Tawakkul Karman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tawakkul Karman
Nobel-premiito
Persona informo
توكل عبد السلام خالد كرمان
Naskiĝo 7-an de februaro 1979 (1979-02-07) (45-jaraĝa)
en Taiz
Religio islamano vd
Etno arabo vd
Lingvoj arabaanglalingva Vikipedio vd
Ŝtataneco Jemeno vd
Alma mater Universitato de Sanao • Universitato de Alberto • Universitato de Masaĉuseco ĉe Lowell vd
Familio
Gefratoj Safa Karman vd
Profesio
Okupo pacaktivisto • ĵurnalistopolitikisto • homrajta aktivulo vd
Laborkampo homaj rajtoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tawakkul KarmanTawakel Karman (araba: توكل كرمان Tawakkol Karman), Ta'izz, Jemeno, n. la 7-an de februaro 1979) estas jemena ĵurnalisto, politika aktivulo, kaj defendanto de homaj rajtoj. Ŝi iĝis la internacia vizaĝo de la jemena ribelo en 2011, kiu estis parto de la Araba Printempo. Ŝi estis nomata la "Fer-Virino" kaj la "Patrino de la Revolucio" fare de la jemenanoj.

Dosiero:Tawakkol Karman (anlga).ogv
Karman i Stockholm 2014

Ŝi estas la kun-gajninto de la Nobel-Premio pri Paco de 2011 pro tio, ke ŝi estis grava figuro en la Araba Printempo, fariĝante la unua jemenano, la unua araba virino, la dua islama virino kaj la dua plej juna kiu gajnis Nobel-premion pri paco. En 2011 ŝi gajnis la Nobel-Pacpremion kune kun la liberia Leymah Roberta Gbowee kaj Ellen Johnson "for their non-violent struggle for the safety of women and for women’s rights to full participation in peace-building work" (pro sia neperforta batalo favore al la sekureco de virinoj kaj iliaj plenrajtaj rajtoj en la plena partopreno de la konstruaj laboroj de la paco)[1]. Karman estis en 2011 la plej juna persono premiita (hodiaŭ ŝi estas la tria plej juna post Malala Yousafzai kaj Nadia Murad) kaj ŝi ankaŭ estas la unua kaj ĝis nun sola araba virino.

Karman gajnis gravecon en sia lando post siaj roloj kiel ĵurnalisto kaj defendanto ĉar poŝtelefona kompanio neis licencon en 2007, pro protestoj favore al libereco de esprimo. Tawakkul organizis semajnajn protestojn post kio okazis en majo 2007, vastigante la reformajn temojn. Ŝi redirektis la protestojn en Jemeno por subteni la "Jasminan Revolucion", kiel ŝi nomas la Araban Printempon, post kiam tuniziaj civitanoj renversis la registaron de Zine El Abidine Ben Ali en januaro 2011. Ŝi ĉiam kontraŭis kaj protestis kontraŭ la reĝimo de prezidanto Ali Abdula Saleh.

Tawakkul Karman estas membro de la jemena islama partio Al-Islah kiu kontraŭas la hutian movadon kaj la registaron, kiun ĝi konsideras porokcidenta[2]. Ŝi estas unu el la plej famaj aktivulinoj de Jemeno, ricevis mortminacojn kaj estis plurfoje arestita.

En 2011, ŝi atingis la unuan lokon en la listo de Foreign Policy de la 100 plej bonaj "tutmondaj cerboj"[3].

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Women Peacemakers (Virinaj pacistinoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) The Nobel Peace Prize for 2011
  2. (en) Pity those caught in the middle [arkivo], The Economist, la 19-an de novembro 2009
  3. (en) ”The FP Top 100 Global Thinkers”. Foreign Policy, la 1-an de decembro 2011, arkivita de la originalo, la 30 de novembro 2011