Marek Blahuš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marek Blahuš

Marek Blahuš
Persona informo
Naskiĝo 16-a de majo 1986
en Kyjov, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj EsperantoanglagermanahispanapolanederlandaTokiponoĉeĥafranca
Loĝloko ŠlapaniceBrno
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Fakultato de informadiko de la Masaryk-UniversitatoFakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato
Infanoj 3
Okupo
Okupo komputosciencistoesperantisto • rezida vikimediisto • informadikisto • lingvisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://marek.blahus.cz/
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj programisto, genealogo
Esperantistiĝis en 2003
vdr

Bc. Marek BLAHUŠ [ˈmarɛk ˈblaɦuʃ] (naskiĝis la 16-an de majo 1986 en Kyjov) estas ĉeĥa esperantisto, universitata studento pri informadiko, dungito pri perkomputila lingvoedukado kaj aktivulo de E@I (ĝenerala sekretario ekde 2006, staĝanto inter septembro 2010 kaj majo 2011). Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005 li membras ĝian estraron (vicprezidanto en 2005-2006 kaj denove ekde 2009, prezidanto en 2006-2009). En TEJO li estas komitatano A (por ĈEJ, ekde 2005), komisiito pri reta agado (ekde 2009) kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA (ekde 2010). Li prezidis la LKK-n de la 65-a IJK okazinta en 2009 en Liberec' (Ĉeĥio).

Studo, laboro kaj akademiaj interesoj

Marek Blahuš naskiĝis la 16-an de majo 1986 en Kyjov (tiam Ĉeĥoslovakio), kiel unua infano de la gepatroj Bohumil kaj Anna. Post kelkaj jaroj pasigitaj en Veselí nad Moravou, lia familio transloĝiĝis en 1991 al Uherské Hradiště, kie li en 1992 eniris bazlernejon kaj sekve finstudis okjaran gimnazion. Ekde 2005 li estas studento ĉe la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato en Brno, en kiu li specialiĝas pri komputila prilaboro de naturaj lingvoj. En junio 2008 li tie fariĝis bakalaŭro pri aplikata informadiko, defendinte studlaboraĵon pri literumkontrolilo por esperanto. Inter septembro 2008 kaj februaro 2009 li loĝis en Loveno (Flandrio, Belgio), kie li studis ĉe la Katolika universitato de Loveno (K.U.Leuven) kadre de la programo Erasmus. Post tio li dum tri pliaj semestroj sekvis ĉeestan magistran studon en Brno. Inter septembro 2010 kaj majo 2011 li kadre de sia studo laboris plentempe kiel staĝanto de E@I en Nancio (Francio), denove per stipendio de la programo Erasmus. En tiu tempo li partoprenis kursojn pri la ĉeĥaj lingvo, historio kaj kulturo ĉe la Universitato Nancio 2.

Ekde la 1-a de junio 2011 Marek Blahuš partatempe laboras por la Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato por la projekto de Virtuala lingva studejo kaj kiel teĥnika subtenanto de ĝiaj estraro kaj administrantoj.

Premioj kaj honorigoj

Liaj fakaj atingoj dum la gimnazia studo igis lin laŭreato de la Premio de la Dokta societo de Ĉeĥa respubliko (2002) kaj Premio de la Bonfara fondaĵo de Jaroslav Heyrovský (2004), kaj en 2005 li reprezentis Ĉeĥion en junulara scienca foiro Intel ISEF en Fenikso. Kiel universitata studento li en 2007 gajnis stipendiojn Goldman Sachs Global Leaders Program kaj GE Foundation Scholar-Leaders Program, parte pro siaj gvid-aktivadoj en la esperanto-movado. Ĉe konkludo de lia bakalaŭra studo en la jaro 2008 estis al li aljuĝita Premio de la dekano de la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato por bonegaj studrezultoj.

Lingvoj

Lia denaska lingvo estas la ĉeĥa. Kiel fremdlingvojn li apud esperanto parolas la anglan, la germanan, la hispanan, la polan kaj la nederlandan. Aldone li akademie akiris bazojn de la latina, la hungara kaj la eŭska. Dum sia staĝo en Francio li sen konscia lernado akiris bazajn komunikkapablojn en la franca. Li regas ankaŭ la planlingvon tokipono kaj estas administranto de Tokipona Wikia kaj iama kunmoderatoro de la dissendolisto "tokipona" ĉe Yahoo! Groups. Li okupiĝas ankaŭ pri interlingvistiko kaj estas membro de GIL.

Hobioj

Krom komputiko kaj lingvistiko, liaj aliaj hobioj estas genealogio (lia patra antaŭularo devenas de Ostrožská Lhota, patrina de Šaštín kaj antaŭe laŭlegende Bremeno), geokaŝado kaj enciklopedioj (li estas redaktanto de Vikipedio kaj aktive verkis por la Vikipedio en Esperanto precipe en 20052006). Estante katoliko, li ankaŭ engaĝiĝas en la kristana junulara movado, inkluzive de tiu esperantista (li estas membro de IKUE kaj fondinto de la dissendolisto "junaj-kristanoj" ĉe Yahoo! Groups).

Esperanto-agado

Esperantistiĝo

Marek Blahuš komencis lerni esperanton la 20-an de junio 2003 per interreto (komence per Esperanto HyperCourse, la 16 reguloj kaj La Eta Princo) kaj unue korespondis retpoŝte kaj aŭskultis elsendojn de Radio Vatikana. Unua esperanto-aranĝo en kiu li partoprenis estis la 24-an de aprilo 2004 Adonido en Ratíškovice, unua internacia la 20-an de junio 2004 la renkontiĝo sur Granda Ĉantorio organizata de Varsovia Vento, kaj unua granda internacia aranĝo la 48-a IS en Wetzlar inter la 27-a de decembro 2004 kaj la 3-a de januaro 2005. La 20-an de julio 2009 li sukcese trapasis lingvoekzamenon Origo atestantan pri scipovo de esperanto je la nivelo C1 de KERK. Dum la 94-a UK en Bjalistoko, la 26-an de julio 2009, li koramikiĝis kun Salomé Hug, esperantistino el Francio.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo

Konatiĝinte kun Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, Marek Blahuš kunfondis kun ili en 2005 manke de organizata junulara esperanto-movado en Ĉeĥio novan civitanan asocion Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kaj fariĝis ĝia unua vicprezidanto, sekve prezidanto.

Ĉeestinte la neformalan kunsidon de la TEJO-komitato dum la 48-a IS, li dum la dua sesio de ties kunsido dum la 61-a IJK en Zakopane (la 1-an de aŭgusto 2005) fariĝis komitatano A de TEJO por ĈEJ, laŭ skriba nomumo fare de la prezidantino Dagmar Chvátalová, kaj tiu nomumo estas sekve ĝis nun regule renovigata ĉiam de la aktuala ĈEJ-prezidanto.

Marek Blahuš kiel staĝanto de E@I en Nancio (20102011).

E@I

Eksciinte pri ekzisto de la organizo komence de 2005 dum la 48-a IS, li kiel komputikisto kaj sub influo de Martin Minich kaj sekve Peter Baláž eniris la organizon E@I (tiam ankoraŭ "Esperanto@Interreto") kaj en 2006 ankaŭ ties estraron kiel respondeculo pri seminarioj kaj sekve ĝenerala sekretario. Li estis konkrete aktiva en la projekto de la DVD Esperanto Elektronike, por kiu li efektivigis la unuan eksterretan "eldonon" de la Vikipedio en Esperanto, kaj poste aktivis ankaŭ en la projekto Lingvohelpilo kaj preparteamo de la projektoj Bretaro kaj Reta PIV. Ene de E@I li ankaŭ ĉefrespondecis pri ties oka trejnseminario pri Lingvoj en interreto, organizita de E@I kune kun ĈEJ de la 4-a ĝis la 10-a de novembro 2006 en Brno-Komín kun subvencio de la Fondaĵo Junularo de la Eŭropa Komisiono. Pro stipendio de la programo Erasmus li kadre de sia studo ekde septembro 2010 ĝis majo 2011 laboris plentempe kiel staĝanto de E@I en Nancio (Francio).

Partoprenintoj de la seminario E@I-8 Lingvoj en interreto en Brno en novembro 2006, kiun Marek Blahuš organizis nome de ĈEJ.

Agado en Brno

Ekde sia ekstudo en Brno en aŭtuno de 2005, Marek Blahuš estas membro de la Esperantista klubo en Brno kaj de la Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Li estas ankaŭ gvidanto de la Brna klubo de ĈEJ. En decembro de 2005 li reprezentis la brnajn esperantistojn ĉe la centjariĝo de la esperanto-klubo en la ĝemela urbo Stuttgart. En novembro de 2006 li organizis en Brno-Komín la trejnseminarion de E@I kaj ĈEJ. La 19-an de februaro 2008 elsendis Ĉeĥa Televido en sia programo "Dobré ráno z Moravy a Slezska" raportaĵon pri esperanto el Brno, kies enhavon li aranĝis.

Ĉe la Pedagogia fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno li dum la akademia jaro 2005/2006 sekvis dusemestran esperanto-kurson kaj unusemestran esperantlingvan studon pri klerigkibernetiko, instruatajn de Josef Vojáček. Ekde tiam li kelkfoje vizitis la kurson (unufoje ankaŭ ties kopion ĉe Universitato Palacký en Olomouc) kaj prezentis al la studentoj pri la praktikaj uzebloj de esperanto por junaj homoj.

