Zboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zboj
hungare: Harcos
municipo
Oficiala nomo: Zboj
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Rivero Zbojský potok
Situo Zboj
 - alteco 356 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 42″ N 22° 28′ 48″ O / 49.02833 °N, 22.48000 °O / 49.02833; 22.48000 (mapo)
Areo 50,542 km² (5 054,2 ha)
Loĝantaro 436 (31.12.2005)
Denseco 8,63 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1567
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 68
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 521051
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Zboj
Retpaĝo: www.zboj.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Zboj (hungare Harcos (harcoŝ)) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Snina. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Zboj, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungarecan nomon, kiu estas simpla traduko el la origina.

Situo

La teritorio de vilaĝo kuŝas en la montaro Bukovské vrchy en la montara valkaldrono kune kun vilaĝo Nová Sedlica kiu kuŝas pli nordokcidente. Tra la vilaĝo fluas rojo Zbojský potok, kiu elfontas ĉe la limo sub la ĉefa karpata montspino kaj kondukas vojo al Nová Sedlica de Ulič. De okcidento staras monto Veľký Bukovec kaj sud oriente Stinská, laŭ la ukraina landlimo. Snina troviĝas 40 km.

Historio

Rutenoj fondis la vilaĝon en 1569. Dum la historio la vilaĝo apartenis origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1002 da homoj, (928 rutenoj, 38 germanoj, 22 hungaroj, 5 slovakoj). Dum la 1-a mondmilito okazis tie gravaj bataloj, sekve la vilaĝo preskaŭ tute ruiniĝis. Ĝis Traktato de Trianon Harcos apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo -(ankaŭ tiam la vilaĝo detruiĝis)- fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 1945 banditoj murdis kelkajn el la loĝantoj. En 1947 aŭtobusoj ektrafikadis, en 1955 poŝto, en 1960 lernejo konstruiĝis. En 2001 loĝis en la vilaĝo 488 da homoj, (383 slovakoj, 49 rutenoj kaj 32 ukrainoj). En 2001 loĝis en Zboj 488 da homoj, (383 slovakoj, 49 rutenoj, 32 ukrainoj, 5 ĉeĥoj).

Konstruaĵoj

Vidindaĵoj

Naturoprotektado

La parto de teritorio de vilaĝo estas en la Nacia parko Poloniny, inkludas du protektitaj teritorioj: