Mukaĉevo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
e BOT: Replaced raster image with an image of format SVG. |
|||
Linio 14: | Linio 14: | ||
| dosiero_priskribo = Panoramo de Mukaĉeve |
| dosiero_priskribo = Panoramo de Mukaĉeve |
||
<!-- *** Simboloj *** --> |
<!-- *** Simboloj *** --> |
||
| flago = Flag |
| flago = Flag of Mukacheve.svg |
||
| blazono = Coat_of_Arms_of_Mukacheve.jpg |
| blazono = Coat_of_Arms_of_Mukacheve.jpg |
||
<!-- *** Nomo *** --> |
<!-- *** Nomo *** --> |
Kiel registrite je 18:06, 21 dec. 2017
Mukaĉeve | |||
ukraine: Мукачеве, rutene: Мукачoвo, ruse: Мyкaчeвo, slovake: Mukačevo, hungare: Munkács, germane: Munkatsch | |||
urbo | |||
Panoramo de Mukaĉeve
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Мукачеве | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | ||
Distrikto | Mukaĉeva distrikto | ||
Historiaj regionoj | Ung, Karpata Rutenio | ||
Rivero | Latorica | ||
Situo | Mukaĉeve | ||
- alteco | 120 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 26′ 43″ N 22° 43′ 02″ O / 48.44528 °N, 22.71722 °O (mapo) | ||
Areo | 27,89 km² (2 789 ha) | ||
Loĝantaro | 95 000 (2008) | ||
Denseco | 3 406,24 loĝ./km² | ||
Fondita | 896 | ||
Primatoro | Zoltán Lengyel | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 89600 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 3131 | ||
KOATUU | 2110400000 | ||
Situo de Mukaĉeve enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Mukacheve | |||
Retpaĝo: www.city.mukachevo.net | |||
Mukaĉeve ukraine Мукачеве (Mukaĉeve) aŭ Мукачів (Mukaĉiv) rutene Мукачово (Mukaĉovo) ruse Мукачево (Mukaĉevo) hungare Munkács (munkAĉ) slovake Mukačevo jida_lingvo MinkAĉ) germane Munkatsch aŭ Munkatz, pole Mukaczewo rumane Munceag aŭ Muncaci: estas urbo kun distriktorajto en Ukraino, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Situo
La urbo situas centre de Transkarpata provinco apud rivero Latorica, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ fervojo Ĉop-Strij, ĉefvojoj estas al Uĵhorodo, Ĥust (Ukrainio) kaj Lviv.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis keltoj, slavoj, fine hungaroj en 895 okupiĝintaj la regionon. La unua skriba mencio devenis 1138, sed pli frue Sankta Ladislao tie venkis la kumanojn en 1085. La tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon.
Poste precipe rumanoj alvenis kaj en 1359 rutenoj. Tiutempe oni konstruis novan fortikaĵon. La loko ricevis rangojn urbo en 1378, kampurbo en 1427, libera urbo en 1445. En la 16-a kaj 17-a j.c.-oj pro disfalo de Hungario la urbo apartenis al princlando Transilvanio. La poloj detruis la urbon en 1657. Ilona Zrínyi (zrinji) defendis la fortikaĵon kontraŭ aŭstroj dum 1686-1688. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj, sed en la sekva jaro sukcese okupis la fortikaĵon. En 1834 incendio okazis. La hungara armeo en 1848 venkis la aŭstrojn. En la 19-a jarcento la urbo estis distriktejo.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas fortikaĵo, kastelo de Rákóczi, klostro, katolikaj kaj kalvinana preĝejoj, kapelo, urbodomo el 1901.
Famuloj
- en la urbo naskiĝis:
- Mihály Munkácsy (munkAĉi) la plej granda hungara pentristo en 1844, tiu nomo estas pseŭdonomo kaj li prenis tion el la urbonomo
- hungaraj aktoroj Gyula Csortos kaj Tivadar Uray
- hungara arkitekto László Acsay
- hungara episkopo Miklós Tóth
- hungaraj inĝenieroj Gyula Farbaky kaj András Halász
- hungara kemiisto Rezső Schmid
- hungara ministro Géza Bornemisza
- ukrainia-hungara botanikisto József Szikura
- ukrainia-hungara fizikisto Ottó Spenik
- hungara kuracisto Ede Neuber
- en la iama vilaĝo Oroszvég (nuntempa apartenaĵo de Mukaĉeve) naskiĝis hungara terfizikisto Antal Tárczy-Hornoch
- en la urbo mortis: hungara princino Sofia Báthori en 1680
Ĝemelurboj
- Mátészalka en Hungario.
|