Dortmund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dortmund
Blazono
Dortmund (Germanio)
Dortmund (Germanio)
DEC

Map

Flago
eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • urbego • ĉefregioncentro • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0231, 02304 (Holzen, Lichtendorf)
Poŝtkodo 44135–44388
Aŭtomobila kodo DO
Oficiala Municipokodo 05913000
NUTS DEA52
Politiko
Komunumestro Ullrich Sierau
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Friedensplatz 1
44135 Dortmund
Demografio
Loĝantaro 593317 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 7° 28′ O (mapo)51.5138888888897.4652777777778Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 86 m
Areo 280 km²
Oficiala retejo https://www.dortmund.de/
vdr

Dortmund estas urbego en la Ruhr-regiono, kiu situas en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 593 317 loĝantojn. Ĝi estas la plej granda urbo en Vestfalio kaj unu el la dek plej grandaj urboj en Germanio.

Antaŭ jarcentoj Dortmund estis komerca urbo kaj membro de la Hansa Ligo. La urbo ankoraŭ estas fama pro siaj ŝtala, karba kaj biera industrioj, sed fakte la serva kaj esplora industrioj hodiaŭ estas pli gravaj.

La Universitato de Dortmund fondiĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj havas ĉirkaŭ 20 000 studantojn. La fokusoj de la universitato estas naturscienco, inĝenierarto kaj pedagogio.

Dortmund estas ĝemelita kun la franca urbo Amiens.

Transporto

Dortmund havas gravan fervojan stacidomon kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj. Por la enurba trafiko ekzistas tramoj, kiuj parte similas al metrooj, busoj kaj la H-Bahn, unu el la malmultaj (nun kvin) unurelvojoj en Germanio. La H-Bahn estas entute tri kilometrojn longa kaj situas en la regiono de la universitato.

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, inter alie en Dortmund. En la dum la pokalo dua plej granda stadiono, kiu dum la turniro havis 60 285 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Esperanto en la regiono

En 1959 la SAT-Kongreso okazis en Dortmund. En la urbo ekzistas la Fritz-Hüser-instituto pri germana kaj alilanda laborista literaturo - en ĝi inter alie konserviĝas ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!". Pluraj elstaraj esperantistoj naskiĝis en la urbo, inter alie la lingvisto Martin Haase. Ĉar en Dortmund ekde la 1990-aj jaroj ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE). Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.