Sud-andaj jungaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jungaa pluvarbaro en Provinco Tucumán, Argentino.

La sud-andaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas en la jungaoj de sudokcidenta Bolivio kaj nordokcidenta Argentino. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". Ĝi ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo

Lepismium monacanthum en Nacia Parko Kalilegua.

La ekoregiono, kiu okupas 61 100 da kvadrataj kilometroj, troviĝas inter altitudoj de 800 ĝis 3 000 m. Ĝi havas altaĵan subtropikan klimaton kiu estas influata de la pasatoj, alportantaj jare 2 500 mm da pluvo.

La ekoregionoj Granda Ĉako, boliviaj montaraj sekaj arbaroj, centr-andaj punaoj, Monte-Arbedaro kaj montara savano de Córdoba limtuŝas la sud-andajn jungaojn.

Flaŭro

La sud-andaj jungaoj konsistas el mezofita ĉiamverda arbaro, kun arboj tipe malpli altaj ol 15 m. Inter 1 200 al 2 500 metroj la arbaro estas dominata de anda alno (Alnus acuminata) kaj montara podokarpo (Podocarpus parlatorei). Je pli malaltaj altitudoj tiuj specioj miksiĝas kun aliaj arbospecioj, speciale laŭracoj kaj mirtacoj.

Faŭno

Multaj tropikaj specioj trovas siajn sudajn arealolimojn en tiu ekoregiono. Mamuloj tie troveblaj inkludas la blanklipan pekarion (Tayassu pecari), la tajasuon (Pecari tajacu), kaj la brazila tapiro (Tapirus terrestris). El la felisedoj oni renkontas la jaguaron (Panthera onca), la pumon (Puma concolor), la margajon (Felis wiedii), kaj la jaguarundion (Puma yagouaroundi).

Birdoj endemiaj en tiu ekoregiono inkludas Penelope dabbenei, la rocĉildan cipselon (Cypseloides rothschildi), kaj la rustgorĝan cinklon (Cinclus schulzi).

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj  Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj  Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj  Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj  Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj  Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj  Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj  Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj  Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj  Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj  Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj  Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj  Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar  Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj  Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj  Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio  Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj  Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj