12-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de aprilo estas la 102-a tago de la jaro (la 103-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 263 tagoj restas.
Je la 12-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 238: Romia imperiestro Gordiano la 1-a pereis defendante Kartagon kontraŭ legioj; kunreganta lia patro Gordiano la 1-a sinmortigis post morto de la filo
- 467: Antemio iĝis Imperiestro de la Bizanca Imperio
- 769: Papo Stefano la 3-a kunvokis koncilion, kiu dekretis pri elektado de papoj
- 1204: Dum la 4-a krucmilito, kaŭzita de papo Inocento la 3-a, oni konkeris kaj dum 3 tagoj profanis sanktajn lokojn, murdis, seksperfortis kaj prirabis Konstantinopolon.
- 1385: Dum duobla nupto en Cambrai, kiu daŭris 8 tagojn kun partopreno de 20 mil gastoj, filino de Filipo la 2-a edziniĝis kaj Johano la 1-a edziĝis
- 1557: Urbo Cuenca fondiĝis en Ekvadoro
- 1606: Union Jack, la nacia flago de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando, oficialiĝis
- 1609: Malaltaj Landoj reakiris sendependecon
- 1627: Venka por poloj pola-sveda batalo de Czarne komenciĝis
- 1633: Komenciĝis proceso de Galileo, kiu estis akuzita de inkvizicio pri herezo
- 1665: La unua viktimo de Granda pesto de Londono mortis
- 1794: Franca revolucio: en Parizo estis gilotinita konstitucia ĉefepiskopo
- 1798: Dum kunsido en Araŭo 121 parlamentanoj de 10 kantonoj voĉdonis pri malfondo de Svisa Ĵurkomunumo kaj kreo de Helveta Respubliko
- 1802: Rusa generalo minacanta uzi armilaron devigis ĵuri kartvelan nobelaron kaj klerikaron kunveninta en la katedralo Sioni en Tbiliso pri fideleco al caro
- 1849: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Higio
- 1850: Post likvido fare de franca armeo de Roma Respubliko revenis al la urbo papo Pio la 9-a
- 1861: La unua batalo de Usona Enlanda Milito pri Fort Sumter en Suda Karolino komenciĝis
- 1874: Aŭstro-hungara polusa ekspedicio malkovris Fligeli-kabon sur Rudolf-insulo de insularo Lando de Francisko Jozefo, la plej fora loko de Eŭropo kaj la tuta Eŭrazio
- 1918: Baltaj germanoj kreis uzurpan Unuiĝintan Baltan Duklandon
- 1919: En Lucko komenciĝis kunveno de poloj dum kiu fondiĝis Asocio de Terposedantoj de Volinio
- 1927: Ĉina enlanda milito komenciĝis - prezidanto de Kuomintango Ĉiang Kai-ŝek rompis kunlaboron kun la Komunista Partio de Ĉinio
- 1927: Litova diktatoro Antanas Smetona, post mocio de demisio al registaro flanke de parlamenta plimulto malfondis la parlamenton, kiu ne kunvenis ĝis 1936
- 1929: En franca ŝipfarejo en Havro oni surakvigis polan submarŝipon "Wilk" (Lupo)
- 1934 Sur Monto de Vaŝingtono (Apalaĉaj Montoj) en usona subŝtato Nov-Hampŝiro oni mezuris plej grandan rapidecon de vento (blove) – 103 m/s (370,8 km/h)
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Guberniestro de Ĝenerala Gubernio anoncis purigon de Krakovo de judoj ĝis la 1-a de novembro 1940; ĝis tiu ĉi tago foriris de Litovio ĉ. 2 mil poloj sur polajn teritoriojn enkorpigitajn al Nazia Germanio
- 1941: Gestapo arestis ĉ. 80 membrojn de konspira organizaĵo "Czarny Legion" (Nigra Legio), kreita en Gostyń jarŝanĝe 1939/1940
- Germana armeo eniris Beogradon
- 1942: Soldatoj de Waffen-SS, policanoj kaj ĝendarmoj pafekzekutis en Gąbin dekkelkajn judojn, en Jabłonna (distrikto Lubelski) 29 malliberulojn, alveturigitaj de Lublin, kaj en Krasnik 64 judojn; en areo de Bjalistoko ekfunkciis provizoraj policaj juĝejoj; en ĜG ekde nun poloj ne povis sen skriba permeso vojaĝi per trajnoj (escepte de mallarĝa fervojo kaj apudvarsoviaj); germanaj regopovoj komencis sendi francajn kaj belgajn militkaptitojn de Nazia Germanio al ĜG
- 1943: Germana polico ekzekutis en Varsovio 14 virinojn; armitaj ukrainoj murdis en Teraż (proksime al Lucko) 24 polojn; sekreta noto por ĉefo de kancelario en Nazia Germanio menciis neprecon grandigi en ĜG produktadon de agrikulturaĵoj kaj de bredado
- 1944: Volinia masakro: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo kun ukrainaj taĉmentoj kvazaŭarmeaj (surmetitaj germanajn uniformojn) masakris pli ol 100 polojn en vilaĝoj Hucisko kaj Miedziaki (nun en Lviva provinco) uzante segilojn por duonigi vivantajn personojn, pere de vivbruligo kaj pafmortigo; en deviga labortendaro en Pustków (proksime al Dębica) gestapo pafmortigis 60 polojn alveturigitaj de mallibejo en Rzeszów por labori sur armea spaco kaj en Tarnów 50 personojn
- 1945: Stalinismo: nokte la 12-an/13-a de aprilo operaca grupo de distrikta Ministerio pri Publika Sekureco en Siedlce murdis 16 junulojn, suspektitaj pri agado favore al Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando; en Rakowa (proksime al Sanok) ukraina taĉmento URA murdis 13 polojn kaj 3 ukrainojn; taĉmento de la 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj liberigis en Oberlangen militkaptitejon, en kiu estis 1717 virinoj - soldatinoj de Pola Enlanda Armeo dum la Ribelo de Varsovio
- Detruo de germana Erfurto dum alianca amasa aeratako
- 1946: Sirio sendependiĝis
- 1954: Bill Haley surbendigis kanton Rokenrolu ĉirkaŭ la horloĝo, konsiderata unua verkaĵo de rokenrolo
- 1961: Jurij Gagarin, rusa kosmonaŭto, kiel la unua homo ĉirkaŭflugis la Teron
- 1970: En Biskaja Golfo sinkis dum haŭlado damaĝita soveta submara atomŝipo K-8 – 52 membra skipo pereis
- 1971: Oni komencis konstrui Metroon de Seulo
- 1980: Terry Fox, malsana je kancero, ekkuris maratone trans Kanadon
- 1981: La unua misio de Kosmopramo Columbia komenciĝis
- 1982: Milita stato en Pollando: en Varsovio komencis disaŭdigi subtera Radio Solidareco
- 2005: Andrus Ansip iĝis ĉefministro de Estonio
- 2008: En sud-iraka Ŝirazo rezulte de bombeksplodo en moskeo 14 personoj pereis kaj 202 vundiĝis
Naskiĝoj
- 1500: Joachim Camerarius, la Maljuna, germana poeto kaj humanisto (m. 1574)
- 1577: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo (m. 1640)
- 1748: Antoine Laurent de Jussieu, franca botanikisto (m. 1836)
- 1823: Aleksandr N. Ostrovskij, rusa dramisto (m. 1886)
- 1863: Raul Pompeia, brazila ĵurnalisto, kronisto, novelisto kaj dramverkisto (m. 1895)
- 1871: August Endell, germana arkitekto (m. 1925)
- 1871: Ioannis Metaxas, greka generalo, ĉefministro kaj diktatoro (m. 1941)
