Teplice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teplice
germane: Teplitz, antaŭe germane: Töplitz-Schönau
urbo
Banloka zono en Teplice
Blazono
Oficiala nomo: Teplice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Teplice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaroj Ercmontaro, Bohemia mezmontaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Dominaĵo Doubravská hora
Memorindaĵo Ruĝa preĝejo (Teplice)
Situo Teplice
 - koordinatoj 50° 38′ 29″ N 13° 49′ 28″ O / 50.64139 °N, 13.82444 °O / 50.64139; 13.82444 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 399 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 200 m s. m.
Areo 23,78 km² (2 378 ha)
Loĝantaro 53 172 (31.12.2009)
Denseco 2 236 loĝ./km²
Ĝardeno Botanika ĝardeno Teplice
Unua skribmencio 1057
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 415 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567442
Katastraj teritorioj 7
Lokaj partoj 7
Bazaj sidejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Teplice
Retpaĝo: www.teplice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Teplice, ĝis 1948 Teplice-Šanov (germanlingve Teplitz-Schönau, antaŭe ankaŭ Töplitz), distrikta urbo kun 53 000 loĝantoj, situanta en norda Bohemujo, ĉe montarpiedo de la Ercmontaro. Ĝi estas signifa banloka centro kaj centro de vitroindustrio, ceramiko, teksindustrio, maŝinindustrio kaj kemioindustrio. La banloko uzas termoradioaktivajn fontojn. Oni kuracas ĉi tie malsanojn de movorganoj, nervorganoj kaj cirkulorganoj. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo okazas supraĵa minado de brunkarbo, kiu komune kun la industria agado malpurigas vivmedion. Sed ekologiaj problemoj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento karakterize pli malgrandiĝis. En la urbo agadas teatro kaj orkestro de Nordbohemia ŝtata filharmonio.

Geografia pozicio

Teplice lokas en alteco de 230 metroj super marnivelo ĉe la suda bazo de la Ercmontaro, norde de la bohema mezalta montaro en la nordbohmuja baseno. Oriente elstaras la Doubravská hora (Teplica Kastelmonto) (393 metroj super marnivelo).

Historio

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la fontoj en Teplice estis konataj jam al keltoj. Judita, edzino de Břetislav la 2-a, lasis apud la kuracfontoj post la jaro 1158 fondi monaĥinejon de benediktanoj („ad aquas calidas“, te. ĉe varmaj fontoj; la monaĥinejo ĉesis ekzisti en la 15-a jarcento dum husanaj militoj). Ĉe la monaĥinejo plinombriĝis plua loĝigo kaj en la 13-a jarcento estiĝis urbeto. Evoluo de banlokaferoj komenciĝis en la 16-a jarcento. Tiam ĉi tie Volf el Vřesovice konstruis ŝtonan konstruaĵon kun apartigitaj basenoj por viroj kaj virinoj, kuracejon kaj banlokajn loĝigejojn. En la jaro 1643 la banloko kaj la urbo fariĝis posedaĵo de imperiestra generalo Jan el Aldringen kaj familio de Clary-Aldringen-idoj konservis Teplice-on ĝis la jaro 1945. Incendio en 1793 kaŭzis konstruadon de novaj banlokaj kaj urbaj konstruaĵoj en klasicisma kaj empira stiloj. Teplice spertis la plej grandan prosperon en la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la urbon vizitis vico da famaj personecoj. La banlokon vizitis potencaj regantoj (aŭstria imperiestro Ferdinando la 1-a, prusia reĝo Vilhelmo la 3-a, rusa caro Aleksandro la 2-a (Rusio)) kaj ankaŭ intelektuloj kaj artistoj (Johann Wolfgang von Goethe, Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin, Alexander von Humboldt, A. Schopenhauer, Richard Wagner, František Palacký, Jan Neruda ka.). Tiam alvojaĝis ĝis Teplice ĉirkaŭ 13 000 gastoj dum sezono kaj la urbo havis kromnomon Malgranda Parizo. La evoluo de industrio kaj la minado de karbo en la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj precipe post la jaro 1945 kontribuis al retiriĝo de la internacia renomo de Teplice.

Al parte konservinta romana konvento ligas devena renesanca kastelo plilarĝigita en la jaroj 15901607. La objekto estis pli malfrue baroke kaj empire alikonstruata. En kortego estas rare konservinta romana kripto kaj bazplano de eksa monaĥineja baziliko. En kastelaj ejinternoj estas ĉambroj kun stila ekipaĵo kaj muzea ekspozicio de distrikta muzeo. Kastela parko el la 17-a jarcento estis en la 18-a jarcento reguligita en angla stilo. La valoraj empiraj banlokaj konstruaĵoj estas el la 1-a duono de la 19-a jarcento. Super la plej malnova fonto Prafonto staras pavilono el la jaroj 18381839.

Famuloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Hudcov | Nová Ves | Prosetice | Řetenice | Sobědruhy | Teplice | Trnovany Ŝablono:PiedoMunicipoNav