Saltu al enhavo

Reformacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno Lutero, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna.
Kalvino.
Reformacio en Pollando en la jaro 1573 (la plej granda disvolvo de Protestantismo).
La religia situacio en Pollando en la jaro 1750 (post la venko de kontraŭreformacio).

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta ReformadoEŭropa Reformacio[1] estis eklezidisigo de la okcidenta kristanismo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skribaĵoj. En 1517 li publikigis siajn Naŭdek kvin tezojn kontraŭ la indulgencoj. Ĉefe, li malakceptis la kompleksan sakramentan sistemon de la mezepoka Romkatolika Eklezio, kiu permesis kaj justigis troigojn kiel la "vendado de indulgencoj", laŭ Lutero, vera forkapto de la Evangelio, kiu devus esti libere predikata, ne vendata. Li insistis, ke la papo ne havas aŭtoritaton super la purgatorio kaj ke la katolika doktrino de la meritoj de la sanktuloj ne havas bazon en la evangelioj. Tiuj atakoj ampleksiĝis por kovri multajn el la katolikaj doktrinoj kaj praktikoj. Lutero estis ekskomunikita de la papo Leono la 10-a en Januaro 1521. La Dieto de Worms de Majo 1521 kondamnis Luteron kaj oficiale malpermesis, ke civitanoj de la Sankta Romia Imperio defendu aŭ disvastigu liajn ideojn.[2] Lutero pluvivis, post esti deklarita eksterleĝulo, pro la protektado de la princelektisto Frederiko la Saĝulo. Ĝenerale, la Reformaciistoj argumentis, ke la savo estas kompleta statuso bazita sur nur la fido en Jesuo kaj ne procezo kiu postulas bonajn farojn, kiel en la katolika rigardo. Ŝlosilaj okazaĵoj de la Reformacio estis: la menciita Dieto de Worms (1521), la kreado de la luterana Duklando Prusujo (1525), la Angla Reformacio (1529 antaŭen), la katolika Koncilio de Trento (1545–63), la Paco de Aŭgsburgo (1555), la ekskomuniko de Elizabeto la 1-a (1570), la Edikto de Nantes (1598) kaj la Paco de Vestfalio (1648). La Kontraŭreformacio, nomita ankaŭ la Katolika Reformacio aŭ la Katolika Revivado, estis la periodo de katolikaj reformoj iniciatitaj reage al la Protestanta Reformacio.[3] La fino de la Reformacia epoko estas disputata.

La Protestanta Reformacio dependis de la subteno de kelkaj civilaj aŭtoritatoj por la reformado de kristanaj eklezioj je ŝtata nivelo (poste "naciaj eklezioj"). La grandaj reprezentantoj de la Reformacio estis Marteno Lutero, Huldrych Zwingli kaj Johano Kalvino. La reformacia movado ene de Germanio diversiĝis preskaŭ tuje, kaj aliaj reformaj klopodoj leviĝis sendepende el Lutero. La plej grandaj grupoj estis ja la luteranoj kaj kalvinistoj (aŭ reformaciaj); luteranaj eklezioj estis fonditaj ĉefe en Germanio, Baltio kaj Skandinavio, dum reformaciaj eklezioj estis fonditaj ankaŭ en Francio, Svisio, Hungario, Nederlando kaj Skotlando. La nova movado influis ankaŭ super la Eklezio de Anglio decide post 1547 dum la regado de Eduardo la 6-a kaj Elizabeto la 1-a, kvankam la nacia eklezio sendependiĝis sub la reĝo Henriko la 8-a komence de la 1530-aj jaroj pro politikaj tialoj pli ol pro religiaj tialoj. Estis ankaŭ reformaciaj movadoj tra tuta kontinenta Eŭropo konataj ĝenerale kiel Radikala Reformacio kio konsistis el Anabaptismo, Moravianoj, kaj aliaj pietismaj movadoj.[4]

Kvankam la kerna tialaro malantaŭ tiuj ŝanĝoj estis teologia, multaj aliaj faktoroj ludis gravan parton, inklude la ekon de naciismo, la okcidenta skismo kiu eroziis la popolan fidon pri la papeco, la koruptado de ekleziularo, kaj la novaj instruoj de la Renesanco kiuj pridiskutis multon el la tradicia pensaro. Je teknologia nivelo la invento de la presmaŝino fare de Johano Gutenbergo iĝis tre grava en tio ke havigis la rimedojn por la rapida dissemado de novaj ideoj aparte en naciaj lingvoj, disde latino.

