George H. W. Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el George H. BUSH)
George Walker Bush
Persona informo
George H. W. Bush
Naskonomo George Herbert Walker Bush
Naskiĝo 12-a de junio 1924
en Usono Milton, Masaĉuseco, Usono
Morto 30-an de novembro 2018 (2018-11-30)
en Houston
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo George Bush Presidential Library vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale
Partio Respublikanoj
Subskribo George H. W. Bush
Familio
Dinastio Bush family vd
Patro Prescott Bush vd
Patrino Dorothy Walker Bush vd
Gefratoj Nancy Walker Bush Ellis • Jonathan Bush • William H. T. Bush • Prescott S. Bush, Jr. vd
Edz(in)o Barbara Pierce
Infanoj George
Pauline
Jeb
Neil
Marvin
Doro
Parencoj Alexander Ellis III • John Prescott Ellis • Joe Ellis • Jonathan S. Bush • Billy Bush vd
Profesio
Okupo politikisto • mararmea oficiro • basbalisto • diplomatopiloto • entreprenisto • aŭtobiografo • ŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politikoregistaro vd
Aktiva en VaŝingtonoHouston vd
Aktiva dum 1942– vd
En TTT Oficiala retejo vd
41-a Prezidento de Usono
Dum 20-a de januaro 198920-a de januaro 1993
Vicprezidento Dan Quayle
Antaŭulo Ronald Reagan
Sekvanto Bill Clinton
43-a Vicprezidanto de Usono
Dum 20-a de januaro 198120-a de januaro 1989
Prezidento Ronald Reagan
Antaŭulo Walter Mondale
Sekvanto Dan Quayle
Direktoro de CIA
Dum 30-a de januaro 197630-a de januaro 1977
Prezidento Gerald Ford
Antaŭulo William Colby
Sekvanto Stansfield Turner
Estro de la Usona Perulo-Oficejo al Ĉinio
Dum 26-a de septembro 19747-a de decembro 1975
Prezidento Gerald Ford
Antaŭulo David K. E. Bruce
Sekvanto Thomas S. Gates, Jr.
Prezidento de la Respublika Nacia Komitato
Dum 19-a de januaro 197416-a de septembro 1974
Antaŭulo Bob Dole
Sekvanto Mary Smith
10-a Usona Ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj
Dum 19-a de marto 197118-a de januaro 1973
Prezidento Richard Nixon
Antaŭulo Charles Woodruff Yost
Sekvanto John A. Scali
Membro de la Usona Domo de Reprezentantoj el 7-a Distrikto de Teksaso
Dum 3-a de januaro 19673-a de januaro 1971
Antaŭulo John Dowdy
Sekvanto William Reynolds Archer Jr.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Herbert Walker BUSH [ĝorĝ herbert ŭakr buŝ] (naskiĝis la 12-an de junio, 1924 - mortis la 30-an de novembro, 2018) estis usona politikisto, kiu estis la kvardek-unua prezidanto de Usono ekde 1989 ĝis 1993. Antaŭ ol li fariĝis la prezidanto, Bush estis la 43-a vicprezidanto de Usono ekde 1981 ĝis 1989. Kiel membro de la Usona Respublikana Partio, li antaŭe estis kongresa reprezentanto, ambasadoro kaj direktoro de la Centra Inteligenteca Agentejo (CIA). Dum sia kariero, li estis konata simple kiel George Bush; ekde 2001, li ofte estis nomata "George H. W. Bush", "Bush N-ro 41", aŭ "George Bush la Maljuna" por distingi lin de sia plej aĝa filo, George W. Bush, la kvardek-tria prezidanto.

Ido de la familio Bush, li naskiĝis en Milton, Masaĉuseco, filo de Prescott Bush kaj Dorothy Walker Bush. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor je la 7-an de decembro 1941, Bush prokrastis siajn universitatajn studojn, enlistiĝis sian 18-an naskiĝtagon en la Usona Mararmeo, kaj tiutempe iĝis unu el la plej junaj mararmeaj aviadistoj. Li edziĝis en 1945 kun Barbara Pierce; la paro havis ses gefilojn. Li militservis en la mararmeo ĝis septembro 1945; tiam li matrikulis en la Universitato Yale. Diplomiĝinte en 1948, li transloĝigis sian familion al okcidenta Teksaso, kie li partoprenis en la petrolkomerco kaj en 1964 iĝis milionulo antaŭ la aĝo de kvardek. Baldaŭ post la fondado de sia propra petrolfirmo, Bush sin okupis en politiko. Li estis venkita post sia unua elekta konkurso, por la Usona Senato en 1964 sed gajnis elekton al la usona Domo de Reprezentantoj el la sepa distrikto de Teksaso en 1966. Li estis reelektita en 1968 kaj estis denove venkita por elekto al la Senato en 1970. En 1971, la prezidanto Richard Nixon nomumis Bush kiel ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, kaj en 1973, Bush fariĝis prezidanto de la Respublika Nacia Komitato (angle Republican National Committee, RNC).

Dum la sekva jaro, la prezidanto Gerald Ford nomumis Bush kiel ambasadoro al Ĉinio kaj poste reasignis Bush al la posteno de direktoro de la CIA. Bush prezidante kandidatiĝis por la la Respublikana Partio en 1980, sed Ronald Reagan venkis lin en la unua balotado. Reagan selektis Bush kiel sia balota kunulo, kaj Bush fariĝis vicprezidanto post kiam kampanjoskipo Reagan-Bush gajnis la elekton de 1980. Dum sia ok-jara servodaŭro kiel vicprezidanto, Bush gvidis administrajn laborgrupojn pri desregulado kaj pri la tiel-nomita milito kontraŭ drogoj.

En 1988, Bush sukcese kampanjis por prezidante sekvi Reagan, venkante la Demokrat-partian kontraŭulon Michael Dukakis. Eksterlanda aventurismo karakterizis la prezidantecon de Bush: li ordonis militajn invadojn de Panamo kaj de Irako; dum lia prezidanteco, la germanoj faligis la Berlinan Muron en 1989, kaj la Sovetunio dissolviĝis du jarojn poste. Bush subskribis la Nordamerikan Liberkomercan Interkonsenton (angle North American Free Trade Agreement, NAFTA; france Accord de libre-échange nord-américain, ALÉNA; hispane Tratado de Libre Comercio de América del Norte, TLCAN), kiu kreis komercan blokon de Usono, Kanado kaj Meksiko, sed oni ne ratifikis la interkonsenton ĝis post sia foriro. Domestike, Bush malplenumis kampanjan promeson de 1988 kaj, post lukto kontraŭ la usona Kongreso, subskribis pliigon de impostoj, kiun la Kongreso promulgis. Rezulte de malforta renormaliĝo post ekonomia recesio, kune kun daŭraj buĝetaj deficitoj kaj malpliigo de fremda politiko kiel grava temo post la tiel-nomita malvarma milito, li perdis la prezidantan elekton de 1992 al la Demokrat-partiano Bill Clinton.

George H. W. Bush estas 188 cm alta, kaj pezas ĉirkaŭ 90 kg. En 1992, Bush suferis pro tiroida malsano. Bush estas episkopano.

Dum lia administrado (1989-1993) okazis:

  • 1989- La krizo de la ŝparbankoj (Savings and Loan),
  • 1989- La invado de Panamio- problemo kun Noriega,
  • 1990- La disverŝo de petrolo el ŝipo Exxon Valdez en Alasko,
  • 1991- Disfalo de Sovetio,
  • 1991- Strategiaj-Armilaj Redukta Traktato (START) kun Gorbaĉov,
  • 1991- Milito de la Golfo Persa- pri Irako kaj Kuvajto,
  • 1992- La ago en Somalio.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:41-a Prezidanto de UsonoPoste:
Ronald Reagan1989-1993Bill Clinton