde la jaro 1430 Předbor z Radešína, 1437 senjorujo zvíkova (Jan z Rožmberka), 1575 senjorujo orlika kaj ekde 1736 proprumis la municipon voktujo Branica. En la jaro 1857 trafis la municipon granda incendio, kiam plimulto forbrulis. Memorindaĵoj de la municipo estas kapelo de Sankta Maria el la jaro 1911, kruco el la jaro 1886, monumento de falintoj en la unua mondmilito kaj la Dua Mondmilito kaj kapeleto de Virgulino Maria Lurda en Jetětické Samoty.
Červená nad Vltavou
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis fondita de Zdislava, la patrino de Jiří Milevský. La unua mencio estas el la jaro 1189 kaj kiel municipo Jetětice ĝi apartenis sub Monaĥejo Milevsko kaj senjorujoj zvíkova kaj orlika. Ekde la jaro 1729 estas en la municipo lernejo. Dominaĵoj de la municipo estas fervoja ponto trans rivero Vultavo, preĝejo de sankta Bartolomeo kaj fervoja stacidomo.
Fervoja ponto
[redakti | redakti fonton]La ponto trans Vultavo estis konstruita en la jaroj 1886 - 1889, malfermita ĝi estis poste la 20-an de novembro 1889. Ĝi estas 253 metroj longa, 68 metroj alta, ĝi pezas 940 tunojn kaj ĝi enhavas 329 000 nitojn. La ponton fabrikis fabriko Pražská mostárna kontraŭ 510 000 guldenoj. Tio estas la unua fervoja ponto en Ĉeĥio, kiu estis konstruita sen skafaldo nur per aera muntado.
Preĝejo de sankta Bartolomeo
[redakti | redakti fonton]Romanika preĝejo estas el la jaro 1190. Ekde la jaro 1251 eĝi estas en tenado de monaĥejo de premonstratoj en Milevsko. Tio estas ununava rektangula konstruaĵo kun prebisterio volbita per kruca ripvolbo. Apud la preĝejo situas baroka sonorilturo. En la jaro 1960 ĝi estis pro konstruado de valbaraĵo Orlík transportita al domaro Vůsí. En tombejo apud la preĝejo estis entombigita eksa landa prezidento de Karpata Rutenio Antonín Rozsypal.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 630 |
1880 | 551 |
1890 | 552 |
1900 | 540 |
1910 | 579 |
1921 | 603 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 635 |
1950 | 476 |
1961 | 447 |
1970 | 427 |
1980 | 345 |
1991 | 302 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 296 |
2014 | 293 |
2016 | 348 |
2017 | 332 |
2018 | 306 |
2019 | 288 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 336 |
2021 | 315 |
2022 | 348 |
2023 | 354 |
2024 | 343 |
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Červená nad Vltavou - pereinta vilaĝo
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Fervoja ponto en la jaro 1889
-
Fervoja ponto en la jaro 1889
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo en la 12-a jarcento
|