La Romkatolika Eklezio reagis per Kontraŭreformacio iniciatita de la Koncilio de Trento. Multe pli malfacila laboro por kontraŭbatali protestantismon estis farita de la bone organizita nova ordo de Jezuitoj. Ĝenerale, Norda Eŭropo, kun la escepto de la plejparto de Irlando, venis sub la influon de protestantismo. Suda Eŭropo restis romkatolika, dum Centra Eŭropo estis loko de akra konflikto, finiĝinte en la Tridekjara milito, kio lasis ĝin amase detruita.[5][6]

La protestantismo iĝis la tria plej granda branĉo de la kristanismo, kun aro da kredantoj kun pli da 500 milionoj kaj kiu dum la 20a jarcento rapide ĵus etendiĝis al Latinameriko,[7] Azio kaj Afriko.

Teologia enkonduko

[redakti | redakti fonton]
John Wyclif en sia ateliero.

La Reformacio komenciĝis kiel provo reformi la doktrinojn de la Romkatolika Eklezio, realigita de okcidenteŭropaj katolikoj kiuj kontraŭstaris kion ili perceptis kiel malveraj doktrinoj kaj ekleziaj eraroj, ĉefe la instruado kaj la vendado de indulgencoj, kaj baraterio, nome la lokado kaj aĉetado de klerikalaj oficejoj, ke la reformaciantoj vidis kiel signoj de la ĉiea koruptado de la hierarkio de la eklezio, kiu inkluzivis la papon.

La spiritaj antaŭuloj de Marteno Lutero inkluzivis John Wyclif kaj Jan Hus, kiuj same provis reformi la Romkatolikan Eklezion. La Reformacio komenciĝis la 31-an de oktobro 1517, en Distrikto Wittenberg, Saksio, kie Marteno Lutero surmurigis sian Naŭdek kvin tezoj pri la Potenco kaj Efikeco de Indulgencoj ĉe la pordo de la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (universitata anonctabulo), la tezoj diskutis kaj kritikis la eklezion kaj la papon, sed koncentriĝis sur la lokado de indulgencoj kaj doktrinaj politikoj pri purgatorio, persona juĝo, mariologio (sindonemo al Maria, la patrino de Jesuo), la perado kaj sindonemo al la sanktuloj, la plej multaj el la sakramentoj, la deviga klerika celibato, inkluzive de monaĥismo, kaj la aŭtoritato de la papo. En la okazaĵo, aliaj religiemaj reformaciantoj, kiel ekzemple Ulrich Zwingli, baldaŭ sekvis la ekzemplon de Marteno Lutero.

Cetere, la reformaciantoj baldaŭ malkonsentis inter ili mem kaj disigis sian movadon laŭ doktrinaj diferencoj: unue inter Lutero kaj Zvinglo, poste inter Lutero kaj Kalvino, sekve tio establis diversajn protestantajn ekleziojn, kiel ekzemple la Luterana Eklezio, la Reformita Eklezio, la Kalvina Eklezio, kaj la Presbitera Eklezio.[8] Aliloke, la religia reformado kaŭzis procezojn, kaj la efikoj estis malsamaj. Anglikanismo ekestis en Anglio kun la Angla Reformacio, kaj la plej multaj protestantaj eklezioj venas de la germanaj denominacioj. La reformaciantoj ankaŭ akcelis la evoluon de la Katolika Kontraŭreformacio fare de la Romkatolika Eklezio, kiel reago. La Reformacio ankaŭ estas konata kiel Germana Reformacio, Protestanta Revolucio kaj Protestanta Tumulto.

Praprotestantismo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Praprotestantismo.
Jan Hus sur la ŝtiparo - iluminaĵo de Janíček Zmilelý el Písek.

