Richard Nixon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Richard M. Nixon)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Richard Nixon
Richard Nixon 09 Jul 1972.png
Persona informo
Naskonomo Richard Milhous Nixon
Naskiĝo 9-an de januaro 1913 (1913-01-09)
en Yorba Linda, Kalifornio
Morto 22-an de aprilo 1994 (1994-04-22) (81-jara)
en Manhatano
Mortokialo apopleksio
Tombo Richard Nixon Presidential Library and Museum
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Whittier College • Universitato Duke • Duke University School of Law • elementa lernejo
Subskribo Richard Nixon
Familio
Patro Francis A. Nixon
Patrino Hannah Milhous Nixon
Frat(in)oj Donald Nixon • Edward Nixon
Edz(in)o Pat Nixon
Infanoj Tricia Nixon Cox • Julie Nixon Eisenhower
Profesio
Profesio politikisto • ŝtatreprezentanto • oficiroadvokato • aŭtobiografo
TTT
Retejo https://www.nixonlibrary.gov/
v  d  r
Information icon.svg

Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro, 1913, en Yorba Linda, Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la 22-an de aprilo, 1994 en Novjorko) estis la tridek-sepa prezidento de Usono. Li estis membro de la Respublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidento, kaj dufoje vic-prezidento.

Nixon estis kvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidento Dwight D. Eisenhower.

Nixon estis advokato. Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al la usona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al la Senato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidento sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidentan elekton kontraŭ John F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidentajn elektojn en 1968 kaj 1972.

Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;

  • 1969- Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
  • 1972- Novaj usonaj rilatoj kun Ĉinio
  • 1972- Traktato de SALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kun Sovetio
  • 1972- Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
  • 1973- Batalĉeso en Vjetnamio
  • 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:37-a Prezidento de UsonoPoste:Flago-de-Usono.svg
Lyndon B. Johnson1969-1974Gerald Ford