20-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de septembro estas la 263-a tago de la jaro (la 264-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 102 tagoj restas.
Je la 20-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -52: Gaŭla Milito: venko de Romia Imperio en la batalo de Alesia
- 1066: Vikingoj konkeris Anglion per venko en batalo de Fulford
- 1187: Armeo de Saladino komencis sieĝon de la ĉefurbo de Jerusalema reĝlando
- 1378: Granda okcidenta skismo komenciĝis - ĉefepiskopo de Cambrai Roberto de Ĝenevo iĝis kontraŭpapo Klemento la 7-a
- 1410: Sigismondo la 1-a elektiĝis kiel reĝo de Germanio
- 1459: La unua mencio pri Bukareŝto en dokumento subskribita de Vlad la 3-a Drakulo
- 1519: Ferdinando Magelano eknavigis el haveno en Sanlúcar de Barrameda por la unua ekspedicio ĉirkaŭ la mondo
- 1576: Pola reĝo Stefan Batory vokis Gdańsk antaŭ reĝa tribunalo kun riproĉo de majestatenco kaj ribelo
- 1580: Pola kavalerio sub gvido de princo Janusz Zbaraski frakasis la rusan en batalo de Toropec, dum pola-rusa milito
- 1600: Naŭjara milito: batalo de Moyry Pass (interalie en Graflando Louth) komenciĝis
- 1604: Okdekjara Milito: post pli ol tri jaroj de la Sieĝo de Ostendo, defendata de niderlandaj ribelantoj, hispana armeo ĝin konkeris
- 1697: Kadre de la 5-a aŭstro-turka batalo okazis mara batalo de Eŭbeo
- 1697: Subskribo de Traktato de Rijswijk ĉesiganta la naŭjaran militon
- 1703: Milito de hispana sukcedo: venko de habsburga armeo super la prusa en batalo de Höchstädt an der Donau
- 1730: Rezulte de renverso falis sultano Ahmed la 3-a - la nova iĝis Mahmud la 1-a
- 1792: Batalo de Valmy: franca armeo venkis armeojn de Aŭstrio kaj Reĝlando Prusio
- 1814: Francis Scott Key verkis The Star Spangled Banner, nacian himnon de Usono.
- 1854: Krimea milito: venko de brita-franca-turka armeo super la rusa en batalo de Almo
- 1859: Malfermo de bestoĝardeno en Kopenhago
- 1870: Itala armeo konkeris Romon, la ĉefurbon de la Papa Ŝtato
- 1882: Portugalio: Figueira da Foz iĝis urbo
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Kampanio
- 1908: Sankt-Peterburgo: pro epidemio de ĥolero mortis ĉirkaŭ 7 mil personoj
- 1918: Dum aŭskultado de konfesanto sur la korpo de Pio el Pietrelcina unuafoje aperis stigmatoj
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Batalo ĉe Niemen komenciĝis
- 1932: Puneo: Mohandas Karamchand Gandhi komencis en malliberejo fastostrikon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La 4-a tago de la Soveta invado en Pollandon: Defendo de Grodno kontraŭ Ruĝa Armeo komenciĝis; unuoj de soveta armeo malliberigis - laŭ neplenaj donitaĵoj - ĝis tiu ĉi tago ĉ. 60 mil polajn soldatojn, suboficirojn kaj oficirojn; polaj soldatoj komencis evakui Pinsk; taĉmentoj de Ruĝa Armeo okupis Krzemieniec (nun Ternopila provinco) kaj Kowel (Volina provinco); Korpuso de Landlim-Protekto rekonkeris aneksitan de porsovetaj flankatakistoj urbeton Kołki en Volinio; en Lvovo aperis la lasta numero de "Dziennik Polski" (Pola Tagĵurnalo); La 20-a tago de la germana-pola milito: Batalo de Bzura finiĝis - generalo Tadeusz Kutrzeba kun sia stabo kaj resto de taĉmentoj sukcesis trairi al Varsovio; batalo de Tomaszów Lubelski (la dua laŭ grandeco post la batalo apud la rivero Bzura) finiĝis; defendo de Hel komenciĝis kaj daŭris ĝis la 1-a de oktobro (poloj subiĝis nur post kapitulaco de Varsovio kaj apuda fortikaĵo Modlin); militkrimoj de Wehrmacht kontraŭ pafekzekutitaj 46 polaj militkaptitoj en Majdan Wielki (apud Krasnobród) kaj murditaj en Wola Korybutowa (proksime al Chełm) 44 vunditaj soldatoj, krome germanaj soldatoj pafmortigis en Ulów 7 oficirojn; armeoj "Kraków" kaj "Lublin" kapitulacis; en armea spaco en Biedrusko (proksime al Poznań) restis 9400 internigitaj poloj; en Grandpolujo oni komencis maldungi de ĉiuspecaj lernejoj instruistojn kun pola nacieco kaj konfiski havaĵon de ĉiuj malfonditaj polaj organizaĵoj;
- Stalin informis germanan registaron pri forĵeto de la projekto krei rudimentan polan ŝtaton; pola marŝalo en sia lasta ordono de Rumanio al soldatoj diris fine: La situacio ŝanĝiĝos, la milito ankoraŭ daŭras. Vi ankoraŭ batalos por Pollando kaj revenos al ĝi portante la venkon; Brition atingis post batalo pola submarŝipo "Żbik" (Sovaĝa Kato); pola submarŝipo "Wilk" (Lupo) sukcesis forlasi Baltan Maron kaj trairi al Norda Maro por veni al skota haveno Rosyth (Fife); Hitler ordonis teni en koncentrejoj de Nazia Germanio ĉiujn internigitajn polajn civilulojn soldat-aĝaj kaj sileziajn ribelantojn, sendepende de la aĝo
- 1940: En Poznań poloj devis cedi al germanoj sidlokon en aŭtobusoj kaj priservantoj de tramoj ne uzi la polan lingvon; en Jagodina (Serbio) oni malfermis "Dom Polski" (Pola Domo)
- Franca reĝimo de Vichy sub premo de Germanio rompis diplomatiajn rilatojn kun Pollando
- 1941: En arbaro apud Niemenczyn (Vilnius) germanoj murdis ĉ. 400 judojn; en Varto-Lando bicikloj uzataj de poloj estis markitaj per blanka farbo
- 1942: Germana polico pafmortigis 10 polojn en Różaniec (Lublinio) pro helpo al sovetaj militkaptitoj kaj en Ciechanki 5 judojn kaj 2 polojn
- Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando formiĝis eksterlande - konspira militista naciisma organizaĵo, la plej granda post Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj subtera politik-armea formiĝo en okupata Pollando, kiu nombris de 80 ĝis 100 mil personoj; usonanoj testoflugis japanan ĉasaviadilon Mitsubishi A6M, kiu frakasiĝis sur Alasko; grekoj sekcese atencis kontraŭ la plej granda faŝisma organizaĵo - 26 grekoj kaj 43 germanaj oficiroj pereis
- 1943: De germana militkaptitejo por oficiroj en Dössel (Nordrejn-Vestfalio) fuĝis nokte de la 19-a ĝis la 20-a de septembro per subfosaĵo 47 polojn , en tio 43 oficiroj - germanoj kaptis 37, kiujn pafekzekutis; partizanoj liberigis malliberulojn en Krasnystaw; regopovoj de SS direktis lastajn judajn laboristojn de koncentrejo Treblinka al la simila en Sobibor
- 1944: Ribelo de Varsovio: 200 vunditaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo evakuiĝis per kloakoj de kvartalo Powisle al Mokotów; soldatoj de SS kolektis ĉ. 1000 polojn kaj pafmortigis ĉiujn, kiuj ŝajnis al ili ribelantoj, kune kun virinoj - pereis la plej fama kurierino Maria Cetys; parto de ribelantoj kun soldatoj de la Unua Armeo de Pola Soldataro transiris Vistulon per boatoj - mortfalis interalie la plej juna kaporalo Witold Modelski, distingita per Batal-Kruco kaj beloruso fuĝinta de germana mallibero
- Asocio de Polaj Ĵurnalistoj aranĝis en Londono vesperon dediĉitan al la batalanta Varsovio
- 1946: Alpes-Maritimes: la unua Festivalo de Cannes komenciĝis
- 1949: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis la unua registaro de Konrad Adenauer
- 1954: UN akceptis konvencion pri statuso de sennaciuloj
- 1955: Soveta registaro atribuis plenan suverenecon al Germana Demokratia Respubliko
- 1960: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Respubliko Kongo, Madagaskaro, Niĝero, Somalio kaj Togo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Gujano aniĝis al UN
- 1969: Waldemar Baszanowski atingis en Varsovio mondĉampionecon pri halterlevo
- 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aniĝis al UN
- 1979: En Centr-Afrika Respubliko helpe de francaj specialaj fortoj oni faligis doktatoron Jean-Bédel Bokassa
- 1990: Sud-Osetio proklamis sendependecon de Kartvelio
- 2001: En Usona Kongreso prezidento George W. Bush deklaris militon kun terorismo
- 2003: Civitanoj de Latvio referendumis por aliĝo al Eŭropa Unio
- 2004: Vikipedio pasis 1 milionon da artikoloj.
- 2006: Jemeno: Ali Abdula Saleh refoje gajnis prezidentan balotadon
- 2006: Tajlando: rezulte de ŝtatrenverso ĉefministro Taksin Ĉinaŭat estis forigita kaj la regopovon transprenis Konsilio pri Administra Reformado
- 2008: Prezidento de Sud-Afrika Respubliko Thabo Mbeki anoncis demision
- 2008: Ĉeĥio: inaŭguro de la Esperanto-Muzeo en Svitavy
- 2009: Sud-Sudano: en batalo de Duk Padiet pereis ĉ. 100 personoj pro atako de Nueroj kontraŭ Dinkaoj
Naskiĝoj
- 1486: Arthur Tudor, princo de Kimrujo (m. 1502)
- 1503: Andrzej Frycz Modrzewski, pola verkisto, reĝa sekretario (m. 1572)
- 1590: Robert Garnier, franca dramisto kaj poeto (n. 1544)
- 1744: Giacomo Quarenghi, itala arkitekto famiĝinta en Rusio (m. 1817)
- 1746: Moric Benjovski, pola vojaĝisto hungardevena (m. 1786)
- 1758: Jean Jacques Dessalines, haitia politikisto kaj unua reganto (m. 1806)
- 1778: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, estona vojaĝisto, malkovrinto kaj esploranto de Antarkto (m. 1852)
- 1845: Márton Özséb Fermendzsin, hungara franciskano, historiisto (m. 1897)
- 1853: Chulalongkorn, reĝo de Siamo (m. 1910)
- 1858: Johannes Bühring, germana pedagogo
- 1860: Viktor Rákosi, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1923)
- 1873: Ferenc Szisz, hungara aŭtokonkursisto (m. 1944)
- 1878: Upton Sinclair, usona verkisto (m. 1968)
- 1880: Georges Pouchot, franca esperantisto (m. nekonata)
- 1885: Jelly Roll Morton, usona ĵazmuzikisto, pianisto kaj komponisto (m. 1941)
- 1890: Lajos Kántor, rumania hungara filologo (m. 1966)
- 1897: Áron Tamási, rumani hungara, hungara verkisto (m. 1966)
- 1900: Humberto de Alencar Castello Branco, diktatoro de Brazilo (m. 1967)
- 1900: Sándor Bihari, rumania hungara komponisto, instruisto (m. 1984)
- 1901: György Bácski, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (m. 1978)
- 1903: Alexandre Deulofeu, kataluna politikisto (m. 1978)
- 1916: Rudolf August Oetker, germana entreprenisto (m. 2007)
- 1917: Fernando Rey, hispana aktoro (m. 1994)
- 1920: Hanns Cibulka, germana verkisto (m. 2004)
- 1921: Chico Hamilton, usona ĵaza tamburisto (m. 2013)
- 1929: Angéla Soós, rumania hungara aktorino
- 1926: Apollónia Kovács, rumania hungara, hungara aktorino, kantistino
- 1934: Sophia Loren, itala aktorino
- 1935: János Kardalus, rumania hungara instruisto, etnografia esploristo (m. 2006)
- 1940: Aso Taro, ĉefministro de Japanio
- 1843: Aladár Benedek, hungara poeto, redaktoro (m. 1915)
- 1944: Ferenc Hann, hungara arthistoriisto, muzeologo (m. 2010)
- 1948: George R. R. Martin, usona fantasta kaj horora verkisto
- 1951: Javier Marías, hispana verkisto kaj tradukisto
- 1952: István Király, rumania hungara filozofo, universitata instruisto.
- 1958: Andor Kőmíves, rumania hungara pentristo, altlerneja instruisto
- 1963: Márta Bodó, rumania hungara redaktorino
- 1968: Tibor Nagy-Bodó, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1975: Asia Argento, itala aktorino, reĝisorino, diskĵokeino
- 1975: Juan Pablo Montoya, kolombia aŭtomobilisto
- 1979: Alfréd Macalik, rumania hungara pentristo (n. 1888)
Mortoj
- 1168: Paskalo la 3-a, itala kontraŭpapo (n. ĉ. 1110)
- 1460: Gilles Binchois, francoflandra komponisto (n. ĉ. 1400)
- 1501: Agostino Barbarigo, doĝo de Venecio (n. ĉ. 1420)
- 1854: Frederick Catherwood, brita arkeologo (n. 1799)
- 1863: Jacob Grimm, germana fabelisto (n. 1785)
- 1973: András Tatai, hungara reformita altlerneja instruisto (n. 1803)
- 1894: Heinrich Hoffmann, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1809)
- 1898: Theodor Fontane, germana verkisto francdevena (n. 1819)
- 1908: Pablo Sarasate, hispana violonisto kaj komponisto (n. 1844)
- 1917: Émile Boirac, franca esperantisto kaj rektoro de Akademio de Esperanto (n. 1851)
- 1920: Benedek Bálint, hungara grafikisto (n. 1860)
- 1930: Gomboĵab Cibikov, rusa esploristo de Tibeto (n. 1873)
- 1932: Wovoka, indiana profeto, pajuteo, kreinto de spirit-danco (n. ĉ. 1856)
- 1933: Annie Besant, angla teozofino, feministino, verkistino, la dua gvidantino de Teozofia societo (n. 1847)
- 1945: Augusto Fragoso, prezidento de Brazilo (n. 1869)
- 1957: Jean Sibelius, finnlanda komponisto (n. 1865)
- 1960: László Bárdos, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1897)
- 1960: Endre Koréh, hungara operkantisto (n. 1906)
- 1967: Bertalan Fövenyessy, hungara komponisto (n. 1875)
- 1971: Giorgos Seferis, greka verkisto, nobelpremiito (n. 1900)
- 1975: Saint-John Perse, franca poeto kaj diplomato, Nobel-premiito (n. 1887)
- 1975: Ludvík Svoboda, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1895)
- 1988: Tibor Sekelj, kroata vojaĝisto, verkisto, juristo, ĵurnalisto kaj esperantisto hungar-juddevena (n. 1912)
- 1988: Lajos Gábos, rumania hungara geologo (n. 1927)
- 1996: Pál Erdős, hungara matematikisto (n. 1913)
- 1996: Dénes Keresztes, rumania hungara psikologo, redaktoro (n. 1945)
- 1998: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro (n. 1910)
- 1999: Raisa Gorbaĉova, rusia sociologino, la unua damo de Sovetunio (n. 1932)
- 2000: German Stepanoviĉ Titov, sovetia kosmonaŭto (n. 1935)
- 2001: József Zsigmond, rumania hungara memuaristo, etnografo (n. 1919)
- 2005: Simon Wiesenthal, postmilita ĉasisto de naziaj militokrimuloj (n. 1908)
- 2007: Alaine Polcz, hungara psikologino, verkistino (n.1922)
- 2011: Burhanuddin Rabbani, prezidento de Afganio taĝikdevena, murdita (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Antikva Grekio: la sepa tago de la Eleŭzisaj Misteroj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sanktaj sacerdoto Andreo Kim Tae-gon, Paŭlo Chong Ha-sang kaj iliaj 101 koreaj kunuloj, martiroj
Tagoj de semajno
La 20-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.