Agado en Belgio

Dum sia loĝado en Loveno (Belgio) en 20082009, Marek iĝis membro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) kaj de Esperanto 3000, la esperanto-klubo de Loveno kie li okazigis prelegon pri Ĉeĥio kaj Brno kaj kies Vesperojn 3000 li vizitadis. Krome li renkontadis belgajn esperantistojn kaj partoprenis en kelkaj renkontiĝoj (PSKK, Zamenhofaj tagoj en Kelmis, Bruselo kaj Antverpeno, kaj la Lingva Festivalo de Esperanto 3000 en Loveno kie li prezentis la ĉeĥan lingvon per la nederlanda lingvo, kiun li en Loveno ellernis). En Pangaea, la internacia studenta renkontejo de K.U.Leuven, li aranĝis ĉiusemajnan esperanto-kurson por 5 internaciaj studentoj. Fine de sia restado, en februaro de 2009, li okazigis prelegturneeton tra Belgio, dum kiu li gastis ĉe esperantistoj kaj prelegis en la esperanto-kluboj La Verda Stelo (Antverpeno; pri literumkontrolo), Kvinfolio (Louvain-la-Neuve, pri literumkontrolo kaj Ĉeĥ(oslovak)io) kaj Esperantista Brusela Grupo (Bruselo; pri Ĉeĥio, Brno, Mendel kaj Gödel).

Kongresanoj de la 65-a IJK en Liberec' kun kardinalo Miloslav Vlk post esperantlingva sankta meso.

65-a IJK

Kiam la 9-an de aprilo 2008 la estraro de TEJO anoncis sian decidon akcepti la komunan kandidatiĝon de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj por organizi la 65-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Liberec', Marek Blahuš surbaze de la kandidatiĝo fariĝis prezidanto de ties Loka Kongresa Komitato. La kongreso okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 kun partopreno de 343 personoj el 41 landoj.

Agado en Francio

Dum sia loĝado en Nancio (Francio) en 20102011, Marek reprezentis la organizon E@I en pluraj esperanto-renkontiĝoj en Francio kaj najbaraj landoj, prelegante, instruante kaj kontaktante kunlaborantojn. Por la projekto Bretaro li vizitis esperanto-bibliotekojn en Aalen, Kortrijk kaj Parizo; por la projekto Reta PIV li kunvenis kun Serge Sire. Li invitiĝis kiel programkontribuanto al la komuna seminario de BAVELO kaj Espéranto France-Est (Rastatt, Germanio) kaj al la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (Sète); prelegis kadre de la Semajno de Esperanto en Strasburgo; instruis Esperanton dum semajnfina kurso de Esperanto 22 (Saint-Brieuc) kaj dum la Mediteranea Esperanto-Semajno (Agay); mem organizis trilandan (Francio, Germanio, Svisio) junularan renkontiĝon en Bazelo (de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 2011 kun pli ol dudek partoprenintoj). Kelkfoje li ankaŭ vizitis kunvenojn de la esperanto-kluboj de Nancio kaj Metz, sed ankaŭ en Parizo, Kortrijk, Aalen (ĉeestinte transdonon de la FAME-premio) kaj Berlino.

Partopreno en esperanto-aranĝoj

Marek Blahuš multe vojaĝas, vizitante diversajn precipe junularajn esperanto-aranĝojn. Jam ekde la unua, li verkigas memorlibron pri ĉiu esperanto-aranĝo en kiu li ĉeestis. Krom multaj malgrandaj aranĝoj, li partoprenis:

Dum julio kaj aŭgusto de 2006, li entreprenis sian plej longan esperanto-vojaĝon, kiu ampleksis 33 tagojn, 9 vizititajn landojn (Ĉeĥio, Germanio, Aŭstrio, Italio, Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Slovakio) kaj 5 aranĝojn (ISAE-centjariĝo, 91-a UK, 62-a IJK, 19-a IJS kaj restado en Budapeŝto kun vizito ĉe MELA). Komence de la somero 2007 li organizis por si kaj aliaj junaj ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj dusemajnan vojaĝon al Ukrainio (Krimeo kaj Kievo, inkluzive de vizito al Ĉernobilo). Dum siaj vojaĝoj li uzas la Pasportan Servon kaj ekde la eldono 2006 mem estis ties gastiganto (unue en Brno, en 20102011 en Nancio).

En la junularaj renkontiĝoj, kiujn li partoprenas, li regule kontribuas al la programo, precipe kiel filmejestro (organizas projekciadon de filmoj en esperanto kaj kun esperantlingvaj subtekstoj). Foje li ankaŭ aranĝas kurson de tokipono, prelegon pri E@IVikipedio, ludon ŝaradojgeokaŝadon apud la kongresejo. Iam li kontribuis ankaŭ per kvizo pri naciaj himnoj aŭ prelego pri sia vojaĝo al Ĉernobilo.

Per propra iniciato li en aŭgusto de 2006 realigis la busan karavanon inter la 91-a UK en Florenco kaj la 62-a IJK en Sarajevo, kiun partoprenis 49 esperantistoj el 17 landoj, inkluzive de li mem. Simile li iniciatis kaj, kune kun sia koramikino, organizis la 17-an de aŭgusto 2010 dum la renkontiĝo FESTO en Donneville apud Tuluzo en Francio por 33 partoprenintoj unutagan esperantistan ekskurson al Andoro.

Verkoj

Marek Blahuš prelegas pri sia literumilo por esperanto dum la konferenco KAEST 2010 en Modra (Slovakio).

Originalaj

Tradukoj

Eksteraj ligiloj