Saltu al enhavo

Maŭritanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭritanio
Maŭrolando

Maŭritana Islama Respubliko

الجمهورية الإسلامية الموريتانية
Al-Djumhurija al-Islamiija al-Muritanija

Republique Islamique de Mauritanie

Detaloj Detaloj
Nacia himno: nacia himno de Maŭritanio
Malio sur la mapo de Afriko
islama respubliko
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nuakŝoto (150 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba kaj franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 1 030 700 km²
- % de akvo 0,03 %
Loĝantaro 3 537 000 (2021)
Loĝdenso 3,2 loĝ./km²
Loĝantoj maŭroj 82,4 %, volofoj 6,4%.
Horzono +0
Interreta domajno mr
Landokodo MR
Telefona kodo 222
Plej alta punkto Kediet Iĝil
Plej malalta punkto Sebkha de Ndrhamcha
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Mohamed Ould Ghazouani
Ĉefministro Mohamed Ould Bilal
Sendependiĝo disde Francio 28-a de Novembro 1960
Ekonomio
Valuto Maŭritania uguijao (MRO)
MEP laŭ 2013
– suma 4.547 Mio. US$
– pokapa 1.224 US$
vdr

Maŭritanio (arabe Al-Muritanija, france Mauritanie), plennome Islama Respubliko Maŭritanio, arabe: Al-Jumhūriyyah al-Islāmiyyah al-Mūrītāniyyah, angle: Islamic Republic of Mauritania, france: République Islamique de Mauritanie), estas araba lando je la atlantika marbordo en Okcidenta Afriko. La najbaraj landoj de Maŭritanio estas nordokcidente Okcidenta Saharo, nordoriente Alĝerio, oriente kaj sudoriente Malio kaj sudokcidente Senegalo. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Nuakŝoto (arabe نواكشوط, [elp. NuŭakŝUt]; france Nouakchott). Ĝi iĝis sendependa de Francio la 28-an de novembro 1960. Ĝi posedas multajn mineralojn kun granda rezervoj de kupro kaj oro.

Laŭ MEP Maŭritanio estas la 154-a lando inter 181 landoj statistike. Iuj el la plej grandaj mediaj problemoj de la lando estas ke ĝi disponas pri tre limigita kvanto de dolĉa akvo kaj ke la dezerto kreskas pro senarbarigo kun akompana grunda erozio. La arbaraj areoj de Maŭritanio malpliiĝis je 2,7 procentoj inter 1990 kaj 2000. Ŝaria (islama juro) kaj malikismo (skolo de islama juro) validas ekde februaro 1980.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La landnomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de Maŭroj, laŭ dua versio - el Fenicia vorto "Mauharim", kio signifas "orienta".

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La meza vivodaŭro egalas al 60 jaroj. La loĝantaro de Maŭritanio kreskis averaĝe je 2,5% jare en la periodo 1990-2015. En 1990 la lando havis 1 996 000 loĝantojn kaj antaŭ 2015 tio pliiĝis al 4,5 milionoj da loĝantoj en 2024[1]. La loĝantaro de la lando plejparte loĝas en la ĉefurbo Nouakchott kaj en la havenurbo Nouadhibou, samkiel laŭ la rivero Senegalo en la sudo.

Loĝantaro de Maŭritanio konsistas el arabaj, berberaj kaj nigraj etnoj kiuj parte miksiĝis. La maŭroj konsistigas pli ol du trionojn de la loĝantaro. Proksimume 3/5 (tri kvinonoj) de la maŭroj havas sudajn afrikajn originojn kaj estas kolektive konataj kiel haratinoj.

- la pli malhelaj haratinoj (40%) de afrika deveno estas posteuloj de tiamaj skalvoj. La haratinoj estas klasifikitaj de Minority Rights Group International en tri kategoriojn: la plenaj sklavoj, la partaj sklavoj kaj la realaj haratinoj[2].

- la pli helhaŭtaj bidhanoj (30%) de araba kaj berbera (amaziga) deveno, tradicie formas la pli altajn klasojn de la socio. Ili estas la reganta grupo kaj supozeble misuzas la haratinojn kiel sklavoj[3].  

- 30% de la loĝantaro apartenas al nigraj etnoj. Ili vivas precipe laŭlonge la rivero Senegalo kaj estas agrikulturistoj kiel la tukuloroj aŭ paŝtistoj kiel la fulboj.

Bazlernejo daŭras ses jarojn kaj la mezlernejo sep jarojn[4]. En la unua lernojaro oni instruas nur arabe. La franca lingvo estas instruata ekde la dua lernojaro[4]. La instruado de natursciencoj okazas en la franca. La grado de legoscio egalas al 58% (2010)[5].

Analfabeteco estas ofta. En 2015, 47,9% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj[6].

Ekde la malfruaj 1980-aj jaroj la araba estas la unua instrulingvo en lernejoj ĉie en la lando.

La plej parolata lingvo estas la hasanija lingvo, maŭra formo de la araba, ĉar proksimume 70% de la loĝantaro apartenas al la arab-berberaj maŭroj kaj parolante tiun lingvon. Aliaj agnoskitaj naciaj lingvoj estas la volofa, la soninka kaj la pulara, la orienta varianto de la fulana lingvo.

La ununura oficiala lingvo de Maŭritanio estas la klasika araba. La franca, kiu dum kolonia periodo estis oficiala lingvo, konserviĝis kiel lingvo de komerco kaj instrulingvo.

Homaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Virinaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Maŭraj virinoj longe ludis centran rolon kiel dommastrinoj same kiel gravaj defendantoj de la maŭra kulturo kaj tradicio, respegulite en la ekonomio de Maŭritanio kie virinoj ludas aktivan rolon en registaro, komerco kaj eduko. Eĉ disiĝi estas konsiderata kiel 'aktiveco' post kiam la virino iĝis pli sendependa kaj komencis komerci[7].

Koruptado

[redakti | redakti fonton]

Korupto estas vasta en Maŭritanio kaj, laŭ Amnestio Internacia, jura certeco mankas[8] kaj torturo estas sistema[9].

Por pli detala artikolo pri sklaveco en la lando, vidu sub Sklaveco en Maŭritanio. Sklaveco estis oficiale aboliciita en 1981.

Oni diras, ke sklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[10]

En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio, sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[11] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[12] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[12][13][14] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[12]

Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estas sklavoj,[15][16] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[17] En 2017 la BBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[18]

Politika potenco dependas de la helhaŭta parto de la loĝantaro, dum la nigra parto de la loĝantaro estas traktata kiel duaklasaj civitanoj.

Desegnoj tranĉitaj en roko

Malriĉeco

[redakti | redakti fonton]

Duono de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco, kaj la enspeza breĉo inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj estas granda.

Laŭ la Disvolviĝa Programo de Unuiĝintaj Nacioj, 46,3% de la loĝantaro en Maŭritanio vivas sub la limo de malriĉeco[19].

Pli ol 99% de la loĝantaro estas sunaismaj islamanoj[20]. Ekzistas nur eteta minoritato (malpli ol 1%) da kristanoj[21].

Montoj en la regiono Adrar

La lando estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro ekde sia fondo en 1969.

Maŭritanio havas neniun religian liberecon. Ekzemple, laŭ Artikolo 306 de la Krima Kodo de Maŭritanio, iu ajn islamano, kiu konvertas sin al alia kredo, povas esti mortkondamnita, se li ne pentos post tri tagoj[22].

Multaj surrokaj pentraĵoj kaj desegnoj tranĉitaj en rokoj en kavernoj aŭ sur klifoj, evidentigas la antaŭhistorian homan ĉeeston en la aktuala teritorio maŭritana. Tiam la medio estis malsama de tiu, kiun ni vidas hodiaŭ. La regiono ne estis dezerta sed humida areo kun riveroj kaj ĉasbestoj.

La nigra popolo de bafuroj estis la unua konata popolo kiu ekloĝis en la regiono. Ili estis unue ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj kaj sekve evoluis al agrar-paŝtista societo. Sekve al la pligrandiĝo de la dezerto Saharo la bufuroj migris suden kaj el oriento enmigris aliaj popoloj kiel la fulboj. Dum la unua jarmilo p.K. aliaj nomadoj enmigris el la nordo kaj kunportis kamelojn, kiuj faciligis la vivon en dezertaj regionoj.

Maŭritanio fariĝis franca protektorato en 1903 kaj kolonio kiel parto de Franca Okcidenta Afriko en 1920. La lando sendependiĝis de Francio la 28-an de novembro 1960. Ĝia unua prezidento estis Moktar Ould Daddah.

Kiam Hispanio liberigis la tiaman hispanan Saharon en 1976, Maroko okupis la nordan parton kaj Maŭritanio la sudan parton. Pro jaroj de lukto de la Polisario (gerila movado), kiu volis, ke la teritorio sendependiĝu, Maŭritanio devis rezigni pri ĉi tiu areo. Maroko tuj okupis ankaŭ ĉi tiun sudan parton.

La 12-an de decembro 1984 Maaouiya Ould Sid'Ahmed Taya ekregis per puĉo. Li montris simpation al Usono.

En 1991, por la unua fojo, opoziciaj partioj estis permesitaj en nova konstitucio, kiam ili revenis al civila regado sub prezidanto Maaouyia Ould Taya, sed la elektoj estis ĝenerale konsiderataj kiel submetataj al ĝeneraligita balota fraŭdo.

En 1992 li sukcesis akiri plimulton post elektoj.

En junio 2003, puĉa provo kontraŭ li malsukcesis kaj en novembro de tiu jaro li estis reelektita por ses jaroj.

La 3-an de aŭgusto 2005, li perdis la povon post militista puĉo gvidata de kolonelo Ely Ould Mohamed Vall kiu transprenis la povon. La junto iom post iom enkondukis demokration en la landon per diversaj rimedoj. Esprimlibero estis enkondukita, politikaj kaptitoj estis liberigitaj, kaj la oficperiodo de la prezidento estis limigita al kvin jaroj kaj maksimume du oficperiodoj. Lokaj kaj Senataj elektoj okazis la 19- an de novembro 2006 kaj la 11-an de marto 2007 estis elektita nova prezidento. Ĉiuj balotoj estis konsiderataj liberaj kaj justaj laŭ internaciaj observantoj, kaj al la juntanoj mem ne rajtis kandidatiĝi. La prezidentan baloton mallarĝe venkis Sidi Ould Cheikh Abdallahi, kiu estis konsiderata kiel reprezentanto de la interesoj de la renversita reĝimo de Ould Taya kaj de la membroj de la junto. Li venkis Ahmed Ould Daddah, duonfrato de la ŝtatprezidanto en 1960-1978.

La 6-an de aŭgusto 2008, alia milita puĉo okazis en la lando[23], post kiam prezidento Abdallahi provis maldungi kvar generalojn, unu el kiuj gvidis la puĉon[24].  

La lando estas nuntempe regata de milita konsilio, kun Mohamed Ould Abdel Aziz kiel estro[25]. Minacoj de teroro kaj kidnapo daŭre kreskas. Krimaj grupoj kaj diversaj batalemaj ekstremismaj grupoj faris agojn de perforto kaj kidnapojn de okcidentanoj.

Geografio de Maŭritanio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Maŭritanio.
La natura fenomeno de la Richat-strukturo ankaŭ situas en Maŭritanio
La natura fenomeno de la Richat-strukturo (Guelb el-Richat) ankaŭ situas en Maŭritanio. Simila fenomeno troveblas sur la monto Montserrat en Hispanio.

La lando estas plejparte ebena kaj aŭ por 90% dezerta (Saharo) aŭ duondezerta (Sahelo, la suda Saharo). Proksime al la marbordo estas pli grandaj salaj lagoj.

Proksimume 75% de la teritorio estas dezerta. La plej grava monta pinto estas la Kédia d'Idjil kun altitudo de 915 m. Ĝi troviĝas en la nordo proksime al Zuerato kaj pro la sovaĝa minekspluatado subiĝas daŭran erozion. En la dezertaj altebenaĵoj de norda kaj orienta Maŭritanio troviĝas la montoj Adrar kaj Tagant, kiuj ne superas altitudon de 600 m.

