28-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de januaro estas la 28-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 337 tagoj restas (338 en superjaroj).
Je la 28-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 814: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de la Franka Imperio
- 893: Karlo la 3-a kroniĝis kiel kontraŭreĝo al Eŭdo la 1-a, reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1077: Papo Gregorio la 7-a ĉesigis en Canossa ekskomunikon de la germana imperiestro Henriko la 4-a
- 1547: Eduardo la 6-a iĝis reĝo de Anglio
- 1573: La unua Pola Sejmo kunvokita dum periodo de senreĝeco subskribis Konfederacion de Varsovio, la unuan en Eŭropo dokumenton garantiantan leĝe religian toleremon
- 1576: Pola nobelaro dum kunsido en Jędrzejów agnoskis elekton de Stefan Batory kiel reĝon de Pollando
- 1588: Sigismondo la 3-a Vasa agnoskis la trian Statuton de Litovio, kiu validis ĝis 1840
- 1708: Granda Nordia Milito: svedoj konkeris Grodnon
- 1724: Petro la Granda dekretis fondon de la nuna Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
- 1820: Ĉirkaŭmonda ekspedicio de Fabian Gottlieb von Bellingshausen atingis Antarkton
- 1841: Antarkto: Maro de Ross malkovris Ross-glacikampon
- 1859: Vaŝingtonio: Olympia iĝis urbo
- 1871: Francia-Prusia Milito: post kvarmonata sieĝo de Parizo oni anocis kapitulacon de Francio
- 1887: Konstruo de Eiffel-Turo komenciĝis
- 1905: Rusa-japana milito: senrezulta batalo de Sandepu (proksime al Ŝenjango) finiĝis
- 1905: Pola Partio Socialista anoncis ĝeneralan strikon, kio iĝis komenco de revolucio en Kongresa Pollando
- 1918: Ruĝa Gvardio iĝis Ruĝa Armeo
- 1918: Finna Enlanda Milito komenciĝis
- 1919: Brno: Masaryk-Universitato fondiĝis
- 1920: Pola militistaro konkeris Pelplin kaj Kamień Pomorski
- 1930: Hispana diktatoro Miguel Primo de Rivera demisiis
- 1932: Japana armeo atakis Ŝanhajon
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg demisiis registaron de Kurt von Schleicher kaj du tagojn poste komisiis al Adolf Hitler krei novan registaron
- 1935: Islando kiel unua lando en la mondo oficialigis aborton pro ekstermedicinaj kaŭzoj
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Aperanta en Poznań ĵurnalo "Ostdeutscher Beobachter" anoncis, ke Varto-Lando estos orienta remparo de germana kamparana sango, kaj Krakovon nomis germana urbo; en distrikto Ostrów Wielkopolski aperis flugfolioj kun surskribo Ankoraŭ Pollando ne pereis
- 1941: En malliberejo de Poznań ĉe str. Młyńska germanoj gilotinis 6 polojn; okupaciaj regopovoj en Varsovio alpelis al la ĉefurbo ĉ. 700 judojn de apuda Piaseczno; en Protektorato Bohemio kaj Moravio aperis dispono pri devo registri polan havaĵon
- 1942: En Poznań germanoj gilotinis 6 polojn; en Varto-Lando oni enkondukis en poŝtoficejoj priservon de germanoj antaŭ poloj
- 1943: SS kaj gestapo pafmortigis en distrikto Włoszczowski 6 personojn; gestapo en Płock deportis 11 polinojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo)
- 1944: Diversaj germanaj policoj pafekzekutis en Varsovio ĉ. 200, en Lublin 30, en Łyszkowice 28, apud Skalbmierz 20, revenĝe pro dispelo de kolektita kontingenta brutaro, kaj en Wyszków 5personojn; germanoj publike montris en Lvovo liston de 84 personoj kondamnitaj al mortpuno; en Volinia Areo de Pola Enlanda Armeo oni decidis pri kreo de la 27-a Divizio de Infanterio
- 1945: Provizora Registaro de Pollando ŝanĝis sian sidejon de Lublin al Varsovio; soldatoj de la 1-a Belorusa Fronto eniris al Katowice; dum bataloj pri liberigo de Chełmno mortfalis 1284 soldatoj de la 70-a Armeo de la 2-a Belorusa Fronto; retiriĝanta kirasita taĉmento de SS-divizio pafmortigis en Rydzyna 8 polojn pro hiso de flagoj por saluti Ruĝan Armeon; taĉmento de Ruĝa Armeo rabis loĝantaron en distrikto Pilski forprenante ĉevalojn, brutaron, grenon, vestojn kaj aliajn valorajn objektojn; Ruĝa Armeo liberigisis ses polajn urbojn Chorzów, Kęty, Krzyż Wielkopolski, Maków Podhalański, Mysłowice kaj Tychy
- 1956: Germana Demokratia Respubliko membriĝis al Varsovia Kontrakto
- 1958: En Danio oni patentigis la konstru-ludilon Lego
- 1961: Ruando iĝis respubliko, proklamita de provizora registaro
- 1970: Lubomír Štrougal iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1986: Kosmopramo Challenger eksplodis 73 sekundojn post ekflugo - 7 kosmonaŭtoj mortis.
- 1989: Asocio Memorial fondiĝis - okupiĝanta pri historio de reprezalioj en Sovetunio kaj respektado de homrajtoj en postsovetaj landoj
- 1992: Flago de Ukrainio oficialiĝis
- 1998: Bulgario: oni malfermis la metroon de Sofio
- 1998: Sankta-Denizo: inaŭguro de la Stadiono de Francio apud Parizo
- 2001: Jerry Muelver lanĉis la unuan esperantan vikion Unumondo.
- 2002: Siim Kallas iĝios ĉefministro de Estonio
- 2011: Egipta revolucio: dum amasaj protestoj pereis dekkelkaj personoj
Naskiĝoj
- 1225: Tomaso de Akvino, skolastika filozofo, doktoro de la eklezio, katolika sanktulo (m. 1274)
- 1527: Paul Dumerich, germana pedagogo
- 1540: Ludolph van Ceulen, nederlanda matematikisto germandevena (m. 1610)
- 1611: Johannes Hevelius, pola astronomo germandevena, konstruisto de scienca ilaro (m. 1687)
- 1688: Emanuel Swedenborg, sveda sciencisto, filozofo, teologo, mistikulo (m. 1772)
- 1701: Charles Marie de La Condamine, franca matematikisto kaj vojaĝisto (m. 1774)
- 1717: Mustafa la 3-a, sultano de la Turka Imperio (m. 1774)
- 1768: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1839)
- 1838: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo (m. 1889)
- 1841: Henry Morton Stanley, kimra ĵurnalisto, verkisto, esploristo de Afriko (m. 1904)
- 1844: Gyula Benczúr. hungara pentristo (m. 1920)
- 1853: José Martí, kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia hero (m. 1895)
- 1858: Eugène Dubois, nederlanda anatomo, antropologo, paleontologo, malkovrinto de homo erectus (m. 1940)
- 1873: Colette, franca verkistino (m. 1954)
- 1884: Auguste Piccard, svisa fizikisto kaj inventisto, esploristo de atmosfero kaj hidrosfero (m. 1967)
- 1885: Jacint Bremon Masgrau, kataluna kuracisto, esperantisto (m. 1960)
- 1887: Vasilij Ĉapajev, ĉuvaŝa kaj sovetia militestro (m. 1919)
- 1887: Artur Rubinstein, pola pianisto-virtuozo juddevena koncertinta en la mondo pli ol 6 mil fojojn (m. 1982)
- 1892: Ernst Lubitsch, german-usona reĝisoro juddevena (m. 1947)
- 1905: György Kulin, hungara astronomo (m. 1989
- 1907: Constantin Régamey, pola-svisa komponisto, muzika kritikisto, hindologo (m. 1982)
- 1910: Adina Mandlová, ĉeĥa aktorino (m. 1991)
- 1912: Jackson Pollock, usona pentristo, elstarulo de la abstrakta ekspresionismo (m. 1956)
- 1919: Francis Gabreski, usona militista piloto poldevena, flug-aso (m. 2002)
- 1924: Kathleen Hall, brita universitata instruistino, esperantisto, honora membro de UEA
- 1928: Ráchel Szőcs, rumania hungara redaktorino, tradukistino
- 1936: Ismail Kadare, albana verkisto
- 1940: Carlos Slim, meksika miliardulo
- 1944: Anikó László-Bakk, rumania hungara verkistino pri muziko
- 1946: Gyula Holok, rumania hungara inĝeniero, lernolibroredaktoro
- 1947: Ágnes Neményi, rumania hungara sociologino
- 1948: Charles Taylor, prezidento de Liberio
- 1950: Hamad bin Isa Al Ĥalifa, reĝo de Barejno
- 1952: Ágnes Marcu, rumania hungara violonĉelistino, universitata instruistino
- 1955: Nicolas Sarkozy, franca politikisto
- 1963: Attila Kiss B., rumania hungara operkantisto