John Wycliffe pridubis la privilegian statuson de la pastraro kiu estis plifirmiginta sian povan rolon en Anglio kaj la lukson kaj pompon de la lokaj paroĥejoj kaj iliajn ceremoniojn.[9] Li estis tiukadre karakterizita kiel "vespera stelo" de skolastikismo kaj la "matena stelo" aŭ stella matutina de la Angla Reformacio.[10] En 1374, Katarina de Sieno ekveturis kun siaj sekvantoj tra norda kaj centra Italio postulante reformon de la pastraro kaj konsilante homojn, ke pento kaj renovigo devas esti farita pere de "la totala amo al Dio."[11] Ŝi entreprenis longan korespondadon kun la papo Gregorio la 11-a, al kiu petis reformi la pastraron kaj la administradon de la Papajn Ŝtatojn. La plej malnovaj Protestantaj eklezioj, kiel la Moravia Eklezio, datas siajn originojn de Jan Hus (Johano Huss) komence de la 15-a jarcento.

Ĉiuj ĉefaj protestantoj ĝenerale datigas sian doktrinan apartigon de la Romkatolika Eklezio ekde la 16-a jarcento, foje nomata Magistrata Reformacio, ĉar la regantaj magistratoj apogis ilin. Male al la Radikala Reformacio, kiun la ŝtato ne subtenis. Pli malnovaj protestantaj eklezioj, kiel ekzemple la Unitas Fratrum (Unuiĝo de fratoj), Moravaj fratoj (bohemaj fratoj) datigas siajn originojn en la 15-a jarcento en la epoko de Jan Hus. Ĉar ĝi estis gvidita de bohemia nobela plimulto, kaj estis rekonita, portempe, de la paktoj de Bazelo, la Husa Reformacio estis la unua Magistrata Reformacio de Eŭropo. Cent jarojn poste, en Germanio la protestoj erupciis samtempe, dum sub minaco de islama otomana invado, kiu aparte distris la germanajn princojn respondecajn por la armea defendo.

Oftaj faktoroj kiuj ludis gravan rolon dum la Reformacio kaj la Kontraŭreformacio estis la apero de la presmaŝino de moveblaj tipoj, naciismo, simonio, la nomumo de kardinal-nepoj, kaj aliaj koruptaĵoj de la Roma kurio kaj de aliaj ekleziaj hierarkioj, la efiko de humanismo, la novaj instruoj de la Renesanco kontraŭ Skolastikismo, kaj la papa skismo kiu eroziis la fidelecon al la Papeco. Maltrankvileco dum la Granda skismo de la Okcidenta Kristanaro (1378–1416) okazigis militojn inter princoj, ribelojn de kamparanoj, kaj disvastigis la debaton pri la koruptado en la Eklezio, speciale fare de John Wycliffe en la Oksforda Universitato kaj de Jan Hus en la Universitato de Karolo de Prago. Nova naciismo ankaŭ defiis la relative internaciistan mezepokan mondon.

Hus objektis kontraŭ kelkaj el la praktikoj de la Romkatolila Eklezio kaj sopiris revenigi la eklezion en Bohemio kaj Moravio al pli fruaj praktikoj: liturgio en la lingvo de la popolo (t.e. ĉeĥa), ricevo de la komunio en ambaŭ materialoj (pano kaj vino — tio estas, en Latino, communio sub utraque specie), edziĝo de pastroj, kaj nuligo de la konceptoj de indulgencoj kaj de la purgatorio. Kelkaj el tiuj, kiel la uzado de loka lingvo kiel la liturgia lingvo, estis aprobitaj de la papo tiom frue kiom jam en la 9-a jarcento.[12]

La Romkatolika Eklezio oficiale finis tiun debaton ĉe la Koncilio de Konstanco (1414-1417). La konklavo kondamnis Jan Hus, kiu estis ekzekutita per bruligado malgraŭ promeso de paspermeso.[13] Wycliffe estis postmorte bruligita en 1428 kiel herezulo.[14] La Koncilio de Konstanco konfirmis kaj fortigis la tradician mezepokan koncepton de la eklezio kaj la imperio. Ĝi ne traktis la naciajn streĉitecojn, aŭ la teologiajn streĉitecojn kiuj estis perturbaj dum la antaŭa jarcento. La koncilio ne povis malhelpi skismon kaj la Husmilitojn en Bohemio.[15]

