Český Krumlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krumovo)
Český Krumlov
germane Böhmisch Krumau, germane Krummau
urbo
Panoramo de krumlova kastelo kaj kvartalo Latrán kun eksa preĝejo de sankta Joŝto.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Český Krumlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Český Krumlov
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Memorindaĵoj Český Krumlov kastelo, Grafitminejo
Rivero Vultavo
Situo Český Krumlov
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 39″ N 14° 18′ 54″ O / 48.81083 °N, 14.31500 °O / 48.81083; 14.31500 (mapo)
Areo 22,16 km² (2 216 ha)
Loĝantaro 12 907 (2023)
Denseco 582,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 381 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545392
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia urbocentro de Český Krumlov
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Český Krumlov
Retpaĝo: www.mu.ckrumlov.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Festivalo en Český Krumlov
Preĝejo de Sankta Vito.

Český Krumlov (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas urbo en Ĉeĥio, unu el la plej ĉefaj turismaj allogaĵoj de la tuta lando. Ĝi situas sur la rivero Vltava en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, 25 km sude de České Budějovice, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio, en cismontarejo de la montaro Šumava. Unike konservita renesanca urbocentro kun ampleksa kastelo estas parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO. Vivas ĉi tie 12 907 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kájov, Větřní, Mirkovice, Přídolí kaj Přísečná.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam burgo estis fondita, estiĝis sub ĝi loĝdomaro nomata Latrán, sed tiu baldaŭ ĉesis sufiĉi al la bezonoj de la kreskanta urbo, tial en la kontraŭa bordo de rivero Vltava estis fondita en la jaro 1274 nova urbo. En tereno deklivanta al la rivero estis mezurita proksimume kvadrata placo, el kies anguloj kondukis stratoj al la plej frekventataj direktoj, al vojoj al Prachatice, Rožmberk nad Vltavou kaj České Budějovice. En la 14-a jarcento Krumlov estis ĉirkaŭita per novaj remparoj, ligantaj al jam ekzistanta remparo. La remparoj estis malfermitaj per la portaloj "Supra portalo" kaj "Budějovická-portalo", kiuj ankaŭ fermis transirejon trans la rivero kaj Latrán.

En la jaro 1302 la posedanta familio formortis kaj novaj posedantoj fariĝis plua familia branĉo – Rožmberk-anoj. Petr la I-a el Rožmberk baldaŭ post tio transloĝiĝis al Krumlov kaj li donis al la urbo multajn rajtojn kaj privilegiojn. Dum lia regado kaj kun eluzo de liaj grandaj financaj rimedoj komenciĝis konstruado de novaj konstruaĵoj. La burgo kun cilindra turo (pli poste nomata Suba) estis pliriĉigita per nova parto (Supra burgo) kun loĝpalaco. Konsistaĵo de la palaco estis ankaŭ kapelo de Sankta Georgo el la jaro 1334. Pro la evoluo de la burgo krekis ankaŭ la signifo de Latrán, en la jaro 1334 estis proksime de la ponto fondita hospitalo kun preĝejo de sankta Joŝto kaj aliaj konstruaĵoj. Komence de la 15-a jarcento dum regado de Oldřich el Rožmberk estis konstruata preĝejo de Sankta Vito. Oldřich ankaŭ komencis multekostan rekonstruadon de la burgo. En la jaro 1493 heredis la regionon Petr la III-a el Rožmberk kaj daŭrigis la konstruagadon en stilo de malfrua gotiko.

La lasta Rožmberk-ano loĝanta en Krumlov estis Petr Vok, kiu en la jaro 1601 vendis la urbon al imperiestro Rudolfo la 2-a, sed komenco de la 17-a jarcento signifis por la urbo stagnon. Reviviĝo okazis nur post la tridekjara milito. En la jaro 1622 Ferdinando la 2-a donacis Krumlov-on al Jan Oldřich el Eggenberk, kaj ĝi apartenis al tiu ĉi familio ĝis fino de la 18-a jarcento. En la jaro 1719 akiris Krumlov-on Schwarzenberg-anoj. La urbo konstrue disvastiĝis dum regado de ĉiu posedanto kaj ankaŭ en pluaj jaroj.

Evoluo de industrio en la 19-a jarcento kernon de la urbo ne trafis, tial restis konservita ties mezepoka kaj renesanca karaktero. En la urbo staras multe da konservitaj domoj el tiu tempo. Viziteblaj estas multaj memorindaĵoj, muzeoj kaj galerioj. Pro sia unika arthistoria valoro la historia urbocentro de Český Krumlov estis en 1963 proklamita kiel protektata monumentrezervejo kaj en 1992 kiel parto de la monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 712
18807 659
18908 903
19008 676
19108 716
19218 226
JaroLoĝantoj
19308 692
19508 057
19619 255
197010 430
198013 776
199114 108
JaroLoĝantoj
200114 443
201113 361
201413 253
201613 160
201713 141
201813 028
JaroLoĝantoj
201913 085
202012 981
202112 278
202212 461
202312 907

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]