Majo de 2010
Aspekto
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2010 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum Majo de 2010.
1-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Dum la solenaĵoj, okazintaj en stadiono en Nalĉiko (Kabardio-Balkario, Rusio) honore al la Tago de la Laboro, okazis la eksplodo je 5 kg da TNT-ekvivalento. 21 homoj estis metitaj en malsanulejojn. Baldaŭe forpasis unu el vunditoj — 104-jara Saidli Ŝibzuĥov, veterano de la Granda patriota milito.
- Rezulte de du eksplodoj en moskeo en Mogadiŝo (Somalio) pereis 25 kaj estis vunditaj kekdekoj da homoj.
- La novaĵagentejo Xinhua lanĉis la unuan tutdiurnan ĉinian prinovaĵan televidkanalon en la angla lingvo.
5-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la niĝeria prezidanto Umaru Jar'Adua. Lian postenon transprenis Goodluck Jonathan.
- Forpasis la fama itala operkantistino Giulietta Simionato. Ŝi havis 99 jarojn.
- En Grekio komenciĝis la ĝenerala striko, kiun akompanas manifestacioj kaj surstrataj tumultoj. Rezulte de tio jam pereis almenaŭ tri homoj.
- La rusia ministerio pri defendo publikigis pliĝustigitajn informojn pri perdoj de Sovetunio dum la Dua mondmilito. Ĝi konsistigis 26,6 milionoj da homoj, inkluzive de 8,6 militistoj.
- La cisternoŝipo "Moskovskij universitet" estis ostaĝigita de somaliaj piratoj. En ĝi troviĝas 23 rusiaj ŝipanoj.
6-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Je nokto al la 6-an de majo la maristaj infanterianoj de la rusia granda kontraŭsubmarŝipa ŝipo "Marŝal Ŝapoŝnikov" liberigis en Adena Golfo la cisternoŝipon "Moskovskij universitet", antaŭtage kaptita de somaliaj piratoj. Unu pirato estis mortigita, aliaj kaptitaj. Neniu el 23 rusiaj ŝipanoj damaĝiĝis.
7-a de majo
[redakti | redakti fonton]- La nederlanda militŝipo Johan de Witt, partopreninta la mision de la marfortoj de la Eŭropa Unio en Somalio (EU NAVFOR Somalia), likvidis la flosbazon de la somaliaj piratoj kaj du boatojn de ili.
- Pro inundo en la sudo de Taĝikio jam pereis 13 homoj.
- En Azerbajĝano pro pluvtorentoj la rivero Kura elbordiĝis kaj inundis 20 milojn da domoj.
- Estis oficiale deklaritaj rezultoj de la parlamenta balotado en Britio. 306 lokojn gajnis Konservativa Partio gvidata de David Cameron, 258 — Laborista Partio gvidata de Gordon Brown kaj 57 — Liberal Democrat estrata de Nick Clegg. Pliajn 28 lokojn disdividos aliaj partioj.
- La germana Bundestag aprobis la registaran projekton, laŭ kiu la lando transdonu al Grekio dum tri jaroj 22,4 miliardojn da eŭroj kiel la financa subteno. Por la propono voĉdonis 390 el 601 deputitoj.
8-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En Staten-Insulo (Novjorko, Usono) la pramo de la firmao Staten Island Ferry trafis kajojn. Ĉirkaŭ 65 homoj estis vunditaj, kvin el ili — grave.
- En la minejo "Raspadskaja" en la urbo Meĵdureĉensk (Kemerova provinco, Rusio) okazis du eksplodoj. Rezulte de tio pereis 12 kaj vundiĝis 41 ministoj. Pli ol 50 ministoj kaj 20 savistoj evidentiĝis esti blokitaj subtere post la dua eksplodo.
- Apud la urbo Kaspijsk (Dagestano, Rusio) ĉirkaŭ 23:00 okazis la eksplodo en fervojaj vojoj. Neniu estis damaĝita.
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev transdonis al Bronisław Komorowski 67 volumojn de historiaj dokumentoj pri Masakro de Katyn.
- Je 21:05 (moskva horo) en la urbo Derbent (Dagestano, Rusio) en kajo de fervoja stacidomo okazis eksplodo. Unu virino pereis, kvin aliaj homoj estis vunditaj, inkluzive de tri milicanoj.
