Báč
Báč | |
hungare: Bacsfa | |
municipo | |
Oficiala nomo: Báč | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Danubo |
Situo | Báč |
- alteco | 120 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 00′ 14″ N 17° 22′ 36″ O / 48.00389 °N, 17.37667 °O (mapo) |
Areo | 3,920 km² (392 ha) |
Loĝantaro | 511 (31.12.2004) |
Denseco | 130,36 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1319 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 930 30 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | DS |
NUTS | 501441 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Báč | |
Retpaĝo: www.obecbac.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Báč (hungare Bacsfa) estas municipo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Situo
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Danubo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Šamorín 6 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1319. En 1849 okazis batalo inter hungaroj kaj aŭstroj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 321 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Šamorín, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 566 da homoj (355 hungaroj kaj 205 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio de Padovo de 1677, iam estis ĉe la altaro pentraĵo pri Beata Damo, kiu kelkfoje ploris, sed oni forrabis la bildon en 1995 kaj tute malaperis. En la preĝejo troviĝas tombejo de poeto Ladislao Amade; la preĝejo estas pilgrimloko
- klostro de 1677
- novgotika golgoto de 1867
- kastelo de Apponyi (aponji) el la 19-a jarcento
- kapelo de 1775
|