Rigoberta Menchú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigoberta Menchú
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Rigoberta Menchú Tum
Naskiĝo 9-an de januaro 1959 (1959-01-09) (65-jaraĝa)
en Laj Chimel, Uspantán
Etno Kiĉeoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Partio Winaq vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • aŭtobiografo • homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rigoberta Menchú Tum (naskiĝis la 9-an de januaro 1959 en Chimel, Gvatemalo) estas gvatemala aktivulino pri homaj rajtoj kaj indiĝenaj rajtoj. En 1992 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco. Ŝi kandidatiĝas por la prezidenteco en Gvatemalo en septembro 2007. Ŝi kreskis dum la interna gvatemala milito kaj mem spertis malrespekton de homaj rajtoj.

Rigoberta Menchú Tum naskiĝis kiel kiĉeo-majao. Ŝi vizitis katolikan pensionan lernejon kaj lernis pri ideoj de teologio pri liberigo kaj feminismo. Ŝia patro estis arestita plurfoje kaj laŭdire eĉ torturita. 23-jara ŝi estas fondinta membro de la Organizaĵo pri dokumentado kaj akuzo de malrespekto de homaj rajtoj.

En 1983 estis publikigita ŝia biografio ("Yo, Rigoberta Menchú"), kiu mondfamigis ŝin, kvankam kelkaj eroj estis pridubitaj.

En 1992 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco, ĉefe pro agado celanta la homajn rajtojn kaj indiĝenajn rajtojn de la majaaj indiĝenoj.

Rigoberta Menchú Tum estas membro de la Roma Klubo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luitgard Koch: Ich blicke in den Himmel und stehe mit beiden Beinen auf der Erde in Charlotte Kerner (Hrsg): Madame Curie und ihre Schwestern - Frauen, die den Nobelpreis bekamen, Beltz Verlag, Weinheim und Basel 1997, ISBN 3-407-80845-3
  • Elisabeth Burgos: Rigoberta Menchú. Leben in Guatemala, Lamuv Verlag, Bornheim-Merten 1984. ISBN 3-88977-001-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]