- 1873: Mihály Gyerkes, rumania hungara instruisto, redaktoro, lernolibroverkisto (m. 1942)
- 1877: Árpád Pásztor, hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1940)
- 1879: Ralph Eliot, brita esperantisto (m. 1926)
- 1881: Rudolf Ramek, aŭstra politikisto
- 1891: Gyula Ferenczy, hungara komponisto (m. 1962)
- 1903: Jan Tinbergen, nederlanda ekonomikisto (m. 1994)
- 1907: Sándor Bíró, hungara historiisto (m. 1975)
- 1908: Tibor Flórián, hungara poeto (m. 1986)
- 1913: Gábor Jodál, rumania hungara komponisto (m. 1989)
- 1933: Montserrat Caballé, kataluna oper-kantistino
- 1936: Vlastimil Kočvara, ĉeĥa esperantisto
- 1940: Herbie Hancock, usona ĵaza komponisto kaj pianisto
- 1942: Jacob Zuma, prezidento de Sud-Afriko
- 1943: Csaba András, rumania hungara pentristo
- 1943: Szabolcs Molnár, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata instruisto
- 1944: Karel Kryl, ĉeĥa kanzonisto, poeto, grafikisto (m. 1994)
- 1947: Tom Clancy, usona verkisto
- 1948: Joseph Martin Fischer ("Joschka Fischer"), germana politikisto
- 1956: Herbert Grönemeyer, germana kantisto kaj aktoro
- 1957: Ferenc Tolvaly, hungara verkisto, entreprenisto
- 1957: András Visky, rumania hungara poeto, verkisto, reĝisoro
- 1958: Sarolta Solcan, rumania hungara historiistino
- 1961: Lisa Gerrard, aŭstralia kantistino
- 1979: Claire Danes, usona aktorino
- 1980: Erik Mongrain, kanada gitaristo kaj komponisto
Mortoj
- 238: Gordiano la 1-a, imperiestro de Romio (n. ĉ. 159)
- 238: Gordiano la 2-a, imperiestro de Romio (n. ĉ. 192)
- 352: Julio la 1-a, papo, sanktulo
- 1555: Johana de Kastilio, reĝino de Kastilio (n, 1479)
- 1639: Robert Carey, angla nobelo (n. ĉ. 1560)
- 1704: Jacques Bénigne Bossuet, franca verkisto (n. 1627)
- 1763: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1699)
- 1817: Charles Messier, franca astronomo (n. 1730)
- 1871: Géza Dósa, hungara pentristo (n. 1846)
- 1897: István Szilágyi, hungara instruisto, verkisto (n. 1819)
- 1927: Léon Denis, franca spiritisto (n. 1846)
- 1938: Teodoro Ŝaljapin, rusa kantisto, basulo (n. 1873)
- 1945: Franklin D. Roosevelt, prezidento de Usono (n. 1882)
- 1961: Imre Sarkadi, hungara verkisto (n. 1921)
- 1963: Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo kaj logikisto (n. 1890)
- 1971: Igor Tamm, rusa nobelpremiita fizikisto (n. 1895)
- 1972: C. W. Ceram, germana ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1915)
- 1974: Béla Botár, hungara poeto (n. 1915)
- 1975: Josephine Baker, franca kantistino, aktorino kaj dancistino afrik-usona devene (n. 1906)
- 2006: Rajkumar, barata aktoro (n. 1929)
- 2007: Lóránt Szalman, rumania hungara dirigento (n. 1929)
- 2009: Vytautas Mažiulis, litova lingvisto, fakulo pri praprusa lingvo (n. 1926)
- 2010: Alice Miller, svisa psikologino pol-juddevena okupiĝanta pri mistraktado de infanoj (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Julio la 1-a, papo, sanktulo
- Usono, Pollando, Rusio: Nokto de Jurij
- Internacia Tago de Strat-Infanoj
Tagoj de semajno
La 12-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.