Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirgiza Respubliko
Кыргыз Республикасы
Кыргызская республика
Kyrgyz Respublikasy
Kyrgyzskaya respublika

Detaloj Detaloj
Nacia himno: State Anthem of the Kyrgyz Republic
suverena ŝtatolando sen maralirorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Biŝkeko (616 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) la kirgiza, la rusa
Uzata(j) lingvo(j) kirgiza lingvo, rusa lingvo, uzbeka lingvo, dungana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamismo
Areo 198 500 km²
- % de akvo 3,6 %
Loĝantaro 5 400 000 (2010) (2021)
Loĝdenso 25,6 loĝ./km²
Horzono +5
Interreta domajno .kg
Landokodo KG
Telefona kodo +996
Plej alta punkto Ĝengiŝ Ĉokusu
Plej malalta punkto Kara Darya
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Almazbek Atambajev
Ĉefministro Omurbek Babanov
Sendependiĝo disde Sovetunio la 31-an de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Kirgiza somo (KGS)
MEP laŭ
– suma
– pokapa 2.100 USD (2009)
vdr

KirgizujoKirgizio (kirgize Кыргызстан) estas lando en Centra Azio, kies landlimoj tuŝas tiujn de Ĉinio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Biŝkeko (antaŭe Frunze).

Administraj dividoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kirgizio.

Kirgizio konsistas el 7 provincoj (oblastar, esp-e: oblastoj) kaj 1 administra urbo.

Urbo

Provincoj (oblastoj)

Historio

Dum multaj jarcentoj loĝita per iranaj triboj, kiel Sogdianoj, kaj poste per turkecaj enmigrintoj, la areo de Kirgizio estis borde al la Persa imperio. En 1876 la Rusa Imperio aneksis Kirgizion, soveta reĝpovo establiĝis en 1919, kaj la 15-an de decembro, 1936, la Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko estis establigata kiel plena Unia Respublika de Sovetunio. La lando gajnis sian sendependecon post la disfalo de Sovetunio la 31-an de aŭgusto, 1991, kaj fine ĝi eniris la nove formitan Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) je la 21-a de decembro, 1991. En 1992 Kirgizio aliĝis al la UN kaj la OSKE.

En aprilo 2010 okazis registara ŝanĝo. Kurmanbek Bakiev estis senpostenigita post amasa protestado kaj insurekcio de la opoziciantaro. Nova prezidento estis Roza Otunbajeva. En junio de 2010 okazis Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj.

Politiko

  • Politika sistemo: respubliko, demokratio. Universala balotrajto post 18 jaraĝo.
  • Plenuma potenco: Ŝtatestro (prezidanto) elektita 5-jare; Ĉefministro nomumita per prezidanto; kabineto nomumita per prezidanto laŭ rekomendo de ĉefministro.
  • Leĝdona potenco: Duĉambra Supera Koncilio, aŭ Ĵogorku Keneŝ: Asembleo de Reprezantoj de la Popolo (70 seĝoj) kaj Leĝdona Asembleo (35 seĝoj) ambaŭ elektita 5-jare.
  • Jura potenco: Supera Kortumo, nomumita je 10-jara oficperiodoj per la Supera Koncilio, laŭ prezidanta rekomendo; Konstitucia Kortumo; Apelacia Kortumo.

Geografio

  • Loko: Centra Azio, norde ol Ĉinio.
  • Geografia situo: 41° N 75° E
  • Landlimoj: 3.878 km
  • Limantaj landoj: Ĉinio 858 km, Kazaĥio 1.051 km, Taĝikio 870 km, Uzbekio 1.099 km.
  • Marbordo: 0 km.
  • Klimato: Seka kontinenta ĝis arkta en alta Tien Ŝan; subtropika sudokcidente (Valo de Fergana); modera en norda monteta zono.
  • Tereno: La tuta nacio konsistas el la pintoj de Tien Ŝan kaj ĝiaj interrilataj valoj kaj basenoj.
  • Plej malalta punkto: Kara-Darja 132 m
  • Plej alta punkto: Ĝengiŝ Ĉokusu (Pik Pobedi) 7.439 m

Ekonomio

La ekonomio de Kirgizio estis severe frapata per la disfalo de Soveta komercobloko. En 1990, ĉirkaŭ 98% da Kirgiziaj eksportoj iris al aliaj partoj de Sovetunio. Do, la ekonomia efikeco de la nacio dum la fruaj 1990-oj estis pli malbona ol tiu de ĉiu eks-Soveta respubliko, krom Armenio, Azerbajĝano kaj Taĝikio. Malgraŭ pliboniĝanta ekonomia efikeco, malfaciloj daŭras sekurante adekvatajn fiskajn enspezojn, kaj provizante laŭcelan socialan sekurecon.

  • MEP: $11,66 miliardoj; -1% po-jara kreskado; po-kapa MEP $2.100. (2009 takso)
  • Po-sektora MEP: agrikulturo 30,7%; industrio 15,9%; servado 53,4%. (2009 takso)
  • Loĝantaro sub nivelo de malriĉeco: 40%. (2004 takso)
  • Inflacio: 7,9% (2009 takso)
  • Laboristaro: 2,34 milionoj. (agrikulturo kaj forstkultivado 48%; industrio 12,5%; servado 39,5%) (2005 takso)
  • Senlaboreco: 18% (2004 takso)
  • Buĝeto: Enspezo $1,27 miliardoj; elspezo $1,28 miliardoj. (2009 takso)
  • Ekstera ŝuldo: $3,5 miliardoj. (2008 takso)
  • Eksportoj: $1,33 miliardoj (2009), al 27,2% Svislando, 19,2% Rusio, 14,3% Uzbekujo 11,4% Kazaĥujo 6,7% Francio (2008 takso)
  • Eksportaĵoj: Kotono, lano, viando, tabako, oro, hidrargo, uranio, natura gaso, hidroelektro, maŝinaro, ŝuoj.
  • Importoj: $2,38 miliardoj, el Rusio 36,6%, Ĉinio 17,9%, Kazaĥujo 9,2%, Germanio 8,2% (2008 takso)
  • Importaĵoj: Oleo kaj gaso, ĥemioj, maŝinaro, nutraĵoj.
  • Internacia ekonomia helpo (ricevanto): $329,4 milionoj. (1995 takso).

Reduktiginte elspezojn, finiginte prezo-subvenciojn, kaj enkondukinte aldonvaloran imposton, la kirgiza registaro entute ŝajnas celanta al libera-merkata sistemo, kiu laŭcele stimulos kreskadon. Tiuj reformoj kondukis Kirgizion al la aliĝon al la MKO je la 20-a de decembro, 1998.

Demografio

0-14 jaroj: 32,3% (viroj 16,5%, virinoj 15,8%)
15-64 jaroj: 61,6% (viroj 30,2%, virinoj 31,4%)
65+ jaroj: 6,1% (viroj 2,4%, virinoj 3,7%) (2004 takso)
  • Logantara kreskado: 1,25% jare (2004 takso)
  • Naskiĝoj: 22,13 naskiĝoj/1.000 loĝantoj (2004 takso)
  • Mortoj: 7,19 mortoj/1.OO0 loĝantoj (2004 takso)
  • Infana morteco: 36,81 mortoj / 1.000 viva naskiĝoj (2004 takso)
  • Vivatendo ĉe naskiĝo: 67,84 jaroj (viroj 63,84; virinoj 72,05 (2004 takso)
  • Fekundeco: 2,71 infanoj naskiĝitaj / virino (2004 takso)

Esperanto-movado

Vidu: Esperanto-movado en Kirgizio

La Esperanto-movado en Kirgizio ne havas organizaĵon, sed ekzistas kelkaj retpaĝaroj kie ĉiuj Esperantistoj povas kunlabori.

Eksteraj ligiloj

greke CIA world factbook (CIA monda faktlibro angle) greke Kyrgyzstan News