- Je nokto al la 8-an de majo gvidantoj de 16 landoj de la Eŭropa Unio decidis fondi kontraŭkrizan fonduson, kies celo estu la mildigo de la sekvoj de kresko de la ŝtatŝuldoj de ties membroj.
9-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la marbordo de la insulo Sumatro (Indonezio), ĉirkaŭ 220 km de la urbo Banda Aceh okazis la tertremo de magnitudo je 7,2 ĝis 7,4 laŭ la skalo de Richter.
- En la urbo Kaspijsk okazis la du eksplodoj — en 7:00 kaj 8:00 (moskva horo). Sekve de tiu unua pereis sapeisto. Sekve la dua — nur kamikazo mem, eksplodiginta sin apud la militista formacio.
10-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En la Filipinoj komenciĝis la tutlanda balotado.
- Kunlaborantoj de la polica misio de la Eŭropa Unio (EULEX) eltrovis apud la urbo Raŝka (Serbio), ĉe la limo kun Kosovo, amastombejon de albanoj, mortigitaj en 1998-1999. Onidire temas pri ĉirkaŭ 250 homoj.
11-a de majo
[redakti | redakti fonton]- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev dum la oficiala vizito en Sirion renkontiĝis kun Ĥaled Maŝal, la ĉefo de la politika buroo de Hamas. Interalie li alvokis al plej eble baldaŭa liberigo de la israela kaporalo Gilad Ŝalit.
12-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Dum la alteriĝo en la internacia flughaveno de Tripolo (Libio) kraŝis la aviadilo Airbus A330 de la Flugo Afriqyah Airways 771, ĉe la ferdeko, sur kiu troviĝis 93 pasaĝeroj kaj 11 skipanoj. Oni sciigas, ke postvivis nur 8-jara nederlanda knabo. La aviadilo alflugis el Johanesburgo (Sud-Afriko).
- En la provinco Ŝenŝjio (Ĉinio) viro murdis per tranĉilo 7 infanojn kaj unu guverniston de infanĝardeno, kaj tuj memmortigis. Tio estis la kvina simila atako en la lando dum du lastaj monatoj.
- Nord-Koreio deklaris, ke ties sciencistoj ekhavis teknologion de la nuklea kunfandiĝo.
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev kaj la turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan subskribis kelkajn interkonsentojn, inkluzive de tiu pri abrogacio de vizoj kaj pri konstruado de atomcentralo en Turkio fare de rusiaj firmaoj.
13-a de majo
[redakti | redakti fonton]- La anglalingva Vikipedio ŝanĝis sian interfacon kaj dum baldaŭaj semajnoj ĝin sekvos alilingvaj Vikipedioj.
- Usono anoncis ĉesigon de la funkciado de sia ambasadorejo en Tajlando pro daŭrantaj interpuŝiĝoj inter opozicio kaj registaraj fortoj. Dum tumultoj en aprilo jam pereis 29 homoj.
- En Sergokala distrikto de Dagestano (Rusio) teroristoj eksplodigis kaj pafis la aŭton, en kiu veturis komunikistoj de la loka televidstacio. Sekvintaj ilin milicanoj malfermis la respondan fajron. Almenaŭ 8 komunikistoj pereis.
- The Daily Mail sciigas, ke en Britio estis malpermesitaj banknotoj je 500 eŭroj, ĉar oni konsideras ilin nefidindaj. Ĝis 90 % el tiuj banknotoj estas falsaj, do ili ricevis la kromnomon Bin Laden: ĉiuj scias, ke ili ekzistas, sed neniu scias, kiel ili vere aspektas.
- En la rusia parto de Interreto estis lanĉita la unua cirila domajno .рф. La unuaj retpaĝoj, registritaj en ĝi, estis президент.рф (esperante prezidanto.rf) kaj правительство.рф (esperante registaro.rf).
15-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En scienc-esplorada centro Instituto Butantan (San-Paŭlo, Brazilo) forbrulis la plej granda en la mondo kolekto de serpentoj, araneoj kaj skorpioj. Entute pereis specimenoj de ĉirkaŭ 80 mil da specioj.
16-a de majo
[redakti | redakti fonton]- La venkantino de la beleckonkurso Miss USA 2010 iĝis 24-jara Rima Fakih, naskiĝinta en Libano. Ŝi estas la unua arabdevena usonanino, gajnanta ĉi tiun titolon.
- Forpasis pro stomaka kancero Ronnie James Dio, la eksa kantisto de la muzikgrupoj Black Sabbath, Rainbow, Elf kaj gvidanto de propra projekto, nomita laŭ sia nomo. Li havis 67 jarojn.
17-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Forpasis Yvonne Loriod, la fama franca pianistino.
- Je nokto al la 17-an de majo en la urbo Worms (Germanio) nekonataj bruligis sinagogon, kiu baldaŭ estis estingita. Poste bruligantoj anonime deklaris, ke tio estis la venĝo al Israelo pro ĝia persekutado de palestinanoj.
- En la barata ŝtato Ĉhatisgaro rezulte de la eksplodo, okazigita de lokaj maoistoj , pereis almenaŭ 40 pasaĝeroj de aŭtobuso, inter kiuj estis 20 militistoj kaj 20 civiluloj.
- En montaro apud Kabulo (Afganio) kraŝis la aviadilo An-24, sur ferdeko de kiu troviĝis 38 pasaĝeroj kaj 5 skipanoj.
- En Moskvo estis solene inaŭgurita la ambasadorejo de Abĥazio. Tion ĉeestis reprezentantoj de Rusio, Abĥazio, Sud-Osetio, Sirio kaj Nikaragvo.
18-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En Kabulo kamikazo eksplodigis sin antaŭ la afgana parlamento. Rezulte de tio pereis pli ol 20 civiluloj kaj estis vunditaj usonaj militistoj. Pri sia respondeco je tiu terora ago deklaris Talibano.
19-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Trupoj de la tajlandaj armeo kaj polico ekŝturmis la tendaron de la opoziciuloj en Bangkoko. Pereis almenaŭ kvin homoj, inkluzive de itala ĵurnalisto (entute 70 personoj). La gvidantoj de la opozicio kapitulacis. Responde al tio subtenantoj de la opozicio bruligis televidstacion. La registaro starigis en 23 el 76 provincoj de la lando elirblokadon.
- Somalio agnoskis la sendependecon de Kosovo.
20-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Rezulte de interetnaj interpuŝiĝoj en la urbo Karaĉio (Pakistano) pereis 17 homoj.
- Responde al planotaj ŝanĝoj en la asekura emerita sistemo grekaj sindikatoj komencis la ĝeneralan strikon.
- La armena registaro aprobis la novan nomon por armena brando, kiu antaŭe estis distribuata sub la nomo "armena konjako", kio kaŭzis juĝajn protestojn de Francio. De nun ĝi nomiĝos "arbun". Ĉi tiu vorto estis derivata de la armena verbo "harbel" (esperante ebriiĝi).
- La internacia komisiono, kiun partoprenis fakuloj el Usono, Britio, Svedio kaj Aŭstralio, konkludis, ke la sudkoreia korveto "Ĉĥonan" estis subakvigita per torpedo, lanĉita de nordkoreia submarŝipo. Tio okazis la 26-an de marto 2010.
21-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En Berlino ĉe la Bernauer Straße estis malfermita la unua parto de la memorejo "Berlina muro". Ĝia konstruado estos finita ĝis 2012.
22-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Sub altaro de la katedralo de Frombork (Pollando) estis reentombigitaj la restaĵoj de Nikolao Koperniko, elfositaj tie en 2005.
- En la anglikanisma preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Italio estis ordinita Maria Vittoria Longhitano, la unua en la lando virino-sacerdoto. Ŝi estas edzino kaj havas 35 jarojn.
- Per telefona aŭkcio estis vendita la plej multekosta poŝtmarko de la mondo — tiu sveda Flava treskilingo. Aĉetinto pagis almenaŭ 2,3 milionojn da usonaj dolaroj.
- En la flughaveno de la barata urbo Mangaloro kraŝis la aviadilo Boeing 737-800 ĉe la ferdeko de kiu estis 160 pasaĝeroj kaj 6 skipanoj. Postvivis inter 3 kaj 7 homoj.
