Birmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mjanmaa Unio
Pyidaungzu Myanma Naingngandaw
Pyidaungsu Myanma Naingngandaŭ

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kaba Ma Kyei
Ĝis la fino de la mondo
Situo
suverena ŝtatolandorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Naypyidaw
Oficiala(j) lingvo(j) birma lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Birma/Mjanmaa lingvo (65%)
107 gentaj lingvoj[1]
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo (89%)
Kristanismo (4%)
Islamo (4%)
Areo 676 578 km²
- % de akvo 3,06 %
Loĝantaro 48 798 000 (2007, takso) (2017)
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Loĝantoj Bamaroj
Horzono +6.30
Interreta domajno mm
Landokodo MMR
Telefona kodo 95
Plej alta punkto Hkakabo-razi
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Militista junto
Ŝtatestro prezidanto Tein Sein
Ĉefministro ne plu ekzistas ekde 2011
Nacia tago 4-a de januaro
Sendependiĝo 4-a de januaro 1948 (de Britio)
Ekonomio
Valuto Birma kjato (MMK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio -
vdr

Birmo (rekomendita de la Akademio de Esperanto kaj komune uzita nomo) aŭ Mjanmao (oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto kaj laŭ UN) estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.

La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis 2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiito pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon estrataj de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenas la protestadon kaj apogas la militistan reĝimon. Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En 2010 tamen okazis ĝenerala baloto, kiun gajnis la partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝisnuna ĉefministro Tein Sein iĝis prezidanto de la ŝtato kaj formale per tiu elekto finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.

Nomo

En ĉiu lingvo estas disputo pri la landanomo, kiu estu devena de aŭ "Bama" aŭ "Myanma". Ebloj de la esperantigo de "Myanma" estas "Mjanmo" kaj "Mjanmaro".[2] La plej konata esperantigo de "Bama" estas "Birmo". Tamen, iuj teorie uzas la formon "Birmujo" (aŭ "Mjanmujo").[3][4] Povus anstataŭigi la diron

"el ĉiuj birmoj nur 69% estas la etno nomata Bamar en Birmo"
-> "el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj".

Tia ŝanĝado oficiale faritis por la landonomo "Vjetnamio" (el "Vjetnamo") per la Akademio de Esperanto en 1989.

Urboj

La plej granda urbo de la lando, kun 4 477 782 loĝantoj (en 2005) estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando. Ekde decembro 2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurbo Pyinmana, kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La 6-an de februaro 2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civilistoj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomita Naypyidaw (reĝa urbo) la 22-an de marto 2006.

Aliaj grandaj urboj estas Mandalay, Mawlamyaing, Bago, Pathein.

Statistikoj

  • Landkodo: MM.
  • E-nomo: [a] Mjanm(a)o.
  • Nacia nomo: Myanma Neinang.
  • Areo: 676.600 kv.km.
  • Politika sistemo: militista reĝimo.
  • Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
  • Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
  • Ĉefurbo: PyinmanaNaypyidaw.
  • Urboj: RangunoJangono (3.662 mil), Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
  • Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
  • Ŝtatlingvo: birma
  • Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
  • Organizoj: UNO (1948)

Geografio

Birmo, kio ampleksiĝas ekde malalta Himalajo norde ĝis la doninsulo de Malako sude, havas okcidente la marbordon de golfo de Bengalo, kaj proksime la montaron Arakan. Montarĉenoj estas plej altaj norde kun plej alta altaĵo en monto Hkakabo Razi (5.967 m), en montaro Gaoligong. Estas en la lando multaj neaktivaj vulkanoj. Montarĉenoj, situaj en direkto de norde suden, izoligas la terkulturajn ebenaĵojn de la riveroj Ĉindvino, Iravadio, Sittango kaj Salŭeno. Alia grava rivero kiu trapasas la landon estas la Mekongo.

La klimato estas variebla, ĉefe varme tropika, kun mezaveraĝa temperaturo de 25 °C. La somera musono estas rigora kaj kaŭzas multajn pluvojn.

