Sejŝeloj
La Sejŝeloj estas lando en la Hinda Oceano, kies teritorio konsistas el la 115 insuloj de la sejŝela arkipelago.
Baza informaro
- Landkodo: SC.
- E-nomo: Sejŝela Respubliko.
- Nacia nomo: Repiblik Sesel (sejŝele), Republic of Seychelles (angle), Republique des Seychelles (france).
- Areo: 455 km²
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento James Alix Michel (2004).
- Ĉefurbo: Viktorio (25 mil).
- Loĝantaro: 80 mil (1998).
- Ŝtatlingvo: angla, franca kaj kreola (sejŝela).
- Pokapa GNP: 6.620 $.
- Valuto: Sejŝela rupio.
- Plej grandaj insuloj: Mahé, Praslin, Silhouette, La Digue, Curieuse, Félicité, Frégate, Sainte-Anne, Île du Nord/North Island, Cerf Island, Marianne, Grande Sœur/East Sister, Thérèse, Aride, Conception, Petite Sœur/West Sister, Cousin, Cousine.
Geologio
El geologia vidpunkto troviĝas du tipoj de insuloj en la Sejŝeloj, grupigitaj en la Granitaj aŭ Centraj kaj la Koralaj aŭ Periferaj Sejŝeloj. Tiuj ĉi estas tiel nomataj malaltaj insuloj kiuj estas sekaj kaj malfertilaj. Granitaj oceanaj insuloj estas unikaj, kaj ne ekzistas aliloke en la mondo.
Estas 42 granitaj insuloj, ordigitaj kun malkreskanta etendaĵo: Mahé, Praslin, Sihouette, La Digue, Curieuse, Félicité, Frégate, Ste. Anne, Île du Nord/North Island, Cerf Island, Marianne, Grand Sœur/East Sister, Thérèse, Aride, Conception, Petite Sœur/West Sister, Cousin, Cousine, Long, Récif, Round (Praslin), Anonyme, Mamelles, Moyenne, Ile aŭ Vaches Marines, L'Islette, Beacon (Île Sèche), Cachée, Cocos, Round (Mahé), L'Ilot Frégate, Booby, Chauve Souris (Mahé), Chauve Souris (Praslin), Île La Fouche, Hodoul, L'Îlot, Rat, Souris, St. Pierre (Praslin), Zavé, Harrison Rocks (Grand Rocher).
Biogeografio
Biogeografie la insularo apartenas al la madagaskara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi ampleksas jenajn ekoregionojn : granit-sejŝelajn tropikajn humidajn arbarojn kaj aldabra-insularajn kserofitarojn ene de la tutmondaj 200-unuo "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj".
Sejŝeloj estas ĉirkaŭataj de samnoma mara ekoregiono.
Demografio
Eksteraj rilatoj
La Sejŝeloj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Bildgalerio
-
blazono de la Sejŝeloj
-
Situo de la insularo -
Anse Lazio sur Praslin, insulo de la Sejŝeloj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|