23-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Forpasis pro koratako Miĥail Ŝatrov, la fama soveta, rusia dramisto. Li havis 78 jarojn.
- Okazis la parlamenta balotado en Montara Karabaĥo.
24-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En Madrido forpasis Leonida Georgijevna Bagration-Muĥranskaja, la patrino de Marija Vladimirovna Romanova, kiu pretendas esti la estro de la Dinastio de Romanovidoj. Ŝi havis 95 jarojn.
25-a de majo
[redakti | redakti fonton]- La porturista buso, veturinta el Alanya al Pamukkale (Turkio) falis de sur 15-metra alteco en la riveron Aksa. El 41 homoj pereis 15, inkluzive de 13 rusianoj kaj 2 turkoj; 26 estis vunditaj.
26-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Ĉirkaŭ 18:45 (loka horo) en la rusia urbo Stavropol apud la Domo de kulturo kaj sporto okazis la eksplodo forta je 400 gramoj je TNT-ekvivalento. Pereis 6 kaj estis vunditaj almenaŭ 43 homoj, el kiuj 16 — tre grave.
- La parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo donis al la rusa lingvo la statuson de "regiona lingvo".
27-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Rusio kaj Finnlando subskribis la intertrakton pri prilongigo de la luado de la Saimaa-kanalo por pliaj 50 jaroj. En la rusia teritorio troviĝas 34 km de tiu konstruaĵo, el kiuj 19 km estas luataj de Finnlando. La limdato de la antaŭa intertrakto finiĝos en 2013.
28-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Teroristoj kaptis du moskeojn en la pakistana urbo Lahore kaj ostaĝigis ĉirkaŭ 1,5 mil da ties paroĥanoj. Rezulte de ŝturmo fare de polico ambaŭ domoj estis liberigitaj, pereis ĉirkaŭ 70 homoj. Pri sia respondeco deklaris la pakistana ĉelo de Talibano.
- Ĉirkaŭ je la 2-a horo en Okcident-Bengalo (Barato) interpuŝiĝis du trajnoj, sekve de kio pereis almenaŭ 146 kaj estis vunditaj pli ol 200 homoj. Savistoj atingis la lokon de la akcidento nur je la 5-a horo. Verŝajne temas pri terora ago de lokaj maoistoj.
29-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En Oslo (Norvegio) okazis la finkoncerto de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010. La unuan lokon okupis la germana kantistino Lena Meyer-Landrut.
- En Ĉeĥio finiĝis parlamenta baloto.
- Kino: Forpasis usona aktoro kaj reĝisoro Dennis Hopper.
30-a de majo
[redakti | redakti fonton]- En la sudo de Barato pasaĝera buso nokte trafis la polican blokposton, renversiĝis kaj ekbrulis. Pereis almenaŭ 30 kaj vundiĝis 28 homoj.
31-a de majo
[redakti | redakti fonton]- Forpasis Louise Bourgeois, la fama usona skulptisto, pentristo kaj grafikisto. Ŝi havis 98 jarojn.
- Oni sciigas, ke viktimoj de la tropika ŝtormo "Agato" en Centra Ameriko jam iĝis pli ol 130 homoj.
- Atmane Touati, kiu estis konsiderata la estro de Al-Kaida en Norda Afriko, fordonis sin al la potencoj de Alĝerio. Laŭ sciigoj, li faris tion post la peto de sia edzino.
- La prezidanto de Germanio Horst Köhler anoncis sian eksiĝon.
- En municipa balotado en Rejkjaviko venkis la "Plej bona partio", fondita de la ŝercisto Jon Gnarr. Danke al tio li iĝis la urbestro de la islanda ĉefurbo.
- Je la nokto al tiu tago la israela mararmeo atakis la "Ŝiparon de libereco", per kiu en ses ŝipoj navigis eŭropaj rajtdefendantoj al la Gaza Sektoro por liveri humanitaran helpon por ties loĝantaro. Rezulte de la atako, laŭ sciigo de Al-Ĝazira, pereis almenaŭ 16 kaj estis vunditaj 30 homoj. Israelo deklaris, ke pereis 9 kaj vundiĝis inter 20 kaj 30 homoj kaj 7 soldatoj, el kiuj 2 — grave.
|