Biogeografie la lando troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientaliso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Administrado

No. Ŝtato/Regiono Distriktoj Municipoj Urboj Subdistriktoj Vilaĝaroj Vilaĝoj
1 Kaĉino 3 18 20 116 606 2630
2 Kajaho 2 7 7 29 79 624
3 Kajino 3 7 10 46 376 2092
4 Ŝtato Ĉin 2 9 9 29 475 1355
5 Sagainga Regiono 8 37 37 171 1769 6095
6 Tanintaria Regiono 3 10 10 63 265 1255
7 Bagoa Regiono 4 28 33 246 1424 6498
8 Magvaja Regiono 5 25 26 160 1543 4774
9 Mandalaja Regiono 7 31 29 259 1611 5472
10 Ŝtato Mon 2 10 11 69 381 1199
11 Ŝtato Raĥine 4 17 17 120 1041 3871
12 Jangona Regiono 4 45 20 685 634 2119
13 Ŝtato Ŝan 11 54 54 336 1626 15513
14 Iravadia Regiono 6 26 29 219 1912 11651
Totalo 63 324 312 2548 13742 65148

Ekonomio

Birma kamparano vestita per tipa longjio

La ekonomia stato de Birmo estas malstabila. Terkulturado estas la ĉefa resursofonto por la landa ekonomio; ĝi okupas preskaŭ 2/3 de la labora loĝantaro kaj kontribuas je 40 % al la Malneta Enlanda Produkto. La ĉefa produkto estas rizo, kio okupas preskaŭ duonon de la kultivebla tero. Ceteraj produktoj (kotono, arakido, kaŭĉukarbo, teo) estas duarangaj. Ankaŭ gravas la produktado de la papavo, ĉefe en la nomita ortriangulo, angulregiono ĉe la limoj inter Birmo, Laoso kaj Tajlando.

La forsta ekspluatado estas intensa: Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado; tio estas kialo de danĝera senarbarigo de la tuta lando. La industria sektoro, antikveca, trapasas malfacilan situacion pro manko de investado, spite al la klopodoj de la ŝtato por allogi fremdajn kapitalojn. Oleo jam ne estas tiom grava, sed Ĉinio planas konstrui oleodukton el birma haveno Akjabo tra la tuta lando ĝis la suda ĉina urbo Kummingo, tio helpos la oleotransporton el Mezoriento al Ĉinio sen trapasi la danĝeran markolo Malako. Turismo komencis pro ekzotismo de la lando allogi vizitantojn, sed la malfacila politika situacio bremsas ties disvolviĝon.

La ĝenerala situacio de grandega malriĉeco favoras la pliampleksigon de koruptado kaj de la kontrabando kaj de la nigra merkato.

Loĝantaro

Birmo estas arego de 135 etnaj grupoj kiuj parolas ĉirkaŭ 60 malsamaj lingvoj. Tia konsisto endanĝerigas la politikan stabilon de la lando, ĉefe ĉar la birmanoj estas majoritato kun nur 68 % ĝis maksimume 70 % (de preskaŭ 53 milionoj da loĝantoj) kaj okupas la centrajn fruktodonajn ebenaĵojn de la valo de la rivero Iravadio kaj la ĉefajn postenojn en politiko kaj ekonomio. Tamen la riĉaj regionoj pri oleo, gaso, tektono kaj jado estas loĝejo de minoritatoj, kiuj ne tiom ricevas de la landa reĝimo. Britoj dum kolonia epoko helpis tiujn kontraŭstarojn por pli facile kontroli la landon kaj malfortigi la povon de la Bamaroj.

Historio

Birmo estis parto de la ampleksega Imperio de Britio ĝis la Dua Mondmilito. En 1947 estis mortigita la generalo Aŭng San, patro de Aŭng San Suu Kyi, kiu ĝis tiam klopodis reteni la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en 1948 tuj eksplodis kaj ekis malfacila epoko ĝis la puĉo de 1962 de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj refuĝis en Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj. La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiito pri Paco Aung San Suu Kyi.

Piednotoj

  1. Cliff, Goddard (2005). The Languages Of East And Southeast Asia: An Introduction. Oxford University Press. ISBN 0-19-924860-5.
  2. Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de s-ro Krause, paĝo 483, la lando ankaŭ nomiĝas Mjanmo. Tamen li sub la kapvorto Birmo, paĝo 87, mencias la vorton Mjanmaro.
  3. Recenza eseo de Sergio Pokrovskij
  4. La arto agadi kune: Festlibro por s-ano Li Sen

Ligiloj


Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara