Jakubany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakubany
hungare: Szepesjakabfalva, germane: Jakobau, rutene: Якубяны
municipo
Oficiala nomo: Jakubany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Rivero Jakubianka
Situo Jakubany
 - alteco 615 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 53″ N 20° 41′ 37″ O / 49.24806 °N, 20.69361 °O / 49.24806; 20.69361 (mapo)
Areo 14,433049 km² (1 443,3 ha)
Loĝantaro 2 646 (31.12.2011)
Denseco 183,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1322
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 12
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526762
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Jakubany
Retpaĝo: www.jakubany.sk
Portalo pri Slovakio

Jakubany (hungare Szepesjakabfalva [sepeŝjakabfalva], germane Jakobau rutene Якубяны [jakubjani]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo

Jakubany situas en vasta valo de rojo, fine de sakovojo el Nová Ľubovňa. Stará Ľubovňa troviĝas je 6 km.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1322 en alia formo "Stephanishau". La unuaj loĝantoj estis germanojkaj slovakoj. En 1408 2 apudaj vilaĝoj menciiĝis en hungaraj formoj Alsoyacabwagasa kaj Felsewiacobuagasa, fine en 1497 la slava formo Jakubiany aperis. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn kun la proksimaj vilaĝoj (ankaŭ tiu ĉi vilaĝon) al Pollando ĝis 1772. En la 1470-aj jaroj pro la pola-hungara milito la vilaĝo grandparte ruiniĝis, la loĝantoj rifuĝis. En 1497 rutenoj kaj rumanoj alvenis. Inter 1760-1870 ferofandejo funkciis. En 1828 loĝis tie 2846 vilaĝanoj en 393 domoj. Baldaŭe multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesjakabfalva 1911 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jakubany 2415 homoj, (1957 slovakoj, 378 ciganoj, 57 rutenoj).

Vidindaĵoj