7-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de oktobro estas la 280-a tago de la jaro (la 281-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 85 tagoj restas.
Je la 7-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- -3761: Postulata komenco de la hebrea kalendaro
- 336: Post morto de papo Marko komenciĝis 4-monata periodo de Vaka Seĝo
- 1506: Bolonjo denove ektroviĝis sub papa regopovo
- 1542: Malkovro de la Insulo Santa Catalina apud Kalifornio
- 1571: Batalo de Lepanto: ŝiparo de la Sankta Ligo venkas la Otomanan Imperion
- 1582: Pro reformo de gregoria kalendaro tiu ĉi tago ekmalestis en Italio, Hispanio, Pollando kaj Portugalio
- 1620: Dum kaosa retiriĝo de Cecoro (Distrikto Iași), kadre de pola turka milito (1620-21) pereis pola militisto Stanisław Żółkiewski
- 1656: Sveda diluvo: pola armeo sub gvido de reĝo Johano la 2-a Kazimiro rekonkeris Łęczyca
- 1672: Dum pola-turka milito (1672-76) komenciĝis batalo de Niemirów (nun en Lviva provinco) - venko de Jan Sobieski kontraŭ plifortaj tataroj, kiu liberigis dekkelke da miloj de prenitaj poloj en turkan malliberon
- 1769: Brita navigisto kaj esploristo James Cook denove malkovris Nov-Zelandon
- 1840: Vilhelmo la 2-a ektroniĝis en Nederlando
- 1882: Pola pentristo Jan Matejko transdonis al kreiĝanta muzeo en Vavelo sian novan pentraĵon Prusa Omaĝo
- 1897: En Vilno fondiĝis Bund - Universala Juda Laborista Asocio en Litovio, Pollando kaj Rusio
- 1910: En Svedio oni malpermesis produkti kaj vendi absinttrinkaĵon
- 1912: Malfermo de Domo de Orfoj en Varsovio, fonditan de Janusz Korczak
- 1918: Reganta Konsilio de Pola Reĝlando proklamis sendependecon
- 1919: Nederlando: flugkompanio KLM ekestis
- 1935: Ligo de Nacioj konsideris Italion agresinto en la milito kun Etiopio
- 1939: Aer-Armeo de Hispanio formiĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Komandanto de germana "memdefendo" en Pomerio raportis al ĉefo de ordiga polico ke kontraŭ 4247 poloj liaj taĉmentoj aplikis la plej severajn rimedojn de reprezalio (t.e. ilin murdis)
- Hitler nomumis Heinrich Himmler komisaro de Nazia Germanio por plifortigo de germanigo, ankaŭ sur okupataj teritorioj; Politburoo de Komunista Partio de Sovetunio aprobis voĉdonon de komsomolo por krei komsomolajn orgnizaĵojn en Okcidenta Ukrainio kaj Okcidenta Belorusio
- 1940: En Poznań de la 20-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro 1940 germana polico arestis dekkelkajn polojn pro nelaŭleĝa komerco per valorpaperoj, oro kaj kafo
- Germana armeo eniris Rumanion por kontroli kerosenajn kampojn kaj havenojn
- 1941: En Varto-Lando finiĝis operaco de aresto de polaj katolikaj pastroj (de distriktoj Lodzo, Poznań, Inowrocław enprizoniĝis 574 personoj); armila inspektoro en Ĝenerala Gubernio informis germanajn militistajn regopovojn pri subnutrado de polaj laboristoj kaj malaltigo de ilia laborproduktiveco
- Apud Vjazma germana armeo ĉirkauixs 30 sovetajn diviziojn
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Markowa (proksime al Łańcut) 14 kaj en Wola Trzydnicka (proksime al Kraśnik) 12 judojn; en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn; nokte de la 7-a/8-a de oktobro Pola Enlanda Armeo samtempe eksplodigis ĉiujn fervojliniojn ĉirkaŭ Varsovio
- 1943: Al juda partio Bund, aganta en Varsovia geto, pola registaro en ekzilo transdonis 500 mil zlotojn
- Apud marbordoj de duoninsulo Istria pola submarŝipo ORP Sokół sinkigis germanan militistan transportilon SS Eridania; en soveta gulago apud Arĥangelsko mortis Eugeniusz Bodo, pola aktoro kaj kantisto svisdevena
- 1944: En germana koncentrejo Aŭŝvico okazis la plej granda sensukcesa ribelo en ties historio - pereis 451 malliberuloj kaj 4 SS-anoj; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo atakis malliberejojn en Zamość kaj Rzeszów por liberigi kontraŭulojn de nova komunista registaro; Civitana Milico fondiĝis
- Pentristino Jadwiga Walkerowa , volontulino de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, ekspoziciis en Edinburgo 62 siajn verkojn el la vivo de polaj soldatoj
- 1949: Germana Demokratia Respubliko ekestis
- 1950: Ĉina Popola Liberiga Armeo militiras al Tibeto
- 1950: Korea milito: armeo de UN transpaŝis 38-an latitudon kaj eniris teritorion de Norda Koreio
- 1952: En Usono oni patentis strekokodon
- 1958: Prezidento de Pakistano Iskander Mirza malfondis parlamenton kaj enkondukis krizostaton
- 1959: Soveta kosmosondilo Luna 3 unuafoje fotis nevideblan de la Tero flankon de la Luno
- 1960: Niĝerio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1971: Omano aniĝis al UN
- 1970: Kongreso de Tibeta Junularo fondiĝis
- 1973: Milito de Jom Kippur: La egipta armeo konkeris la Suezan Kanalon, detruinte israelajn lim-trupunuojn.
- 1992: Kanado, Meksiko kaj Usono subskribis interkonsenton pri NAFTA
- 1996: Usona novaĵa televidkanalo Fox News surekraniĝis
- 2000: Henriko iĝis grandduko de Luksemburgo
- 2001: Afganio: enmiksiĝo de NATO komenciĝis
- 2003: Arnold Schwarzenegger gajnis balotadon por guberniestro de Kalifornio
- 2004: Reĝo de Kamboĝo Norodom Sianuk abdikis
- 2006: En Moskvo estis pafmortigita sendependa ĵunalistino Anna Politkovskaja, konata pro sia kritika sinteno kontraŭ administrado de Putin kaj milito en Ĉeĉenio
- 2006: Ĉefurbo de Palaŭo translokiĝis al Ngerulmudo
- 2006: Papuo-Nov-Gvineo: vulkano Tavurvur sur Nova Britio erupciis
- 2008: Super Sudano bruliĝis en atmosfero 2-metra asteroido 2008 TC3, la unua malkovrita antaŭ kolizio kun la Tero
Naskiĝoj
- 1471: Frederiko la 1-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1533)
- 1748: Karolo la 13-a, reĝo de Norvegio kaj Svedio (m. 1818)
- 1777: Pál Felsőbüki Nagy, hungara politikisto, lingvisto (m. 1857)
- 1794: Wilhelm Müller, germana poeto (m. 1827)
- 1835: Felix Draeseke, germana komponisto (m. 1913)
- 1847: Emil Holub, ĉeĥa vojaĝisto kaj esploristo de Afriko (m. 1902)
- 1849: James Whitcomb Riley, usona poeto (m. 1916)
- 1857: Zoltán Ferenczi, hungara literaturhistoriisto (m. 1927)
- 1879: Joe Hill, usona kantisto, poeto kaj dramisto, ekzekutita (m. 1915)
- 1881: Sándor Balla, hungara apotekisto (m. 1954)
- 1885: Niels Bohr, dana fizikisto (m. 1962)
- 1900: Heinrich Himmler, germana politikisto kaj estro de SS (m. 1945)
- 1910: László Tabi, hungara verkisto (m. (1989)
- 1913: Simon Carmiggelt, nederlanda verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1987)
- 1919: Dezső Bandi, hungara artisto (m. 2005)
- 1922: Alaine Polcz, hungara psikologino, verkistino (m.2007)
- 1922: Nándor Wagner, hungara skulptisto, pentristo (m. 1997)
- 1926: Dezső Szüts, hungara ĵurnalisto
- 1928: Sohrab Sepehri, irana poeto kaj pentristo (m. 1980)
- 1931: Desmond Tutu, sudafrika anglikanisma ĉefepiskopo, nobelpremiita
- 1934: Ulrike Meinhof, germana ĵurnalistino, kunfondintino de terorisma organizaĵo (m. 1976)
- 1939: Harold Walter Kroto, angla nobelpremiita kemiisto, kunmalkovrinto de fulerenoj
- 1940: Raimund Harmstorf, germana aktoro (m. 1998)
- 1946: Bernard Lavilliers, franca kantisto
- 1947: France Gall, franca kantistino
- 1947: François Dosé, franca politikisto
- 1947: Zoltán Kovács, rumania hungara fizikisto, psikologo.