Marteno Lutero estis ŝokita pro la korupto de la pastraro vojaĝinte al Romo en 1510. Siksto la 4-a (1471-1484) estis la unua papo kiu altrudis licencon pri bordeloj kaj specialan imposton por pastroj kiuj konservis amantinon. Li ankaŭ establis la praktikon de vendado de indulgencoj por la mortintoj, tiel establante praktike senfinan fonton de enspezo kun reto de agentoj tra tuta Eŭropo.[16] La papo Aleksandro la 6-a (1492-1503) estis unu el la plej polemikaj el la papoj de la Renesanco. Li generis sep gefilojn, inkluzive de Lukrecia kaj Cezaro Borgia, de almenaŭ du amantinoj.[17] Dek kvar jarojn post lia morto, la korupteco de la papa institucio instigis Martenon Luteron por surmurigi resumon de siaj plendoj ĉe la pordo de preĝejo en Germanio kaj lanĉi la Reformacion.[18]

Nombraj teologoj ĉefe en la Sankta Romia Imperio predikis reformaciajn ideojn jam en la 1510-aj jaroj, mallonge antaŭ aŭ samtempe kun Lutero, kiel Christoph Schappeler en Memmingen (tiom frue kiom en 1513).

Magistrata Reformacio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marteno Lutero.
Marteno Lutero en la Dieto de Worms, en kiu li malalceptis forĵuri siajn verkojn kiel petis Karlo la 5-a (pentraĵo de Anton von Werner, 1877, Staatsgalerie Stuttgart).

La Reformacio estas kutime datita en la 31an de Oktobro 1517 en Vitenbergo, Saksio, kiam Lutero sendis siajn Naŭdek kvin Tezoj pri la Potenco kaj Efikeco de la Indulgencoj al la Ĉefepiskopo de Majenco. Tiuj tezoj debatis kaj kritikis la Eklezion kaj la Papecon, sed koncentriĝis al la vendado de la indulgencoj kaj al la doktrino pri la purgatorio, la partikulara juĝo, kaj la aŭtoritato de la papo. En la periodo 1517–1521 li verkis pri la adorado al la Virgulino Mario, kaj pri la interveno de kaj adorado al la sanktuloj, la sakramentoj, la deviga pastra fraŭleco, kaj poste denove pri la aŭtoritato de la papo, la eklezia juro, la cenzuro kaj la ekskomuniko, la rolo de la ŝtataj regantoj en religiaj aferoj, la rilatoj inter kristanismo kaj juro, bonfarado, kaj monaĥismo.[19] Kelkaj monaĥinoj, kiel Katharina von Bora kaj Ursula de Munsterberg, lasis la monaĥinan vivon, kiam ili akceptis la Reformacion, sed aliaj ordenoj adoptis la Reformacion, ĉar Luteranoj plue havas ankoraŭ monaĥejojn. Kontraste, Reformaciitaj areoj tipe malekleziigis la monaĥejajn propraĵojn.

Kaj reformaciistoj kaj iliaj opoziciantoj faris etendan uzadon de malmultekostaj broŝuroj same kiel de popollingvaj Biblioj uzante la relative novan presmaŝinon, kaj tiel estis rapida movado de ambaŭ tendencoj kaj de iliaj dokumentoj.[20][21] Magdalena Heymair presis pedagogiajn verkojn por instruis al infanoj Bibliajn historiojn. Paralele al okazaĵoj en Germanio, ekis movado en Svisio sub estreco de Huldrych Zwingli. Tiuj du movadoj rapide interkonsentis pri plej al aferoj, sed kelkaj nesolvitaj diferencoj tenis ilin separataj. Kelkaj sekvantoj de Zwingli kredis, ke la Reformacio estis tro konservema, kaj translokiĝis sendepende al pli radikalaj sintenoj, kelkaj el kiuj survivas nuntempe inter Anabaptistoj.

Post tiu unua etapo de la Reformacio, posta la ekskomuniko de Lutero per la buleo Decet Romanum Pontificem kaj la kondamno al liaj sekvantoj pere de la ediktoj de 1521 de la Dieto de Worms, la verkaro de Johano Kalvino estis influaj por establi izolan interkonsenton inter kelkaj eklezioj de Svisio, Skotio, Hungario, Germanio kaj aliloke.

Kvankam la Germana Kamparana Milito de 1524–1525 startis kiel protesto kontraŭ impostado kaj koruptado kiel montriĝis en la "Dekdu Artikoloj", ties estro Thomas Müntzer donis al ĝi radikalan reformacian karakteron. Ĝi forbalais tra la princlandoj Bavario, Turingio kaj Svabio, inklude ĉe la Nigra Truparo de Florian Geier, kavaliro el Giebelstadt kiu aliĝis al kamparanoj en la ĝenerala insurekcio kontraŭ la katolika hierarkio.[22] Reage al informoj pri la detruado kaj perfortado, Lutero kondamnis la ribelon en verkoj kiel Wider die Mordischen und Reubischen Rotten der Bawren (Kontraŭ la murdaj, ŝtelaj hordoj de kamparanoj); Ankaŭ Zwingli kaj la aliancano de Lutero Philipp Melanchthon ne justigis la ribelon.[23][24] Ĉirkaŭ 100 000 kamparanoj estis mortigitaj fine de la milito.[25]

Radikala Reformacio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radikala Reformacio.
Thomas Müntzer.

La Radikala Reformacio estis reago al kio estas supozata koruptado kaj en la Romkatolika Eklezio kaj la etenda magistrata protestanta movado kondukita de Marteno Lutero kaj multaj aliaj. Komencite en Germanio kaj Svisio en la 16a jarcento, la Radikala Reformacio naskis multajn radikalajn protestantajn grupojn tra Eŭropo. La termino kovras kaj Radikalajn Reformaciistojn kiaj Thomas Müntzer, Andreas Karlstadt, grupojn kiaj la profetoj de Zwickau kaj Anabaptistoj kiaj la Huteranoj kaj Menonitoj.

En partoj de Germanio, Svisio kaj Aŭstrio, majoritato simpatiis kun la Radikala Reformacio spite intensan persekutadon.[26] Kvankam la survivanta proporcio de eŭropa loĝantaro kiu ribelis kontraŭ katolika, luterana kaj zvingla eklezioj estis malgranda, Radikalaj Reformaciistoj verkis multe kaj la literaturo en la Radikala Reformacio estas disproporcie granda, parte kiel rezulto de la etendo de la instruadoj de la Radikala Reformacio en Usono.[27]

Spite gravan diversecon inter la fruaj Radikalaj Reformaciistoj, kelkaj "ripetaj modeloj" aperis inter multaj Anabaptistaj grupoj. Multaj el tiuj modeloj estis enmetitaj en la Schleitheimer Artikel (Konfesio de Schleitheim, 1527) kaj inkludas la bapton de kredantoj (aŭ plenkreskuloj), memoran rigardon al la Lasta Vespermanĝo, kredon, ke la Skribaĵo estas la fina aŭtoritato pri aferoj de fido kaj praktiko, emfazon al la Nova Testamento kaj al la Surmonta Parolado, interpretadon de la Skribaĵo en komunumo, separadon el la mondo kaj teologion de la du regnoj, pacismon kaj nerezistadon, komunan posedon kaj ekonomian kunhavadon, kredon en la libervolo, ne-ĵuradon, "forlasitecon" (Gelassenheit) al la propra komunumo kaj al Dio, apartigon, savadon pere de diigo (Vergöttung) kaj etika vivmaniero, kaj disĉiplecon (Nachfolge Christi).[28]

Alfabeteco

[redakti | redakti fonton]
Traduko de la Biblio al la germana fare de Lutero en 1534. La traduko de Lutero influis la disvolvigon de la moderna normiga germana.

La Reformacio estis venko de alfabeteco kaj de la disvastigo de la nova presmaŝino de moveblaj tipoj.[29] Kvankam la emfazo de la Reformacio al la kutimo de Protestantoj por legi la Skribaĵojn estis faktoro en la disvolvigo de la alfabeteco, ankaŭ la efiko mempresi, la pli ampleksa disponeblo de presitaj verkoj je pli malmultekosta prezo, kaj la pliiĝanta fokuso al edukado kaj lernado kiel ŝlosilaj faktoroj por akiri enspezigan postenon, estis gravaj kontribuaj faktoroj.[20][30][31] La traduko de la Biblio al la germana fare de Lutero en 1534 estis grava historia momento en la etendo de la alfabeteco, kaj stimulatis ankaŭ la presadon kaj distribuadon de religiaj libroj kaj broŝuroj. El 1517 antaŭen, religiaj broŝuroj inundis Germanion kaj multon de Eŭropo.[32] En la unua jardeko de la Reformacio, la mesaĝo de Lutero iĝis movado, kaj la produktado de religiaj pamfletoj en Germanio estis en sia pinto.[33]

Ĉirkaŭ 1530, ĉirkaŭ 10 000 publikaĵoj estis konataj, kun totalo de dek milionoj da ekzempleroj. La Reformacio estis tiel komunikila revolucio. Lutero plifortigis siajn atakojn kontraŭ Romo priskribante "bonan" kontraŭ "malbonan" eklezion. El tio, klariĝis ke presado povis esti uzata por propagando en la Reformacio por partikularaj farendaĵoj, kvankam la termino "propagando" deriviĝis el la katolika Congregatio de Propaganda Fide (Kongregacio por la evangelizado de la popoloj) de la Kontraŭ-Reformacio. Reformaciaj verkistoj uzis ekzistantajn stilojn, kliŝeojn kaj stereotipojn kiujn ili adaptis laŭnecese.[32] Speciale efektivaj estis verkoj en germana lingvo, kiel la traduko de Lutero de la Biblio, lia Malgranda Katekismo por gepatroj instruantaj siajn gefilojn, kaj lia Granda Katekismo por pastroj.

Uzante la popolan germanan ili esprimis la kredon de la Apostoloj en pli simpla, pli persona, Triunua lingvaĵo. Ilustraĵoj en la Germana Biblio kaj en multaj broŝuroj popularigis la ideojn de Lutero. Lucas Cranach la Maljuna (1472–1553), la plej granda pentristo, patronis la elektistojn de Vitenbergo, estis amiko de Lutero, kaj li ilustris la teologion de Lutero por populara publiko. Li dramatigis la rigardojn de Lutero pri la rilatoj inter la Malnova kaj la Nova Testamentoj, dum li restis konscia pri la zorgaj distingoj fare de Lutero pri propraj kaj nepropraj uzoj de vida bildaro.[34]

Kaŭzoj de la Reformacio

[redakti | redakti fonton]
Erasmo estis katolika pastro kiu inspiris kelkajn el la Protestantaj reformaciistoj.

La jenaj pozitivaj faktoroj estis identigitaj kiel kaŭzoj de la Reformacio:[35]

  • La apero de la presarto en urbo ĉirkaŭ 1500 faris la protestantan adoptadon ĉirkaŭ 1600 pli verŝajna.[20]
  • Protestanta literaturo estis produktita je pli grandaj niveloj en urboj kie merkatoj de amaskomunikiloj estis pli konkurencaj, kio faris, ke tiuj urboj pli probable adoptu Protestantismon.[31]
  • Otomanaj invadon malpliigis konfliktojn inter Protestantoj kaj Katolikoj, kio helpis la enradikigon de la Reformacio.[36]
  • Pli granda politika aŭtonomeco pliigis la probablon ke Protestantismo estu adoptita.[20][37]
  • Kie Protestantaj reformaciistoj ĝuis princlandan patronadon, ili pli probable sukcesis.[38]
  • Proksimeco al najbaroj kiuj estis adoptintaj Protestantismon pliigis la probablon adopti Protestantismon.[37]
  • Urboj kiuj havis pli altajn nombrojn de studentoj aliĝintajn en heterodoksaj universitatoj kaj pli malaltajn nombrojn de studentoj aliĝintajn en ortodoksaj universitatoj pli probable adoptis Protestantismon.[38]

La jenaj negativaj faktoroj estis identigitaj kiel kaŭzoj de neadoptado de la Reformacio:[35]

  • Urboj kun fortaj kultoj de sanktuloj malpli probable adoptis Protestantismon.[39]
  • Urboj kie oni praktikis Unuenaskitecon malpli probable adoptis Protestantismon.[40]
  • Regionoj kiuj estis malriĉaj sed havis pli grandan ekonomian potencialon kaj malbonajn politikajn instituciojn pli probable adoptis Protestantismon.[41]
  • Kie estis episkopecoj oni adoptis Protestantismon malpli probable.[20]
  • Kie estis monaĥejoj oni adoptis Protestantismon malpli probable.[41]

Studo de 2020 ligis la etendon de Protestantismo al personaj ligiloj kun Lutero (ekz. leterkorespondantoj, vizitoj, iamaj studentoj) kaj al komercvojoj.[42]

En diversaj landoj

[redakti | redakti fonton]
Portreto de Filipo Melanktono, de Lucas Cranach la Maljuna. Oleo sur panelo.

