Atakama-Dezerto
Atakama-Dezerto aŭ Atakamo (hispane : Atacama) estas la plej malnova kaj plej seka dezerto de la mondo. Ĝi situas en norda Ĉilio.
Tamen ĝi ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Kune kun Seĉura-Dezerto, Atakama-Dezert konstituas la tutmondaj 200-regionon "atakama kaj seĉura dezertoj".
Priskribo
Oni esploris la sedimentaĵojn de la dezerto kaj evidentiĝis, ke la dezerto aĝas 20 milionojn kaj en kelkaj lokoj de la dezerto, ne pluvis de 120 000 jaroj.
La sola ebleco por precipitaĵo estas la nebulo. La oazo-loĝantoj de la dezerto eluzas tion kaj kaptas la humidecon de la aero per nebul-kaptilo, tiel ili povas eĉ akvumi plantojn meze de la dezerto. La nebulkaptilo estas dense plektita retaro, kiun oni starigas vertikale ĉe lokoj de nebula estiĝo, sub kiu oni establas kanalon kaj forkondukas ĝin al la oazo. Per tiu tekniko, la loĝantoj de vilaĝo Ĉungungo povas kolekti 10.000 litrojn da akvo, kiu sufiĉas ne nur por akvumado sed por sinpurigado, manĝado. Antaŭe kamiono liveris la akvon al la loĝantaro.
La ĉirkaŭaj 6.000-metraj montopintoj estas senneĝaj, sengleĉeraj.
La dezerto estas riĉa je natria nitrato kaj ruĝa kupro, kelkloke eĉ arĝento. Pro tiu lasta, okazis bataloj en la 19-a jarcento.
NASA uzis la dezerton por elprovi marsajn esplorveturilojn.
Vidu ankaŭ
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
|
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono NT1303 : Atakama-Dezerto (WWF)
- angle Atakama-Dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Atakama-Dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Atakama-Dezerto (The Encyclopedia of Earth)
- angle Atakama-Dezerto (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Atacama desert
- angle Tutmondaj 200; numero 133 : Atakama kaj seĉura dezertoj (WWF)
- angle Raporto de revuo National Geographic pri Atakamo
- angle Aŭtonoma Roboto Trovas Vivon en Atakama-Dezerto