Vincent van Gogh
El Vikipedio
| Vincent van Gogh | ||
|---|---|---|
| (memportreto) | ||
| Dato de naskiĝo | 30-an de marto 1853 | |
| Loko de naskiĝo | Zundert | |
| Dato de morto | 27-an de julio 1890 | |
| Loko de morto | Auvers-sur-Oise | |
| Nacieco | nederlanda | |
| Sukcesis kiel | artpentristo | |
Vincent van GOGH [van Ĥoĥ] (naskiĝis la 30-an de marto 1853 en Zundert, mortis la 27-an de julio 1890 en Auvers-sur-Oise) estis nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrado de la dudeka jarcento. Konforme al nederlanda tradicio li montris ordinarajn objektojn tra la riĉeco de lum-ludo. Dormejo en Arles, Cigana tendaro. Frua periodo de lia arto estas transiro de realismo al ekspresionismo.
[redakti] Dekoj da loĝlokoj
En 1869 van Gogh translokiĝas al Hago por povi labori ĉe la artkomercistoj Goupil. Poste li eklaboras en Londono kaj en Parizo por labori en la filioj de Goupil. Kiam li tie estas maldungita en marto 1876, li denove iras al Londono. Post iom da tempo li trovas laboron kiel instruisto en Ramsgate, sed jam fine de la jaro li decidas rezigni pri tiu laboro, kaj iĝas librovendisto en la nederlanda urbo Dordrecht.
En tiu tempo Vincent ekinteresiĝis pri teologio kaj en 1877 li enskribiĝas en la teologia fakultato de la universitato de Amsterdamo. Ankaŭ tio ne estis sukceso, sed oni konsilis al li la pli facilan misiistan lernejon de Laken en Belgio. Tiu sendas lin al Wasmes en Borinage, malriĉega minregiono en la sudo de Belgio. La eklezio tamen ne finance helpas lin, kaj li decidas forlasi la eklezion, kaj translokiĝas al la apuda Cuesmes (nun parto de Mons). En tiu periodo li pentras la malriĉajn ministojn.
Ĉar la pentrado plaĉas al li, li translokiĝas denove, nun al Bruselo en 1881, kie li enskribiĝas en la Akademio pri Belaj Artoj. Li restas tie mallonge, ĉar meze de la jaro li denove ekloĝas ĉe siaj gepatroj en Etten (Nederlando). La rilato kun lia patro estas streĉa, kaj li denove forlasas la gepatran domon por ekloĝi ĉe Clasina (Sien) Maria Hoornik, kiun li regule uzas kiel modelon. En septembro 1983 Sien kaj Vincent disiĝas, kaj Vincent preferas vagi kelkajn semajnojn tra la lando, sen firma restadejo, ĝis la fino de la jaro li reiras al gepatroj, kiuj - ankaŭ tranlokiĝintaj denove - nun vivas en Nuenen. Tie komenciĝas por li fruktodona periodo kaj multaj pentraĵoj liaj datumas de la periodo en Nuenen, inter aliaj La terpommanĝantoj.
En novembro 1885 li translokiĝas al Antverpeno. Ĉar mankas al li mono por lui modelojn, li enskribiĝas en la Antverpena Akademio la 18-an de januaro 1886, kie modeloj ja estas senpagaj. Sed liaj instruistoj Verlat, Vinck kaj Siberdt ne tre ŝatas la stilon de tiu "sovaĝa" nederlandano. Vincent regule kverelas kun Siberdt. Pro tio iom poste li translokiĝis al Parizo, kie li sub la influo de impresismo kaj japana grafiko pliheligis sian paletron. La antverpenaj instruistoj eĉ ne estis rimarkintaj, ke li estas for, kaj preparis lian ateston kun la rezulto "nesufiĉa".[1]
De 1886 ĝis 1888 li loĝas en la pariza Mortmartre kun sia frato Theo en rue Lepic 54. Vincent havis tie multajn konatojn, inter kiuj Henri de Toulouse-Lautrec.
En 1888 li translokiĝis al Arles, kie li aktivis en la kreado de komunumo de artistoj, "La suda ateliero". Li loĝis dum kelkaj monatoj kun Paul Gauguin. La du artistoj vivis kune kaj pentris la samajn objektojn. Gauguin revenis al Parizo post duona jaro. La unika, propra stilo de Van Gogh stabiliĝis en Arles. Karakterizaj trajtoj estas vivaj koloroj, kun preferado de flaveco kaj dika tavolo de farbo.
Liaj vivo kaj biografio estas konataj ĉefe danke al la leteroj, kiujn li interŝanĝis kun sia frato Theo. Dum preskaŭ la tuta vivo Van Gogh suferis pro mensa malsano, kiu finfine kaŭzis serion de sinvundetoj kaj memmortigon en julio 1890. Longe estis kreata, ke Vincent fortranĉis sian orelon, ĉar li estis psike malsana. Historiistoj Hans Kaufmann kaj Rita Wildegans el Hamburgo tamen ne kredas tion. Laŭ ili fine de la restado de Paul Gauguin en Arles Vincent van Gogh havis unu el siaj nervaj atakoj kaj ekbatalis kun Gauguin. Tiu, en provo defendi sin, akcidente per glavo vundis la orelon de Van Gogh. Poste ili repaciĝis, kaj Vincent skribas al Paul "Kio okazis, restu inter ni". Al sia frato Theo Vincent aludas: "Feliĉe Gauguin ne havis pafilojn aŭ aliajn modernajn milit-armojn"[2].
[redakti] Eksteraj ligiloj
Van Gogh Museum, Amsterdam
Oficiala retpaĝo de la Muzeo Van Gogh en Amsterdamo (en Esperanto)
Artgalerio - Vincent van Gogh
Czar, Pentroarto: La fino de Vincent van GOGH el Monato (gazeto) (2003/10, p. 18)
Filmeto pri la verkaro de van Gogh
[redakti] Referencoj
- ↑ Donitaĵoj de Stadsarchief Antwerpen.
- ↑ Pluraj gazetoj de la 5-a de majo 2009 inter kiuj The Guardian, kiu intervjuis la germanojn Hans Kaufmann kaj Rita Wildegans.

