5-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de novembro estas la 309-a tago de la jaro (la 310-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 56 tagoj restas.
Je la 5-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1370: Senposteula morto de Kazimiro la Granda, la lasta pola reĝo de la unua dinastio Piastoj; novembre lia nevo Ludoviko la 1-a ricevis la tronon
- 1414: Germanio: Koncilio de Konstanco komenciĝis
- 1577: Pollando: Stefan Batory subskribis packontrakton kun Otomana Imperio
- 1605: Pulva konspiro kontraŭ la reĝo de Anglio kaj Skotio Jakobo la 1-a
- 1688: Anglio: Glora Revolucio komenciĝis
- 1712: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a rezignis sianome kaj nome de siaj posteuloj pri rajtoj al la franca trono
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: kapitulaco de Varsovio kune kun rusa genocido de loĝantoj
- 1830: Pola komponisto kaj pianisto Federeriko Ŝopeno iris eksterlanden kadre de artista vojaĝo (Kalisz, Dresdeno, Munkeno ĝis Parizo), kio montriĝis forlaso de Pollando por ĉiam
- 1831: Kondamno al mortpuno de Nat Turner, gvidanto de la ribelo de usonaj sklavoj
- 1838: Nikaragvo forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko
- 1862: En Minesoto pli ol 300 Siuoj estis prijuĝitaj kaj kondamnitaj al pendumo pro atakoj kontraŭ setliĝintoj
- 1872: Francaj astronomoj Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Johano kaj la saman tagon de 1877 - Irmo
- 1893: En Krakovo okazis funebra entombigo de Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj
- 1906: Pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie lekciis la unuan fojon en Sorbono
- 1912: Woodrow Wilson gajnis prezidentan baloton venkante oficantan prezidenton William H. Taft kaj ties antaŭulon en Blanka Domo - Theodore Roosevelt
- Unua mondmilito:
- 1914: Britio konkeris Kipron kaj kune kun Francio deklaris militon al Otomana Imperio; rusa armeo komencis la duan sieĝon de fortikaĵo Przemysl
- 1916: Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario anoncis la akton de la 5-a de novembro pri kreo de pola marioneta ŝtato (sen limoj) sub kontrolo de Centraj Potencoj - por varbi rekrutojn en milito kun Rusio
- 1929: Germana kuracisto informis en medicina revuo pri utiligo de katetero al sia koro
- 1935: Milan Hodža iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1935: Tabulludo Monopolo enmarketiĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germana polico pafekzekutis en Bydgoszcz ĉ. 300 polojn; germanaj regopovoj ordonis konfiskon de la havaĵo de poloj, kiuj forkuris de Supra Silezio; en Poznan je la 5-a matene komenciĝis amasa deportado de pola loĝantaro; konspira "Informa Bulteno" de la Servo al Venko de Pollando aperis (poste eldonata de Pola Enlanda Armeo)
- 1940: Ĉefepiskopo Adam Stefan Sapieha sendis al Hitler protestan telegramon defende de deportataj poloj en Żywiec-regiono
- Franklin D. Roosevelt gajnis la trian fojon prezidentan baloton en Usono; Rumanio rompis diplomatiajn rilatojn kun Pollando
- 1941: Germanoj pafmortigis ĉ. 400 nekapablajn labori judojn el geto de Przemyślany (proksime al Lvovo); al Lodzo alvenis la unua transporto de ĉ. 1000 ciganoj de Hartberg
- Laŭ iniciato de pola generalo Władysław Sikorski en Londono komenciĝis konferenco kun partopreno de mondpotencoj kaj reprezentantoj de 9 okupataj de Germanio ŝtatoj, dediĉita al krimoj farataj de germanoj
- 1942: Taĉmento de germana polico bruligis parte vilaĝon Czarnoziem (distrikto Krasnostawski) kaj murdis 8 personojn; en Bjalistoko polico pafmortigis 25 malliberulojn; en Poznan germanoj ekzekutis per pendumo 6 mortpunitajn personojn; en Trembowla (nun en Ternopila provinco) germanoj murdis 109 judojn kaj 1091 forveturigis al pereigejo Bełzec (proksime al Tomaszów Lubelski)
- Heinrich Himmler ordonis transporti ĉiujn judojn de ĉiuj koncentrejoj en Pollando al la du - Aŭŝvico kaj Majdanek
- 1943: Gestapo pafekzekutis 6 kriplajn judojn de geto en Kleszczele kaj 5 personojn en Lgota Wielka pro konspira agado; germana polico pafmortigis en Lvovo 5 kaj pendumis 2 personojn; al Potulice apud Nakło nad Notecią alvenis de koncentrejo Aŭŝvico transporto kun 542 infanoj el Belorusio
- 1944: Germana polico dum agado kontraŭ pola rezista agado pafmortigis en Pietrzykowice 14 personojn kaj en distrikto Konecki kelkajn
- 1945: Kolombio aniĝis al la Unuiĝintaj Nacioj
- 1946: En Zakopane komenciĝis proceso de la fondintoj de "Goralenvolk", organizaĵo kunlaboranta dum la dua mondmilito kun germanaj okupadaj regopovoj
- 1955: Viena Ŝtata Operejo rekomencis sian agadon
- 1956: Papo Pio la 12-a eldonis enciklikon Datis Nuperrime kondamnantan sovetan intervenon en Hungario
- 1967: Premiero de ĉeĥoslovaka porinfana filmo Rumcajs
- 1968: Richard Nixon venkis en prezidentaj balotoj en Usono
- 1979: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni anoncis, ke Usono estas "Granda Satano"
- 1985: Ali Hassan Mwinyi iĝis prezidento de Tanzanio
- 1995: Eduard Ŝevardnadze gajnis prezidentan baloton en Kartvelio
- 1995: Post murdo de Jicĥak Rabin ĉefministro de Israelo iĝis la duan fojon Ŝimon Peres
- 1996: William J. Clinton refoje iĝis prezidento de Usono
- 1996: Prezidento de Pakistano forigis la registaron de Benazir Bhutto
- 2000: Funebra ceremonio de la lasta impeiestro de Etiopio - Haile Selassie
- 2006: Daniel Ortega denove elektiĝis prezidento de Nikaragvo
- 2007: Ĉina kosmoveturilo Chang'e 1 atingis la lunan orbiton
- 2007: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński nomumis postmorte 11 generalojn kaj unu admiralon al pli supera rango kaj 77 kolonelojn kaj unu komandoron al rango de brigada generalo (kontradmiralo) - ĉiuj nomumitoj estis viktimoj de la krimo de Katin de 1940
- 2010: Pollando: malfermo de la Scienc-Centro Koperniko en Varsovio
- 2013: Barata Organizo pri Kosmo Esplorado lanĉis Mangaljanon direkte al Marso
Naskiĝoj
- 1271: Ghazan, reganto de Ilĥanato (m. 1304)
- 1494: Hans Sachs, germana ŝufaristo kaj poeto (m. 1576)
- 1719: Jordan Simon, germana teologo (m. 1776)
- 1754: Alessandro Malaspina, itala-hispana vojaĝisto kaj esploristo (m. 1810)
- 1815: Emma Teleki, hungara verkistino (m. 1893)
- 1837: Arnold Janssen, germana ordenfondinto kaj sanktulo
- 1849: Rui Barbosa, brazila juristo, verkisto kaj politikisto (m. 1923)
- 1857: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino (m. 1944)
- 1880: Mihail Sadoveanu, rumana verkisto (m. 1961)
- 1880: Richard Oswald, aŭstra filma reĝisoro kaj scenaristo juddevena (m. 1963)
- 1886: Sándor Oláh, hungara pentristo (m. 1966)
- 1899: Sándor Radó, hungara geografo kaj spiono (m. 1981)
- 1895: Domokos Izsák, rumania hungara poeto, rakontisto (m. 1977)
- 1906: Endre Kabos, hungara skermisto juddevena (m. 1944)
- 1906: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo (m. 2004)
- 1909: Ivo Lapenna, jugoslava esperantisto kaj prezidanto de UEA (m. 1987)
- 1913: Vivien Leigh, brita aktorino (m. 1967)
- 1921: György Cziffra, hungara pianisto, civitano de Francio (m. 1994)
- 1921: Faŭzia Ŝirin, edzino de Mohamed Reza Pahlavi (m. 2013)
- 1924: Paul Desmond, usona ĵaza saksofonisto kaj komponisto (m. 1977)
- 1929: Lennart Johansson, sveda sporta aktivisto, prezidanto de UEFA
- 1931: Ike Turner, usona plurstila muzikisto (m. 2007)
- 1940: Ádám Czakó, rumania hungara komponisto
- 1943: Sam Shepard, usona aktoro
- 1952: Vandana Shiva, barata fizikistino, virinismulino, ekologia aktivulino
- 1959: Bryan Adams, kanada rokmuzika kantisto kaj kantaŭtoro
- 1964: Famke Janssen, nederlanda filmaktorino kaj modelino
- 1967: Áron Balázs, hungara pentristo, grafikisto
- 1987: Kevin Jonas, usona muzikisto, membro de Jonas Brothers
Mortoj
- 1370: Kazimiro la Granda, reĝo de Pollando (n. 1310)
- 1667: Franz Tunder, germana komponisto (n. 1614)
- 1758: Hans Edege, norvega luterana misiisto (n. 1686)
- 1853: János Garay, hungara poeto kaj dramisto (n. 1812)
- 1879: James Clerk Maxwell, skota fizikisto (n. 1831)
- 1908: Andrew Graham, irlanda astronomo (n. 1815)
- 1911: Charles Stewart, brita esperantisto (n. 1844)
- 1916: Alaiza Paŝkjeviĉ, belorusa verkistino (n. 1876)
- 1919: Géza Vastagh, hungara pentristo (n. 1886)
- 1937: Bolesław Leśmian, pola poeto juddevena (n. 1878)
- 1944: Alexis Carrel, franca nobelpremiita kirugo kaj filozofo (n. 1873)
- 1946: Ferenc Fekehalmy-Czeydner, hungara generalkolonelo, militkrimulo (n. 1890)
- 1955: Maurice Utrillo, franca pentristo (n. 1883)
- 1956: Art Tatum, usona ĵaza pianvirtuozo (n. 1909)
- 1973: József Réti, hungara operkantisto (n. 1925)
- 1977: Aleksej Staĥanov, sovetia ministo (n. 1905)
- 1977: René Goscinny, franca verkisto de Asterikso pol-juddevena (n. 1926)
- 1982: Jacques Tati, franca reĝisoro kaj aktoro (n. 1907)
- 1986: Dezső Kováts, hungara dramisto (n. 1905)
- 1989: Vladimir Horowitz, usona pianvirtuozo ukrain-juddevena (n. 1903)
- 1990: Meir Kahane, usona rabeno kaj politikisto, murdita (n. 1932)
- 1995: Ernest Gellner, brita filozofo juddevena, sociologo kaj socia antropologo (n. 1925)
- 2000: Jimmie Davis, usona kantisto de kontreo kaj gospelo, politika aktivisto (n. 1899)
- 2005: Maria Grodecka, pola verkistino, popularigantino de vegetarismo (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- "La nokto de Guy Fawkes" en la Unuiĝinta Reĝlando kaj kelkaj landoj de la antaŭa brita imperio.
Tagoj de semajno
La 5-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.