11-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de februaro estas la 42-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 323 tagoj restas (324 en superjaroj).
Je la 11-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- -660: Jimmu iĝis la unua imperiestro de Japanio - komenco de la ŝtato
- 435: Hippo: packontrakto inter Romia Imperio kaj vandaloj
- 1359: Pollando: Kamień Krajeński ricevis urborajton
- 1454: Pollando: Prioro de la Ordeno de germanaj kavaliroj redonis la tutan kastelon al Konsilio de Gdańsk; post 145 jaroj kaj 3 monatoj finiĝis periodo de regado de la ordeno en la urbo.
- 1482: Dominikano Tomás de Torquemada estis nomumita inkvizitoro
- 1531: Klerikaro elektis Henrikon la 8-a estro de anglikanismo
- 1778: Post 28 jaroj de ekziligo Voltaire revenis al Parizo
- 1809: Usonano Robert Fulton patentis vaporŝipon
- 1812: Usono: La ŝtatestro de Masaĉuseco Elbridge Gerry faris la unuan fi-dislimadon (kiu ricevis la nomon en la angla gerrymandering).
- 1863: Januara ribelo: taĉmento de pola generalo Marian Langiewicz venkis rusojn en batalo de Święty Krzyż (proksime al Kielce)
- 1873: Hispanio: reĝo Amadeo la 1-a abdikis; proklamo de la Unua Hispana Respubliko
- 1916: Nov-Jorko: anarkiistino kaj feministino Emma Goldman estis arestita pro lekcio pri kontraŭkoncipiloj
- 1919: Friedrich Ebert iĝis prezidento de la Vajmara Respubliko
- 1921: Ruĝa Armeo invadis Kartvelion
- 1929: Per la Lateranaj Traktatoj inter Italio kaj la romkatolika eklezio estiĝis la memstara ŝtato Vatikanurbo.
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Germana polico en plimulto de urboj de Varto-Lando legitimis surstrate polojn por trovi serĉatajn personojn laŭ speciala aresto-libro
- Vintra milito: komenciĝis sovetaj-finnaj bataloj laŭlonge de Mannerheim-linio
- 1941: Intelektul-kampanjo: en Krakovo mortis profesoro de Jagelona Universitato, kiu revenis de germana koncentrejo en Sachsenhausen
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Krasne 32 judojn kaj en Poznań germanoj ekzekutis 10 polojn; de Varsovio foriris transporto de 60 personoj al germana koncentrejo Aŭŝvico; skolto de Organizaĵo pri Eta Sabotado en Varsovio forigis germanlingvan tabulon de monumento al Koperniko, kiun okupantoj konsideris germano; germanaj regopovoj deportis de Tylża ĉ. 120 ciganojn, kiuj transportis al Bjalistoko
- 1943: En Poznań germanoj gilotinis 5 polojn
- 1944: Revenĝe pro atenco kontraŭ komandanto de SS Franz Kutscher, hitleranoj faris la unuan publikan ekzekuton de malliberuloj de Pawiak, pendumante 27 personojn sur balkono de bruligita domo ĉe strato Leszno en Varsovio; germanaj policoj pafekzekutis en Krakovo 40 personojn, en 2 aliaj lokoj 17 kaj 10, krome polico pendumis en Varsovio 27 membrojn de Pola Laborista Partio kaj Pola Partio Socialista
- 1945: Jalta konferenco finiĝis - ĝi decidis ke Provizora Registaro de Pollando akceptos polojn de eksterlando, agnoskis Curzon-linion orienta landlimo kaj voĉdonis pri tio, ke Pollando devas ricevi nordajn kaj okcidentajn teritoriojn
- Ruĝa Armeo liberigis germanan koncentrejon Gross-Rosen
- 1963: Usona literaturistino Sylvia Plath mortigis sin en Londono
- 1963: La tutan tagon The Beatles surbendigis sian debutan muzikalbumon Bonvole plaĉu min
- 1972: Emirlando Ras-al-Ĥajmo aliĝis al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- 1975: Britio: Margaret Thatcher kiel la unua virino iĝis estrino de Konservisma Partio
- 1978: Ĉina Popola Respubliko nuligis malpermeson legi verkojn de Aristotelo, Ŝekspiro kaj Charles Dickens
- 1979: Ajatolaho Ruhollah Ĥomejni transprenis regopovon en Irano
- 1981: Wojciech Jaruzelski iĝis ĉefministro de Pollando
- 1990: Konraŭ-apartisma batalanto Nelson Mandela iĝis libera post 27 jaroj pasigitaj en malliberejo
- 2007: Gurbanguli Berdimuĥamedov gajnis prezidentajn balotojn en Turkmenio
- 2008: Seulo: historia ligna pordego Namdemun bruliĝis
- 2011: Egipta revolucio: post 18 tagoj de sociaj protestoj prezidento Hosni Mubarak cedis sian postenon post 30-jara regado
Naskiĝoj
- 1261: Otto la 3-a, duko de Bavario, reĝo de Hungario (m. 1312)
- 1466: Elizabeta de Jorko, reĝino de Anglio (m. 1503)
- 1535: Gregorio la 14-a, papo (m. 1591)
- 1600: Nicolaus Zapf, germana teologo kaj profesoro
- 1708: Egidio Romualdo Duni, itala komponisto de operoj (m. 1775)
- 1776: Ioannis Kapodistrias, unua prezidento de sendependa Grekio (m. 1831)