Aŭstrio sekvis la saman modelon kiel ĉe la germanparolantaj ŝtatoj ene de la Sankta Romia Imperio, kaj Luterismo iĝis la ĉefa protestanta kredo inter ties populacio. Luterismo akiris gravan sekvon en la orienta duono de la areo de nuntempa Aŭstrio, dum Kalvinismo estis malpli sukcesa. Eventuale la elano de la Kontraŭreformacio renversis la tendencon kaj sekve Aŭstrio iĝis unu el plej katolikaj landoj de Centra Eŭropo.

La historio de la Reformacio en Hispanio originiĝis en la 16a jarcento, kiam pluraj hispanaj katolikaj kredantoj tute aŭ parte konsentis kun la argumentoj de la reformacio iniciatita de Marteno Lutero en Germanio. Elstaraj grupoj el ĉi tiaj kredantoj troviĝis en Valadolido (proksimaj al luteranismo) kaj Sevilo (komence proksimaj al kalvinismo). En la sevila grupo estis la hieronimaj monaĥoj de la Monaĥejo Sankta Isidoro de l'Kampo. Tiu ĝermaj grupoj estis subpremataj de la ŝtataj kaj ekleziaj aŭtoritatoj, ĉefe de Inkvizicio kaj Hispanio estis inter ĉiuj katolikaj landoj de Suda Eŭropo.

La tuta Skandinavio laste adoptis Luteranismon laŭlonge de la 16-a jarcento, ĉefe kiam la monarkoj de Danio (kiuj regis Norvegion kaj Islando) kaj de Svedio (kiuj regis ankaŭ Finlandon) konvertiĝis al la nova kredo. En Svedio, la Reformacio estis iniciatita de Gustavo Vasa, elektita reĝo en 1523, kun grava kontribuo de Olaus Petri, sveda pastro. La konfliktoj kun la papo pri la interveno de tiu en la svedaj ekleziaj aferoj kondukis al la rompo de ĉiu oficiala konekto inter Svedio kaj la papeco ekde 1523.

