Frýdlant nad Ostravicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Frýdlant nad Ostravicí en distrikto Frýdek-Místek. Pri urbo Frýdlant en Bohemio en distrikto Liberec temas artikolo Frýdlant.
Frýdlant nad Ostravicí
germane Friedland (an der Ostrawitza), latine: Vriedlant
urbo
Frýdlant nad Ostravicí - vido el Lysá hora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Frýdlant nad Ostravicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdlant nad Ostravicí
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Ostravice
Situo Frýdlant nad Ostravicí
 - alteco 357 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 34″ N 18° 21′ 35″ O / 49.59278 °N, 18.35972 °O / 49.59278; 18.35972 (mapo)
Areo 21,88 km² (2 188 ha)
Loĝantaro 9 890 (2023)
Denseco 452,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1300
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01 ĝis 739 11
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598143
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Frýdlant nad Ostravicí
Retpaĝo: www.frydlantno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Frýdlant nad Ostravicí (germane Friedland an der Ostrawitza) estas urbo en Ĉeĥio situanta en valo de rivero Ostravice, sub la plej alta monto de montaro Moravskoslezské Beskydy, sub Lysá hora, 10 km de urbo Frýdek-Místek, etendiĝanta ambaŭflanke de historia moravia-silezia landa limo. Vivas ĉi tie 9 890 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janovice, Ostravice, Pržno, Malenovice, Pstruží, Metylovice kaj Krásná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolonigita vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1300, en la jaro 1777 ĝi estis avancigita je urbeto, urbo ĝi estas ekde la jaro 1948. En la jaroj 16461648 lasis ĉi tie konstrui senjorularo el Hukvaldy gisejetojn kaj altfornon por prilaborado de ferercoj, kiujn oni minis en la ĉirkaŭaĵo. El la gisejetoj poste evoluis ferfabriko (1869). En la ferindustria tradicio oni daŭrigas ĝis hodiaŭ. En la jaro 1871 Frýdlant akiris fervojan alkondukon.

En la urbo naskiĝis pentristo kaj grafikisto Ferdiš Duša (18881958). En lia naskodomo estas monumento de Ferdiš Duša. Tie estas daŭra ekspozicio de lia viv-verkaro kaj artverkaro.

La urbo estas signifa centro de vojaĝtrafiko kaj refreŝigado. Krom aŭtokampadejo, turismaj loĝigejoj, hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj de diversaj kategorioj estas en katastroteritorio de Frýdlant pli ol 700 kabanoj kaj dometoj. Frýdlant estas elirloko por promenoj kaj eĉ por pli pretendemaj piedirantaj turistoj ĝis Beskydy (Lysá hora, Ondřejník) kaj ankaŭ por montara bicikloturismo. Ĉi tie estas sporta flughaveno por motora kaj senmotora flugado kaj pluraj sportejoj. Baniĝi eblas aŭ en banejo aŭ en rivero Ostravice, kie estas ludejo por stranda volejbalo. Vintre eblas eluzi proksimajn skitelferojn aŭ oni povas dediĉi sin al skikurado. En la urbo havas sidejon regiona administraro de Montara deĵoro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 758
18804 062
18904 091
19004 051
19104 590
19214 668
JaroLoĝantoj
19305 558
19505 677
19616 702
19708 013
19809 229
19919 718
JaroLoĝantoj
20019 791
20149 773
20169 910
20179 895
20189 940
20199 964
JaroLoĝantoj
20209 922
20219 789
20229 796
20239 890

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.