- 1780: Karoline von Günderode, germana verkistino (m. 1806)
- 1803: Lajos Szöllősy Szabó, hungara koreografo (m. 1882)
- 1807: Péter Rajka, hungara inĝeniero, entreprenisto (m. 1897)
- 1821: Auguste Mariette, franca egiptologo (m. 1881)
- 1821: Hermann Allmers, germana verkisto (m. 1902)
- 1847: Thomas Alva Edison, usona inventisto (m. 1931)
- 1856: Lajos Abafi, hungara lieraturhistoriisto (n. 1909)
- 1897: Emil Post, pola matematikisto kaj frua komputikisto (m. 1954)
- 1900: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo (m. 2002)
- 1906: Lenke Zsögön, hungara operkantistino (m. 1995)
- 1914: László Buza , hungara bestkuracisto (m. 1987)
- 1917: Sidney Sheldon, usona verkisto (m. 2007)
- 1821: Auguste Mariette, franca arkeologo kaj egiptologo (m. 1881)
- 1898: Leó Szilárd, hungara-usona fizikisto (m. 1964)
- 1923: Antony Flew, brita filozofo
- 1926: Leslie Nielsen, kanada aktoro (m. 2010)
- 1928: Kázmér Vajnovszki, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2002)
- 1930: Mária Pákey-Gyerkó, hungara skuptistino, pentristino
- 1938: Manuel Noriega, panama politikisto kaj generalo
- 1941: Sérgio Mendes, brazila pianisto, komponisto kaj aranĝisto
- 1944: József Éltető, rumania hungara poeto, tradukisto
- 1946: Magdolna Vorzsák, rumania hungara ekonomikistino
- 1964: Mihály Lakatos, hungara verkisto
- 1964: Sarah Palin, usona politikistino
- 1969: Jennifer Aniston, usona aktorino
- 1974: Alex Jones, usona ĵurnalisto kaj filmisto, adepto de konspiraj teorioj
Mortoj
- 244: Gordiano la 3-a, romia imperiestro (n. 225)
- 641: Heraklio, bizanca imperiestro (n. 575)
- 731: Gregorio la 2-a, papo (n. ĉ. 669)
- 824: Paskalo la 1-a, papo, sanktulo
- 1141: Hugo el Sankta Viktoro, germana filozofo kaj teologo (n. 1096)
- 1503: Elizabeta de Jorko, reĝino de Anglio (n. 1466)
- 1507: Johano el Głogów, pola erudito el XV jc. (n. ĉ. 1445)
- 1626: Pietro Cataldi, itala matematikisto (n. 1548)
- 1650: René Descartes, franca filozofo kaj matematikisto (n. 1596)
- 1671: Ludwig Compenius, germana konstruisto de orgenoj kaj klavicenoj (n. ĉ. 1603)
- 1783: Johann Andreas Silbermann, alzaca orgenkonstruisto (n. 1712)
- 1795: Carl Michael Bellman, sveda poeto kaj komponisto (n. 1740)
- 1813: Anders Gustaf Ekeberg, sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon (n. 1767)
- 1829: Aleksandro Gribojedov, rusa dramisto, muzikisto, poeto kaj diplomato, murdita (n. 1790)
- 1868: Léon Foucault, franca fizikisto (n. 1819)
- 1870: Michelangelo Grigoletti, itala pentristo (n. 1801)
- 1917: Oswaldo Cruz, brazila kuracisto, bakteriologo kaj epidemiologo (n. 1872)
- 1938: Kazimierz Twardowski, pola filozofo, kreinto de Lvova-Varsovia skolo (n. 1866)
- 1948: Sergej Miĥailoviĉ Ejzjenŝtjejn, sovetia filmreĝisoro (n. 1898)
- 1958: Bertil Malmberg, sveda verkisto (n. 1889)
- 1959: Ede Goldberger, rumania hungara dermatologo (n. 1887)
- 1960: Victor Klemperer, germana verkisto (n. 1881)
- 1963: Sylvia Plath, usona poetino (n. 1932)
- 1973: Hans Jensen, germana nobelpremiita fizikisto (n. 1907)
- 1978: Harry Martinson, sveda verkisto (n. 1904)
- 1984: Manci Zelch Zathureczkyné, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (n. 1900)
- 1989: Gyula Péterffy, rumania hungara aktoro (n. 1935)
- 1986: Frank Herbert, usona sciencfikcia verkisto (n. 1920)
- 1994: Paul Feyerabend, aŭstra scienco-filozofo (n. 1924)
- 1995: László Lázár, rumanihungara ĵurnalisto, kritikisto (n. 1936)
- 2004: Ryszard Kukliński, pola oficiro, kolonelo de Pola Soldataro kaj Usona terarmeo, heroo de Pollando kaj Usono (la tria post Kazimierz Pułaski kaj Tadeusz Kościuszko), kiu perfidis komunistan Polan Popolan Respublikon kaj savis Pollandon (n. 1930)
- 2006: Ferenc Deák, rumania hungara instruisto. lokhistoriisto (n. 1926)
- 2008: Tom Lantos, usona politikisto (n. 1928)
- 2010: Zoltán Nagy P., rumania hungara fotoraportisto, fotoartisto (n. 1943)
- 2012: Whitney Houston, usona kantistino kaj aktorino (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Irano: je la 22-a de Bahman, t. e. la 10-a de februaro aŭ la 11-a de februaro (laŭ la superjaro), do ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)
- Romkatolika Kalendaro:
- Beata Virgulino Maria en Lurdo
- Gregorio la 2-a, papo
- Paskalo la 1-a, papo
- Monda Tago de Malsanulo - kristana festo fiksita la 13-an de majo 1992 de papo Johano Paŭlo la 2-a
Tagoj de semajno
La 11-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.