Rilataj temoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Armstrong, Alstair (2002). European Reformation: 1500–1610 (Heinemann Advanced History): 1500–55. Heinemann Educational. ISBN 0-435-32710-0.
  2. Fahlbusch, Erwin, kaj Bromiley, Geoffrey William (2003). The Encyclopedia of Christianity, Volume 3. Grand Rapids, Michigan: Eerdmans. p. 362.
  3. Counter Reformation. Encyclopædia Britannica Online.
  4. Kenneth G. Appold, The Reformation: A Brief History (2011, angle: "La reformacio: Mallonga Historio") rete
  5. Pewforum: Christianity (2010) (PDF). Arkivita el la originalo je 2013-08-05. Alirita 2014-05-14.
  6. Jay Diamond, Larry. Plattner, Marc F. and Costopoulos, Philip J. World Religions and Democracy. 2005, paĝo 119. Ligilo: [1] (saying "Not only do Protestants presently constitute 13 percent of the world's population—about 800 million people—but since 1900 Protestantism has spread rapidly in Africa, Asia, and Latin America.')
  7. Martínez Fernández, Luis (2000). "Crypto-Protestants and Pseudo-Catholics in the Nineteenth-Century Hispanic Caribbean". Journal of Ecclesiastical History. 51 (2): 347–365. doi:10.1017/S0022046900004255. S2CID 162296826.
  8. National Geographic, A Fun, Animated History of the Reformation and the Man Who Started It All | Short Film Showcase, Alirita la 6an de Januaro 2019 kaj la 28an de Oktobro 2022.
  9. Lacey Baldwin Smith, This Realm of England: 1399 to 1688 (3a eld. 1976), p. 41
  10. Emily Michael, "John Wyclif on body and mind", Journal of the History of Ideas (2003) p. 343.
  11. Hollister & Bennett 2002, p. 342.
  12. Mahoney, William. (2011) The History of the Czech Republic and Slovakia. Santa Barbara, California: Greenwood. ISBN 978-0-313-36306-1.
  13. Oberman and Walliser-Schwarzbart Luther: Man between God and the Devil pp. 54–55
  14. Douglas (eld.) "Wycliffe, John" New International Dictionary of the Christian Church
  15. Brita Enciklopedio, 1911, Hussites, volumo 14a, paĝoj 7–9, František Lützow.
  16. Patrick, James A.. (2007) Renaissance and Reformation, p. 1231. ISBN 978-0-7614-7650-4.
  17. "Fresco fragment revives Papal scandal". BBC News. 21a de Julio 2007.
  18. The Death of Alexander VI, 1503. Eyewitness to History (2007). Alirita 27a de Julio 2014.
  19. Schofield Martin Luther p. 122
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Rubin, "Printing and Protestants" Review of Economics and Statistics pp. 270–286
  21. Atkinson Fitzgerald "Printing, Reformation and Information Control" Short History of Copyright pp. 15–22
  22. Whaley, pp. 222–23, 226
  23. Whaley, pp. 222–23
  24. Yarnell III, pp. 95–6
  25. Whaley, p. 220
  26. Horsch, John, Mennonites in Europe, 1995, Herald Press, isbn=978-0836113952, paĝo 299.
  27. The European Reformation, Euan Cameron, Oxford University Press, 1991, isbn=0-19-873093-4, Novjorko.
  28. Andrew P. Klager, "Ingestion and Gestation: Peacemaking, the Lord's Supper, and the Theotokos in the Mennonite-Anabaptist and Eastern Orthodox Traditions", Journal of Ecumenical Studies 47, no. 3 (somero 2012): pp. 441–442.
  29. Euan Cameron. (1a de Marto 2012) The European Reformation. OUP Oxford. ISBN 978-0-19-954785-2.
  30. Pettegree Reformation World p. 543
  31. 31,0 31,1 Media, Markets and Institutional Change: Evidence from the Protestant Reformation. Arkivita el la originalo je 2022-10-09.
  32. 32,0 32,1 Edwards Printing, Propaganda, and Martin Luther
  33. Pettegree kaj Hall, "Reformation and the Book Historical Journal p. 786
  34. Weimer "Luther and Cranach" Lutheran Quarterly pp. 387–405
  35. 35,0 35,1 (2016) “Causes and Consequences of the Protestant Reformation”, Explorations in Economic History 62, p. 1–25. doi:10.1016/j.eeh.2016.07.007. 
  36. (1a de Novembro 2008) “Luther and Suleyman”, The Quarterly Journal of Economics 123 (4), p. 1465–1494. doi:10.1162/qjec.2008.123.4.1465. 
  37. 37,0 37,1 (1-a de majo 2012) “Adopting a New Religion: the Case of Protestantism in 16th Century Germany”, The Economic Journal 122 (560), p. 502–531. doi:10.1111/j.1468-0297.2012.02495.x. 154412497. 
  38. 38,0 38,1 (1a de Aprilo 2012) “Structure and Dynamics of Religious Insurgency Students and the Spread of the Reformation”, American Sociological Review 77 (2), p. 188–215. doi:10.1177/0003122411435905. 144678806. 
  39. (12a de Marto 2013) “The true citizens of the city of God: the cult of saints, the Catholic social order, and the urban Reformation in Germany”, Theory and Society 42 (2), p. 189–218. doi:10.1007/s11186-013-9188-x. 144049459. 
  40. (1a de Junio 2002) “An Economic Analysis of the Protestant Reformation”, Journal of Political Economy 110 (3), p. 646–671. doi:10.1086/339721. 152651397. 
  41. 41,0 41,1 Curuk, Malik; Smulders, Sjak (15a de Julio 2016). Malthus Meets Luther: the Economics Behind the German Reformation (Report). SSRN 2828615.
  42. (1a de Septembro 2020) “Multiplex Network Ties and the Spatial Diffusion of Radical Innovations: Martin Luther's Leadership in the Early Reformation”, American Sociological Review 85 (5), p. 857–894. doi:10.1177/0003122420948059. 

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.