- 1966: Árpád Gazda, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1961: Arnaldur Indriðason, islanda verkisto
- 1978: Gianluigi Buffon, itala futbalisto
- 1981: Elijah Wood, usona aktoro
Mortoj
- 814: Karolo la Granda, franka reĝo kaj sankta romia imperiestro (n. 742)
- 1061: Spytihněv la 2-a, princo de Ĉeĥio (n. 1031)
- 1271: Izabela de Aragono, reĝino de Francio (n. 1247)
- 1510: Heinrich Kellner, germana politikisto
- 1547: Henriko la 8-a (Anglio), reĝno de Anglio (n. 1491)
- 1596: Francis Drake, angla maristo kaj korsaro (n. ĉ. 1540)
- 1621: Paŭlo la 5-a, papo (n. ĉ. 1552)
- 1687: Johannes Hevelius, gdanska astronomo, inventinto de periskopo (n. 1611)
- 1688: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito kaj mandareno, teologo, matematikisto, astronomo (n. 1623)
- 1754: Ludvig Holberg, norvega verkisto, filozofo kaj historiisto (n. 1684)
- 1772: Grafo László Székely, hungara aŭtobiografiisto, tradukisto ((n. 1716)
- 1805: Mihály Csokonai Vitéz, hungara poeto (n. 1773)
- 1829: Albrecht Ludwig Berblinger, germana inventisto kaj flugpioniro (n. 1770)
- 1868: Adalbert Stifter, aŭstra verkisto (n. 1805)
- 1876: Ferenc Deák, hungara politikisto (n. 1803)
- 1912: Eloy Alfaro, prezidento de Ekvadoro (n. 1842)
- 1924: József Tóth, hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1869)
- 1928: Vicente Blasco Ibáñez, hispana verkisto, realisma romanisto (n. 1867)
- 1930: Ema Destinnová, ĉeĥa operkantistino (n. 1878)
- 1939: William Butler Yeats, irlanda nobelpremiita poeto, dramaturgo, filozofo (n. 1865)
- 1944: Sándor Korvin, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1912)
- 1951: Carl Gustaf Emil Mannerheim, marŝalo, prezidento de Finnlando (n. 1867)
- 1953: Derek Bentley, juna brita ekzekutita krimulo (n. 1933)
- 1965: Maxime Weygand, franca generalo (n. 1867)
- 1972: Dino Buzzati, itala verkisto, ĵurnalisto, pentristo (n. 1906)
- 1976: Marcel Broodthaers, belga poeto, filmisto kaj artisto (n. 1924)
- 1979: Hans Scherfig, dana verkisto (n. 1905)
- 1953: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto (n. 1880)
- 1954: Eugeniusz Romer, pola geografo, kartografo kaj geopolitikisto (n. 1871)
- 1985: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1900)
- 1995: James Grant, usona politikisto kaj estro de UNICEF (n. 1922)
- 1996: Iosif Brodskij, rusa nobelpremiita poeto juddevena (n. 1940)
- 1996: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto (m. 1929)
- 2000: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa instruistino, esperantisto (n. 1954)
- 2002: Astrid Lindgren, sveda verkistino (n. 1907)
- 2002: Tibor Bálint, rumania hungara verkisto (n. 1932)
- 2005: Jacques Villeret, franca aktoro (n. 1951)
- 2006: Jicĥak Kaduri, ortodoksa rabeno, kabalisto (n. ĉ. 1900)
- 2007: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto (n. 1938)
- 2013: Zoltán Pánczél, rumania hungara entreprenisto, manaĝero (n. 1959)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Tomaso el Akvino, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Tagoj de semajno
La 28-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.