České Budějovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
České Budějovice
germane: Böhmisch Budweis, germane: Budweis
urbo
Placo en České Budějovice
Blazono
Oficiala nomo: České Budějovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto České Budějovice
Administra municipo České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Riveroj Vultavo, Malše
Situo České Budějovice
 - alteco 381 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O / 48.97472 °N, 14.47472 °O / 48.97472; 14.47472 (mapo)
Areo 55,56 km² (5 556 ha)
Loĝantaro 95 607 (31.12.2010)
Denseco 1 720,79 loĝ./km²
Fondo 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 370 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0311
NUTS 5 CZ0311 544256
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 0
Bazaj sidejunuoj 67
Lokaj partoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: České Budějovice
Retpaĝo: www.c-budejovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

České Budějovice [ĈESke BUDjejovice] estas regiona urbo en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo.

Historio

Nigra Turo

La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fondita kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.

Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.

En 1832 la unua ĉevaltira fervojo inter České Budějovice kaj Linz en Aŭstrio, la unua fervojo sur kontinenta Eŭropo (= ekster Anglio).

Vidindaĵoj

  • ĉefplaco de Přemysl Otakar la 2-a - kun urbodomo, aro da bele konservitaj historiaj domoj kaj fontano de Samson - laŭ la areo la plej granda placo en tuta Mezeŭropo
  • katedralo de Sankta Nikolao el la 13-a jarcento alikonstruita en la 17-a jarcento
  • gotika dominikana monaĥejo kun preĝejo Oferiĝo de Virgulino Maria (13-a kaj 14- jarcentoj)
  • renesanca Nigra Turo (1577-1577)
  • malnovaj viandaj butikoj (1560)

Muzeoj

  • Sudbohemia muzeo
  • Muzeo de ĉevalfervojo
  • Sudbohemia motorcikla muzeo
  • Muzeo de la biero Budvar

Industrio

Botelo da biero Budvar por eksporto en Brition kun skribaĵo "Budweiser"

La urbo famas precipe pro siaj bieroj Budvar (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).

Ĉirkaŭaĵo

Famaj personoj

Transporto

Fervoja trafiko

Fervoja stacio en České Budějovice

Grava punkto en historio de urbo České Budějovice estis jaro 1832, kiam alvenis de hodiaŭa Aŭstrio trajno de aŭstra urbo Linz[1]. Hodiaŭ estas konekto per trajno al ĉefurbo Prago, sed ne mankas ankaŭ trajna konekto al Brno kaj Plzeň. En České Budějovice estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:

Urba trafiko

En urbo hodiaŭ estas uzataj aŭtobusoj kaj trolebusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravní podnik města České Budějovice, a.s. (vidu paĝaron: http://www.dpmcb.cz). En jaro 1909 ekveturis la unua tramo en České Budějovice. En la sama jaro ekveturis ankaŭ unuaj trolebusoj en České Budějovice. Pro la malfidindeco de trolebusoj ili ja en komenco de Unua mondmilito finis uzado de trolebusoj por unua fojo.

En jaro 1950 lastan fojon veturadis en urbo tramoj. Sed tio ne signifis, ke en urbo de tiu tempo ne estus ia urba trafiko. Jam en jaro 1948 denove ekveturis en urbo trolebusoj kaj tri jaroj poste en 1951 en urbo komencis veturi ankaŭ aŭtobusoj. Bedaŭrinde en 60-aj jaroj oni decidiĝis likvidi trolebusojn kaj uzi anstataŭ ili nur aŭtobusojn.

En 80-aj jaroj estis ideoj, ke trolebusoj estus denove uzataj kaj veturus al Nuklea elektrejo Temelín, kiu tiam estis konstruita. Tiu ĉi ideo estus ja multekosta. Tamen trolebusoj revenis kaj en jaro 1991 denove estis ekuzitaj. Kaj urba transporto per trolebusoj kaj aŭtobusoj restis ĝis hodiaŭ[2]. Nuntempe estas 5 tagaj trolebusaj linioj kaj unu nokta[3].

Esperantisto-movado

Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj

Ĝemelurboj

Literaturo

  • Encyklopedie Českých Budějovic, Statutární město České Budějovice a NEBE s. r. o., České Budějovice 2006, 2-a eldono. ISBN 80-239-6706-1

Referencoj

  1. http://www.spvd.cz/?p=cz/ceskebudejovice/ceskebudejovice.html&m=cz/ceskebudejovice/menu_ceskebudejovice.html
  2. http://www.dpmcb.cz/o-spolecnosti/historie/
  3. http://www.dpmcb.cz/info-pro-cestujici/jizdni-rady-a-linky-mhd/

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Urbo České Budějovice