Ribelo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la ribelo en 1944. Pri la ribelo en 1943 vidu la artikolon Ribelo en varsovia geto.

{{{kunpuŝiĝo}}}
Konflikto: Dua mondmilito
insurekcio
Daŭro: 1-a de aŭgusto - 2-a de oktobro, 1944
Loko: Varsovio, Pollando
Rezulto: Germanio venkis
Flankoj
Pollando Nazia Germanio
Komandantoj
Tadeusz Komorowski
Antoni Chruściel
Tadeusz Pełczyński
Erich von dem Bach-Zelewski
Rainer Stahel
Heinz Reinefarth
Bronislav Kaminski
Petro Dyachenko
Forto
47.500 25.000
Perdoj
10.000 mortintoj 10.000 mortintoj
vdr

La ribelo de Varsovio (pole powstanie warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco "Tempesto" en la dua mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.

Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.

Historio

La ribelo estis parto de tutlanda ribelo, nomata "Plano Fulmotondro" aŭ "Plano Tempesto" (Plan Burza). Estro de la plano estis generalo Tadeusz Komorowski (kaŝnomo Bór). Komencon de la ribelo plirapidigis alproksimiĝado de la Ruĝa Armeo: Unuflanke la Enlanda Armeo kaj la pola ekzila registaro deziris mem liberigi Varsovion por eviti tro fortan influon de Sovetio, aliflanke ili kalkulis je helpo de la Ruĝa Armeo, kiu ligis grandan parton de la germanaj fortoj. Laŭ la plano necesis elteni nur kelkajn tagojn, ĝis forpelo de la germanoj fare de la Ruĝa Armeo.

Efektive la Ruĝa Armeo je la 16-a de septembro atingis Varsovion kaj okupis ties orientan parton (transe de Vistulo). Ĝi tamen ne intervenis en la batalo kaj permesis, ke poloj kaj germanoj mortigu sin reciproke kaj la germana armeo bruligu grandan parton de la urbo por elpeli kaŝitajn gerilanojn. Kiam la Ruĝa Armeo en je la 17-a de januaro 1945 transiris Vistulon, Varsovio estis preskaŭ komplete detruita kaj senhomigita.

Pri la kialo de la sovetia ne-interveno estis multaj disputoj; kelkaj argumentas, ke interveno ne eblis, aliaj asertas, ke Sovetio volis malsukcesigi la ribelon, ĉar ĝi estis iniciato de la pola ekzila registaro en Londono kaj direktiĝis kontraŭ la "Lublin-a Registaro" instalita de Sovetio.

Sovetio arestis la plej multajn AK-anojn, kiuj postvivis la militon. Generalo Komorowski, liberiĝinte el germana kaptiteco, decidis ne reiri al Pollando kaj ekloĝis en Britio.

Partopreno de fremdlandanoj en bataloj flanke de la ribelantoj

Al batalo de varsovianoj kun germana okupanto aliĝis kelkcento da fremdlandanoj. Inter ili estis: hungaroj, slovakoj, francoj, belgoj, nederlandanoj, grekoj, britoj, italoj, armenoj, rusoj kaj unuopaj reprezentantoj de aliaj nacioj: azerio, ĉeĥo, ukraino, rumano, aŭstraliano kaj niĝeriano. Kelkiuj el ili, ekz. nigrahaŭta August Agbola O’Brown loĝis en Varsovio antaŭmilite. Alia ekzemplo estas slovakoj, kiuj laboris en gazejo. Kunlabore kun Enlanda Armeo ili kreis la 535-an plotonon. Inter ribelantoj estis ankaŭ germanaj dizertintoj kaj fremdlandanoj, kiuj fuĝis de trudlaboroj aŭ de militkaptitejoj.

Al la ribelo aniĝis ankaŭ plimulto de judoj el inter 348 malliberigitaj en laborkoncentrejo ĉe la strato Gęsia, kiuj estis liberigitaj de soldatoj de Enlanda Armeo en la unuaj tagoj de aŭgusto. Inter ili estis civitanoj de Grekio, Nederlando, Germanio kaj Hungario, kiuj helpis en konstruado de fortikaĵoj, transportis vunditojn kaj armilojn, estingis incendiojn. Kelkaj partoprenis bataladon. En la ribelon aliĝis multaj judoj, kiuj ĝis nun kaŝiĝis, en tio membroj de Juda Batal-Organizo, kiuj sukceis travivi ribelon en varsovia geto, kiel Marek Edelman aŭ Icchak Cukierman.

Germanaj krimoj

Germanaj krimoj dum la varsovia ribelo estas amasaj murdoj kontraŭ civila loĝantaro kaj militkaptitoj, atakoj al nedefendataj civilaj objektoj, seksatencoj, deportadoj, rabado, detruo de havaĵoj kaj aliaj seriozaj rompoj de milita leĝo flanke de taĉmentoj de germana polico kaj soldatoj, kiuj partoprenis subpremon de la ribelo.

Historiistoj taksas, ke aŭguste kaj septembre 1944 mortis ĉ. 150–180 mil de civila loĝantaro de Varsovio. Oni deportis ĉ. 550 mil loĝantojn de la ĉefurbo kaj 100 mil personojn de apudvarsoviaj lokoj, el inter kiuj preskaŭ 150 mil estis forveturigitaj al trudlaboroj aŭ al germanaj koncentrejoj. Rezulte de bataloj kaj posta sistema detruado kaj bruligado de la urbo pereis ĉ. 55% de antaŭmilita domaro.

Hitler, aŭdinte pri eksplodo de la ribelo buŝe ordonis al Heinrich Himmler kaj Heinz Guderian niveligi Varsovion kun la tero kaj murdi ĉiujn loĝantojn. Konforme al raporto de Erich von dem Bach-Zelewski la ordono tekstis pli malpli jene: ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesite preni militkaptitojn. Varsovio devas esti ebenigita kun la tero kaj tiamaniere estu kreita timiga ekzemplo por la tuta Eŭropo. Rezulte, almenaŭ 1/3 de la viktimoj estis ekzekutitoj mortfalintaj fare de diversaj germanaj policoj kaj soldataroj. Amase estis murdataj prenitaj al malliberejo ribelantoj, malgraŭ tio, ke ili batalis malferme kaj posedis laŭleĝajn solodatajn distingilojn – batalis do laŭ konvencioj de Hago.

Mortintoj kaj Vunditoj

Polaj ribeluloj

  • 10.000 mortintoj
  •  7.000 perdiĝintoj
  • 25.000 vunditoj
  • 16.000 kaptitoj

Germanaj armeo kaj polico, SS

  • 10.000 mortintoj
  •  6.000 perdiĝintoj
  •  9.000 vunditoj

Polaj civiluloj

  • inter 100.000 kaj 250.000 mortintoj, laŭ diversaj fontoj

Literaturo kaj Filmo

La brita historiisto Norman Davies verkis pri la ribelo libron "Rising 44 – The Battle for Warsaw" (Ribelo 44 – la batalo pri Varsovio).

Andrzej Wajda, kiu partoprenis la ribelon (kaj en 1989 iĝis pola deputito) en 1956 reĝisoris filmon "Kanał" [kanAŬ] (la kanalo) pri la ribelo. Ĝi temas pri aro da ribeluloj, kiuj rifuĝas en subtera kanaleto.

Jarosław Marek Rymkiewicz, Kinderszenen, 2008

En 2004 Muzeo de la Varsovia Ribelo estis malfermita en Varsovio.

La 13-an de aŭgusto 2010 okazis sur la Kastela Placo en Varsovio premiero de mallongdaŭra filmo La 13-an de aŭgusto '44, (scenaro kaj reĝisorado Małgorzata Brama) dediĉita al la tragedio.

La eksplodon priskribis ankaŭ usona ĵurnalistino Rita Cosby en la libro titolita Quiet Hero: Secrets From My Father's Past pri travivaĵoj de ŝia patro Ryszard Kossobudzki, en 1944 soldato de Pola Enlanda Armeo, kiu travivis la eksplodon.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Władysław Bartoszewski, Dni walczącej stolicy. Kronika powstania warszawskiego (Tagoj de la batalanta ĉefurbo. Kroniko de la ribelo de Varsovio), Świat Książki, Warszawa 2008, ISBN 978-83-247-1202-1
  • Adam Borkiewicz, Powstanie warszawskie. Zarys działań natury wojskowej (Ribelo de Varsovio. Skizo pri agado de militista naturo), Instytut wydawniczy PAX, Warszawa 1969
  • Jan M. Ciechanowski, Powstanie Warszawskie. Zarys podłoża politycznego i dyplomatycznego (Ribelo de Varsovio. Skize pri politika kaj diplomatuia fono), Bellona, Pułtusk-Warszawa 2009, ISBN 978-83-7549-075-6
  • Szymon Datner, Kazimierz Leszczyński (redaktoroj), Zbrodnie okupanta w czasie powstania warszawskiego w 1944 roku (w dokumentach) (Krimoj de la okupanto dum la ribelo de Varsovio (en dokumentoj), Eldonejo MON, Warszawa 1962
  • Szymon Datner, Zburzenie Warszawy (Detruo de Varsovio), [en:] Straty wojenne Polski w latach 1939-1945 (Militaj perdoj de Pollando en la jaroj 1939-1945), Wydawnictwo Zachodnie, Poznań – Warszawa 1960
  • Norman Davies, Powstanie '44 (Ribelo 44), Wydawnictwo Znak, Kraków 2006, ISBN 978-83-240-1386-9
  • Marek Getter, Straty ludzkie i materialne w Powstaniu Warszawskim (Homaj kaj materiaj perdoj en Varsovia Ribelo), „Biuletyn IPN” (Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro), n-roj 8-9 (43-44), sierpień – wrzesień 2004
  • Maja Motyl, Stanisław Rutkowski, Powstanie Warszawskie – rejestr miejsc i faktów zbrodni (Ribelo de Varsovio - registro de lokoj kaj faktoj de la krimo), GKBZpNP-IPN, Warszawa 1994.
  • George Orwell, I ślepy by dostrzegł. Wybór esejów i felietonów (Eĉ blindulo povus vidi. Elekto de eseoj kaj felietonoj), KAW, Kraków 1990, ISBN 83-03-03075-2
  • Raport o stratach wojennych Warszawy (Raporto pri militaj perdoj de Varsovio), Miasto Stołeczne Warszawa, Warszawa, listopad 2004

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke http://www.whatfor.prv.pl greke http://www.cnn.com/CNN/Programs/presents/shows/warsaw.rising/interactive/timeline.warsaw/frameset.exclude.html greke http://www.warsawuprising.com greke www.1944.pl, muzeo de la Varsovia Ribelo (pl, de, en, fr, ru)


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara