Klimkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klimkovice
germane: Königsberg in Schlesien
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Klimkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Ŝoseo D1
 - tunelo Tunelo Klimkovice
Memorindaĵo Klimkovice
Rojo Polančice
Situo Klimkovice
 - koordinatoj 49° 47′ 00″ N 18° 08′ 00″ O / 49.78333 °N, 18.13333 °O / 49.78333; 18.13333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 382 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 238 m s. m.
Areo 1,423 km² (142,3 ha)
Loĝantaro 4 137 (30.06.2010)
Denseco 2 907,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1383
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 83
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 598739
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Klimkovice
Retpaĝo: www.mesto-klimkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Klimkovice estas urbo kun 4137 loĝantoj, situanta en Ĉeĥa Silezio, 9 km de urbo Bílovec, en distrikto Ostrava-urbo en Moravia pordego.

La unua mencio pri la urbo estas datita en la jaro 1383. En la 19-a jarcento ĝi famiĝis kiel urbo de ŝuistoj kaj teksistoj. La urbo estis tre difektita dum liberigado dum la dua mondmilito en la jaro 1945 en konekso kun Ostrava operaco. Okcidente de la urbo situas jodsanatorioj. Ekde la jaro 1994 funkcias ĉi tie unu el la plej modernaj banlokoj en Ĉeĥio. Por kuracado estas uzata jodbroma mineralakvo el bortruoj ĉe Polanka nad Odrou.

En la 15-a jarcento estiĝis ĉi tie burgaro, alikonstruita en la jaroj 15781579 al renesanca kastelo. Pli malfrue ĝi estis reguligita, precipe post incendio en la jaro 1854. En la jaro 1945 ĝi denove forbrulis, renovigita ĝi estis en la jaroj 19461951. La plej valora parto de la ejinterno estas konservita ŝtuparejo el la jaro 1579. Empira kapelo de versajla tipo devenas el la 19-a jarcento, tombejpreĝejo de La plej sankta Triopo estas el la 16-a jarcento. En placo estas konservita arkado el la 16-a jarcento. Hospitalo estas el la 17-a jarcento.

En la urbo troviĝas ankaŭ muzeo kun patrujgrafiaj kolektaĵoj. En la jaroj 19181934 ĉi tie restadis verkistino Jarmila Glazarová (al la urbo ligas ŝiaj romanoj Jaroj en rondo kaj Lupa truo).

Proksime de la urbo troviĝas Banloko Klimkovice.

Esperanto

En Klimkovice naskiĝis Vladimír Slaný.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Hýlov | Josefovice | Klimkovice | Václavovice Ŝablono:PiedoMunicipoNav