La ununura rivero kun tutjara akvofluo estas la Senegalo, kiu je 1440 km formas la landlimon kun la lando Senegalo.

Ekzistas tri klimataj regionoj. En Maŭritanio regas la dezerta klimato, kio signifas, ke ĝi ĉiam estas varma, seka kaj polva. Dum marto kaj aprilo ofte blovas varma sablo-ŝarĝita vento, nomata siroko.

La nordaj du trionoj de la lando estas en la sahara regiono kun varmega klimato (la temperaturo atingas 45°C) kaj granda tagnokta ŝanĝiĝo de la temperaturo. Inter julio kaj septembro izolataj ŝtormoj povas faligi grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempo. Sed jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo.

Sude de la sahara regiono troviĝas sahela zono kun pluvsezono inter junio kaj oktobro. La pluvokvanto egalas al 200–250 mm jare kaj la meza jara temperaturo estas 28-30 °C.

En la marborda regiono la mara influo kaj la konstantaj alizeoj estigas sekan, relative moderan klimaton. Pluvo estas malofta kaj la pluvokvanto egalas al malpli ol 100 mm jare.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la regionoj de Maŭritanio

Maŭritanio konsistas el 12 regionoj (wilāya) kaj unu distrikto (de la ĉefurbo). Ĉiu regiono konsistas el departementoj (moughataa), kiuj estas dividitaj en komunumoj.

La regionoj de Maŭritanio estas:

Maŭritanio posedas kelkajn nafto- kaj tergasfontojn en la propraj marareoj kaj sufiĉe da oro- kaj diamantminejoj. La minejo de Zuerato estas unu el la plej grandaj minejoj de fererco en la mondo. La fero estas eksportata por 75% al Ĉinio, la plej granda komerca partnero de Maŭritanio[26]. Naturresursoj estas krom: fererco kaj oro, ankaŭ gipsoŝtono, kupro, fosfato, diamanto, nafto kaj fiŝoj.

Agrikulturo

[redakti | redakti fonton]

Tri kvaronoj de la lando troviĝas en dezerto Saharo kaj unu kvarono en Sahelo.

Proksimume unu triono de la tuta landa areo estas utligebla kiel paŝtejo. Estas bredataj ŝafoj kaj kaproj (15,6 milionoj en 2012), bovoj (1,7 milionoj) kaj kameloj (1,4 milionoj) plejofe en vastarea formo[27].

Fiŝkaptistoj en Nouakchott

Nur proksimume 0,5% de la landa areo estas utiligebla por kultivado. Laŭlonge la rivero Senegal oni kultivas milion, sorgon, maizon, rizon kaj arakidon. En la oazoj estas kultivataj daktilopalmoj kaj furaĝo. La plejmulto de la produktoj restas enlande po nutri la populacion.

Fiŝkaptado

[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptado kaj fiŝkomerco estas tre gravaj, ĉar la maro estas unu el la plej fiŝriĉaj de la mondo. Delonge kontraktoj estas finitaj kun Eŭropa Unio por fiŝkapti en la akvoj. La lasta interkonsento estis subskribita en julio 2015 kaj validas dum kvar jaroj[28].  La fiŝkaptadinterkonsento kun Maŭritanio estas la plej granda kontrakto en ĉi tiu areo, kiun EU finis kun iu ajn alia lando.  EU-fiŝkaptistoj rajtas eksporti maksimume 281 500 tunojn da fiŝoj jare.  Aldone al kompenso por la fiŝkaptado, la lando ricevas preskaŭ 60 milionojn da eŭroj jare, el kiuj 4 milionoj da eŭroj devas subteni lokajn fiŝkaptistojn[28].

La Centra Banko de Maŭritanio estis establita en 1973 kaj eldonas la nacian valuton, la maŭritana uguijao, kies kodo estas MRO. Klopodoj en la 2010-aj jaroj por evoluigi instituciojn dediĉitajn al islama financo celis instigi longperspektivan pruntedonadon kaj investojn.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Internaciaj flughavenoj inkludas tiujn ĉe Néma, Nuakŝoto, kaj Nuadibu, kaj kelkaj aliaj grandurboj estas interligitaj per regulaj hejmaj flugservoj.

La konstitucio de la islama resprubliko de Maŭritanio estis aprobita la 12-an de julio 1991. En la antaŭparolo ĝi deklaras sindevigon al islamo kaj aprobon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj de la Afrika ĉarto de la rajtoj de homoj kaj popoloj. Kelkaj artikoloj de la konstitucio rekte rilatas al islamo:

  • "Maŭritanio estas islama respubliko"
  • "La islamo estas la religio de la popolo kaj de la ŝtato"
  • "La ŝtatestro estas islamano"

La ŝtatestro estas la prezidento de la respubliko, kiun oni elektas direkte je ses jaroj. La prezidento nomumas la ĉefministron kaj havas ankaŭ leĝdonan povon.

La parlamento havas du ĉambrojn, la nacia asembleo kaj la senato, kiuj reprezentas la leĝdonan povon. La jura sistemo baziĝas sur miksaĵo de ŝaria juro kaj franca juro[20].

Mohamed Ould Abdel Aziz estis la prezidento de Maŭritanio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009, sekvate de Mohamed Ould Ghazouani. La 29-an de junio 2024, maŭritananoj iris al la prezidenta balotado. Mohamed Ould Ghazouani gajnis reelekton por sia dua kaj fina oficperiodo kiel prezidento[29], Ambaŭ estas membroj de la Unio por la Respubliko (Union pour la république, UPR ) kaj estas konsiderataj proksimaj politikaj konfiduloj. Kvankam elektobservantoj trovis neregulaĵojn, ili daŭre taksis la elekton paca kaj ĝenerale kontentiga.  Por la unua fojo en la historio de la lando, neperforta transiro estis realigita. Ekde la elekto, la nova prezidento ĉiam pli distanciĝas de sia antaŭulo kaj izolis lin de politika influo. Samtempe, Ghazouani praktikas pli inkluzivan stilon de politiko per konsultado pli ofte kun reprezentantoj de la civila socio kaj de la opozicio[30].

Laŭ la Indekso de la Monda Gazetara Libereco de Raportistoj Sen Limoj (2024), Maŭritanio viciĝis je la 33-a loko el 180 landoj[31]. En 2023, la lando viciĝis 86 en ĉi tiu tutmonda gazetara libereco-analizo, gajnante 59,45 el 100. Ĉi tiu signifa pliiĝo de 53 lokoj metas Maŭritanio en la unua loko sur la afrika kontinento kaj en la araba mondo, tiel havigante unikan kaj favoran medion por ĵurnalistoj. sur ĉi tiu kontinento. Ĉi tiu rango estas ankaŭ unu el la pozitivaj rezultoj de la multaj reformoj de prezidento Mohamed Ould Ghazouani. Ghazouani, kiu estras la landon ekde 2019, subtenas gazetaran liberecon por la demokratia evoluo de la lando.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Maŭritanio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Maŭritantio havas riĉan turisman potencialon. La maŭra socio fieras pri sia nomada pasinteco kaj ĝia araba kaj islama heredaĵo. La lando havas belan nomon ene de la araba mondo: "la tero de mil poetoj" .

En 2011 Unekso ankaŭ enmetis la maŭran epopeon T’heydinn en sia reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro.

En 2020, Unesko klasifikis la berberan pladon kuskuso kiel Monda Kultura Heredaĵo post komuna peto de Maŭritanio, Alĝerio, Maroko kaj Tunizio[1]. Kuskuso estas preparita kun milio, tritiko kaj hordea faruno.

La tielnomataj Ksars (fortikigitaj loĝejoj) en la historiaj urboj Ŭadane (arabe: وادان), Ĉingueti (arabe: شنقيط), Tiŝite (arabe: تيشيت) kaj Ŭalata (arabe: ولاته) apartenas ĉiuj al la Monda Heredaĵo de Unesko (ekde 1996) por ilia historia signifo interalie kiel "karvansara" (karavanejo).

En la nacia parko Banc d’Arguin je la atlantika marbordo hejmas precipe granda diverseco de migrobirdoj. Tiu parko estis nomumita Monda Heredaĵo de Unesko en 1989.

Teo (loke nomata atay [elp. ataj]) estas la tradicia trinkaĵo kaj ĝia preparado estas vera rituo. Mezume oni trinkas 8-9 glasetojn da teo po persono. Daraa estas la tradicia vestaĵo.

La muzikoj maŭra aŭ hasania situas ĉe la kunfluo de araba muziko kaj tiu de subsahara Afriko. Kelkaj popularaj nuntempaj muzikistoj estas ekzemple Monza,Tahra Mint Hembara kaj Maluma.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Maŭritania loĝantaro, datumbazo de IMF, 2024
  2. (en) World Directory of Minorities and Indigenous Peoples - Mauritania: Haratin. Minority Rights Group International, aprilo 2018
  3. (nl) Slavernij blijft groot probleem in Mauritanië. MO Mondiaal Nieuws, la 1-an de oktobro 2012
  4. 4,0 4,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2015-07-14.
  5. http://www.indexmundi.com/g/g.aspx?c=mr&v=39&l=fr
  6. (en) ”Mauritania Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine”,The World Factbook. CIA, la 11-an de februaro 2016.
  7. (france) Filmeto pri Mauritanio, YouTube
  8. (en) Mauritania: 'Chains Are Jewellery for Men, Arkivita la 2-an de marto 2012 helpe de Wayback Maŝino, All Africa, la 3-an de decembro 2008.
  9. (en) Prisoner torture rising' in Mauritania, Iol.co.za, la 3-an de decembro 2008
  10. Slavery in Mauritania Emancipating the Free (21a de Aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 28a de Oktobro 2014. Alirita 28a de Oktobro 2014.
  11. John D. Sutter (Marto 2012). Slavery's Last Stronghold (angle). CNN. Alirita 25a de Junio 2017.
  12. 12,0 12,1 12,2 Okeowo, Alexis (8a de Septembro 2014). “Freedom Fighter: A slaving society and an abolitionist's crusade”, The New Yorker. Alirita 16a de Oktobro 2014.. 
  13. "Mauritanian MPs pass slavery law", BBC News, 9a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 2010-05-23.
  14. . Mauritania: Country Made Slavery Illegal Last Month. The East African Standard (6a de Septembro 2007). Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2008-01-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2021-06-07.
  15. "Global Slavery Index country data - Mauritania". Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2021-06-07.
  16. Activists warn over slavery as Mauritania joins U.N. human rights council (27a de Februaro 2020). Alirita 26a de Junio 2020.
  17. Nossiter, Adam, "Mauritania Confronts Long Legacy of Slavery", 11a de Novembro, 2013.
  18. The Abolition season. BBC World Service. Alirita 20a de Aprilo, 2017.
  19. (en) UNDP: Human development indices - Table 3: Human and income poverty (Population living below national poverty line (2000-2007))
  20. 20,0 20,1 (en) CIA World Factbook: Mauritania, people Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Microsoft Encarta, 1993 - 2002
  22. (fr) Krima Kodo de Maŭritanio , www.droit-afrique.com
  23. (en) Trupoj okazigas puĉon en Maŭritanio, BBC News
  24. (en) La prezidanto de Mauretania eksigis per puĉo, theguardian.co.uk, la 8-an de aŭgusto 2006.
  25. (en) Maŭritania armeo aranĝas puĉon; junto ekkontrolas Arkivigite je 2008-08-12 per la retarkivo Wayback Machine, AP, arkivita la 12-an de aŭgusto 2008 pere de la Wayback Maŝino.
  26. (en) USGS 2013 Minerals Yearbook Mauritania,
  27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-17. Alirita 2015-07-14.
  28. 28,0 28,1 (en) Europa.eu EU Relations with Mauritania
  29. (en) Mauritania leading the way with freedom of expression in Africa, Global Voices, la 16-an de julio 2024
  30. (de) Thabo Huntgeburth, Damit hat Mauretanien nicht gerechnet, Zenith, la 19-an de majo 2020
  31. (fr) Mauritanie

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]