Tawakkul Karman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tawakkul Karman
Tawakkul Karman (Munich Security Conference 2012).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de februaro 1979 (1979-02-07) (40-jara)
en Taiz
Ŝtataneco Jemeno
Alma mater Sana'a University • Universitato de Alberto
Profesio pacaktivisto, ĵurnalisto, politikisto, homrajta aktivulo
Lingvoj araba lingvo
Familianoj
Frat(in)o Safa Karman
v  d  r
Information icon.svg

Tawakkul KarmanTawakel Karman (araba: توكل كرمان Tawakkol Karman), Ta'izz, Jemeno, 7-a de februaro, 1979) estas jemena ĵurnalisto, politika aktivulo, kaj defendanto de homaj rajtoj. Ŝi iĝis la internacia vizaĝo de la jemena ribelo en 2011, kiu estis parto de la Araba Printempo. Ŝi estis nomata la "Fer-Virino" kaj la "Patrino de la Revolucio" fare de la jemenanoj.

Ŝi estas la kun-gajninto de la Nobel-Premio pri Paco de 2011 pro tio, ke ŝi estis grava figuro en la Araba Printempo, fariĝante la unua jemenano, la unua araba virino, la dua islama virino kaj la dua plej juna en gajnado de Nobel-premio. En 2011 ŝi gajnis la Nobel-Pacpremion kune kun la liberia Leymah Roberta Gbowee kaj Ellen Johnson Sirleaf pro sia neperforta batalo favore al la sekureco de virinoj kaj iliaj plenrajtaj rajtoj en la plena partopreno de la konstruaj laboroj de la paco.

Karman gajnis gravecon en sia lando post siaj roloj kiel ĵurnalisto kaj defendanto ĉar poŝtelefona kompanio neis licencon en 2007, pro protestoj favore al libereco de esprimo. Tawakkul organizis semajnajn protestojn post kio okazis en majo 2007, vastigante la reformajn temojn. Ŝi redirektis la protestojn en Jemeno por subteni la "Jasminan Revolucion", kiel ŝi nomas la Araban Printempon, post kiam tuniziaj civitanoj renversis la registaron de Zine El Abidine Ben Ali en januaro 2011. Ŝi ĉiam kontraŭis kaj protestis kontraŭ la reĝimo de prezidanto Ali Abdula Saleh.