Würzburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vircburgo)
Würzburg
Blazono
Würzburg (Germanio)
Würzburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0931
Poŝtkodo 97070–97084
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8700
Aŭtomobila kodo
Oficiala Municipokodo 09663000
NUTS DE263
LOCODE DE WUE
Politiko
Komunumestro Christian Schuchardt
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rückermainstraße 2
97070 Würzburg
Demografio
Loĝantaro 127810 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 9° 56′ O (mapo)49.7944444444449.9294444444444Koordinatoj: 49° 48′ N, 9° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 177 m
Areo 87,63 km²
Oficiala retejo https://www.wuerzburg.de/
vdr

La eksterdistrikta urbo Würzburg [vircburg], esperante Vircburgo aŭ foje Vurcburgo, historie latine Herbipolis, laŭ tio ankaŭ eblas Herbipolo, situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la urbo havis 127 810 loĝantojn.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroj[redakti | redakti fonton]

  • Teatro Mainfranken (tri teatraj kategorioj)
  • kabaredo kaj teatro Bockshorn! en konstruaĵo Kulturspeicher
  • eksperimenta kaj tradicia teatro ensemble
  • teatro am Neunerplatz
  • bulvarda teatro Chambinzky
  • infana kaj junulara teatro Spielberg
  • metieja scenejo Werkstattbühne
  • figura kaj maska teatro Hobbit
  • tradicia infana teatro Würzburger Kasperhaus
  • danc-teatro blackboX
  • moderna danc-teatro tanzSpeicher
  • teatro Augenblick
  • kela teatro Kunstkeller

Muzeoj kaj galerioj[redakti | redakti fonton]

  • ĉekatedrala muzeo - modernaj artaĵoj (de Joseph Beuys, Otto Dix, Käthe Kollwitz) kaj malnovaj artaj majstroj (inter alie Tilman Riemenschneider)
  • katedrala trezorejo
  • princepiskopa muzeo Fürstenbaumuseum
  • historia salono de la fiŝkaptista gildo
  • preĝejo " Spitäle" de la eksa kortuma hospitalo, kiu dum 1789 malfrugotike trakonstruiĝis kaj nun gastigas galerion de moderna arto
  • muzeo en la konstruaĵo Kulturspeicher, en eksa gren-stokejo de la malnova Majna haveno, gastigas la kolekton de la eksa urba Galerio kun artaĵoj el la 19a kaj 20a jarcentoj, plus la kolekton Peter C. Ruppert de "konkreta arto"
  • arta ŝipo „Arte Noah“ – ŝanĝaj ekspozicioj de moderna arto
  • majnfrankona muzeo en la fortikaĵo Marienberg - kolekto de frankonaj artaĵoj, inter ili la plej granda skulptura kolekto de Tilman Riemenschneider, pratempaj kaj vinkulturaj eksponaĵoj
  • universitata muzeo Martin-von-Wagner kun antikvaĵa, pentraĵa kaj grafikaĵa kolektoj
  • universitata mineralogia muzeo
  • Rentgeno-memorejo, kie montriĝas la laboratorio, kie la sciencisto Wilhelm Conrad Röntgen malkovris la rentgenajn radiojn
  • muzeo Siebold – japanologia kolekto kaj memorejo pri la japanologo Philipp Franz von Siebold
  • ŝtata galerio Würzburg

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo Marienberg (aŭ Marienfeste), la urba simbolo, kun la majnfrankona muzeo
  • kastelo Rezidejo (monda kultura heredaĵo de UNESKO), konstruita inter 1720 kaj 1744 laŭ planoj de Balthasar Neumann
  • kastela ĝardeno
  • urbodomo kun fontano Vierröhrenbrunnen
  • "Falkona domo" ĉe la merkata placo, eksa gastejo kun dekoraĵoj el la jaro 1751, nuntempe turisma informejo kaj urba biblioteko
  • bienoj Conti kaj Rückermain
  • multaj pliaj bienoj kaj patriciaj domoj, la malalta merkata placo kaj strato Gressengasse
  • malnova kaj nova universitatoj
  • malnova krano ĉe la kranokajo borde de la Majno, konstruita dum 1771-1772 de la filo de artikekto Balthasar Neumann.
  • turo Bismarck
  • civitana hospitalo "Sankta Spirito"
  • kasteleto Huttenschlösschen

Kirkoj[redakti | redakti fonton]

Pontoj super rivero Majno[redakti | redakti fonton]

  • malnova Majna ponto kun figuroj de sanktuloj (de ĉirkaŭ la jaro 1730)
  • ponto de la germana unueco
  • paca ponto
  • ponto Konrad-Adenauer
  • ludovika ponto, kiun la civitanoj pro kvar grandaj ŝtonaj gardaj leonoj nomas "leona ponto"
  • Laŭrenca ponto
  • piedira ponto Sebastian-Kneipp

Kromaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • universitata botanika ĝardeno
  • panorama turo Frankenwarte
  • urba observatorio

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Würzburg naskiĝis Henrik Fassola, kiu en Hungario iĝis la plej konata forĝisto kaj ferartisto.

Kongresejo dum la 41-a Germana Esperanto-Kongreso en 1963

Vino[redakti | redakti fonton]

Würzburg estas la centro de la frankonia vino, kiu stokiĝas en boteloj de speciala formo; en la urba tereno situas la vitejo Würzburger Stein kaj la tri grandaj, tradiciaj vinbienoj kun po salonaj vintrinkejoj: la princaj vinbienaro, la bienoj Juliusspital (posedata de la katolika eklezio) kaj Bürgerspital.

Esperanto en Würzburg[redakti | redakti fonton]

Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke de la 10-a ĝis 13-a de majo 1963 en la urbo okazis la 41-a Germana Esperanto-Kongreso. Inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en kastelo Schwanberg ĉe Kitzingen, okazis ankaŭ la 23-a Internacia Seminario de decembro 1979 ĝis januaro 1980 ("Eŭropo kaj la Tria Mondo") kaj en Würzburg plue gastis la 51-a Internacia Seminario de decembro 2007 ĝis januaro 2008.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la urbo konektiĝas la germana aŭtovojo A3 (de nordokcidento al sudoriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Krome la germana aŭtovojo A81 ĝidas al Heilbronn kaj Stuttgart sudokcidente. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. Norden la urbo konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, okcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno, kaj sudorienten per kroma linio al Nurenbergo kaj Munkeno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]