- 1950: Jakaya Kikwete, prezidento de Tanzanio
- 1951: John Mellencamp, usona rokenrola kantisto kaj pentristo
- 1952: Vladimir Putin, prezidento de Rusio
- 1954: Jenő László Vargha, rumania hungara psikologo
- 1955: Yo-Yo Ma, usona violonĉelisto ĉindevena
- 1959: Lourdes Flores, perua advokatino kaj politikistino
- 1973: Dida, brazila futbalisto
- 1976: Gilberto Aparecido da Silva, brazila futbalisto
- 1980: Edison Chen, kanada aktoro kaj kantisto ĉindevena
Mortoj
- 336: Marko, papo, sanktulo
- 929: Karlo la 3-a, okcidentfranka reĝo (n. 879)
- 1553: Cristóbal de Morales, hispana komponisto (n. ĉ. 1500)
- 1620: Stanisław Żółkiewski, pola militisto kaj verkisto (n. 1547)
- 1637: Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1587)
- 1708: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (n. 1666)
- 1708: Gobind Singh, la lasta guruo de sikismo (n. 1666)
- 1847: Alexandre Brongniart, franca geologo-mineralogo, paleontologo, kemiisto kaj zoologo (n. 1770)
- 1849: Edgar Allan Poe, usona verkisto (n. 1809)
- 1886: William Barnes, angla poeto kaj verkisto (n. 1801)
- 1903: Joseph Buatier de Kolta, franca iluziisto (n. 1847)
- 1904: Isabella Bird, angla vojaĝistino, esploristino, verkistino kaj natursciencistino (n. 1831)
- 1943: Eugeniusz Bodo, pola aktoro, reĝisoro kaj kantisto svisdevena (n. 1899)
- 1953: Emil Filla, ĉeĥa kubisma pentristo (n. 1882)
- 1963: Gustaf Gründgens, germana aktoro, reĝisoro (n. 1899)
- 1973: József Fodor. hungara poeto (n. 1898)
- 1981: Huberto Rohden, brazila filozofo, tradukisto de la Biblio, kaj verkisto (n. 1893)
- 1992: Tevfik Esenç, ĉerkesa ekzilito, la lasta parolanto de la ubiĥa lingvo (n. 1904)
- 2006: Anna Politkovskaja, rusia ĵurnalistino, murdita (n. 1958)
- 2009: Irving Penn, usona fotisto (n. 1917)
- 2011: Ramiz Alia, prezidento de Albanio (n. 1925)
- 2013: Patrice Chéreau, franca reĝisoro, aktoro, scenaristo (n. 1944)
- 2013: József Tőzsér, rumania hungara libroeldonisto kaj librovendisto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de la
- Rozario de la beata Virgulino Maria
- Serĝo kaj Bako, romiaj soldatoj, martiroj
- Marko, papo
- Matteo Carreri, itala pastro kaj dominikano
Tagoj de semajno
La 7-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.