Mohandas Karamchand Gandhi

El Vikipedio

(Alidirektita el Mahatma GANDHI)
Saltu al: navigado, serĉo

"Ne estas vojo al paco. Paco estas la vojo." - Gandhi

Mohandas Karamchand Gandhi
Mohandas Karamchand Gandhi
Gandhi en Sudafriko
Naskiĝo 2-a de oktobro 1869
Porbandar, Barato
Morto 30-a de januaro 1948
Nov-Delhio, Barato
Portalo pri Homoj
Kasturba

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami



Mohandas Karamchand GANDHI [moːhənd̪aːs kərəmtʃənd̪ gaːnd̪ʱiː] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝa. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdoni. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Apogis la britojn dum la Bura Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.

Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvaal volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan rekontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi violente kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvaala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.

En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de la registaro.

Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violentaj agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930. En tiu tago, li komencis la marŝadon al la maro por fari propran salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun la vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.

Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojon, sed apogis Brition dum la Dua mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj pakistanaj hinduoj kaj islamanoj, sed vane.

Je la 30-a de januaro 1948, fanatika hinduo mortpafis Gandhion.


Enhavo

[redakti] Honora titolo Mahatma

Multaj baratanoj alparolis Gandhion per la honora titolo Mahatma, kiu signifas "granda animo".

[redakti] Bibliografio pri Gandhi en Esperanto

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj: