Napaj humidaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Napo kaj humidaj arbaroj en Ekvadoro.

La napaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la amazona ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la Napo-baseno. Ĝi estas parto de la samnoma tutmondaj 200-regiono "napaj humidaj arbaroj".

Priskribo

La napaj humidoj arbaroj kovras surfacon de 250 591 kvadrataj kilometroj en Amazonio, inter la ekvatoro, la nordo de Peruo kaj la sudo de Kolombio.

Tiu ekoregiono enhavas iujn el la plej altaj jarpluvoj en Amazonio. La ekstreme okcidentaj partoj de la ekoregiono ricevas ĝis 4 000 mm, kaj la oriento 2 500 – 3 000 mm.

Flaŭro

Napo kaj humidaj arbaroj en Ekvadoro.

Tri ĉefaj vegetaĵaro-tipoj troviĝas en tiu humida arbara ekoregiono : (1) arbaro sur ne-inundebla tereno; (2) arbaro inundebla per turbula akvo ("varzea-arbaro") ; (3) arbaro sur malriĉaj grundoj, inundeblaj per kolorita akvo ("igapo-arbaro"). Ĝenerale la tri tipoj konstituas ĉiamverdan tropikan pluvarbaron. La ne-inundeblaj arbaroj estas pli diversaj kaj ĝenerale pli altaj kun kanopeoj kiuj atingas 40 m, kaj elstarantaj arboaltoj de 50 m; epifitoj kaj lianoj troviĝas tie ĉi sed ne estas abundaj. Laŭlonge de la riveroj, iuj arbareroj estas dominataj de palmoj precipe Mauritia flexuosa.

La ne-inundeblaj arbaroj gastigas speciojn kiajn Macrolobium acaciifolium, Coussapoa trinervia, Licania sp., Eugenia sp., Vismia baccifera, Guarea sp., Nectandra reticulata, Cedrelinga catenaeformis, Erisma uncinatum, Phragmotheca ecuadoriensis, Parkia multijuga, Ochroma sp., kaj Pouteria sp., kaj palmospeciojn el la genroj Bactris kaj Astrocaryum. La plej abunda specio en tiu arbartipo estas la subarbaraĵa Iriartea deltoidea. Gravaj familioj ankaŭ ĉeestantaj estas la meliacoj, arekacoj, morusacoj, fabacoj, miristikacoj, kaj rubiacoj. Laŭlonge de la kolorita-akva napa sekcio en Peruo, diferenca flaŭro ekzistas kun Symmeria, Mollia, kaj Caryocar microcarpum kvankam ne konata sur la ne-inundeblaj grundoj aliloke. La okcidenta parto de tiu regiono havas grandan palmo-diversecon; gastigante la endemiajn andajn speciojn : Prestoea schultzeana, Phytelaphas tenuicaulis, kaj Wettinia drudei. Multaj gravaj konstrulignaj specioj troviĝas tie ĉi kiaj Swietenia macrophylla, Cedrela odorata, kaj Ceiba pentandra.

Faŭno

Reprezentantaj mamuloj inkludas la brazilan tapiron (Tapirus terrestris), la tajasuon (Tayassu tajacu), la cebedojn Lagothrix lagotricha, Ateles belzebuth, Cebus albifrons, Pithecia monachus, la grandan dazipon (Priodontes giganteus), la agution (Dasyprocta sp.), Cuniculus paca, la kapibaron (Hydrochaeris hydrochaeris), la ĥelepon (Choloepus sp.), la bradipon (Bradypus sp.), la ruĝan nazuon (Nasua nasua), la jaguaron (Panthera onca), la pumon (Puma concolor), la oceloton (Leopardus pardalis), la jaguarundion (L. yagouaroundi), la margajon (L. wiedii), la gigantan pteronuron (Pteronura brasiliensis), la ruĝan mazamon (Mazama americana), la grizan mazamon (M. gouazoubira), la amazonan manaton (Trichechus inunguis), kaj la amazonan inion (Inia geoffrensis).

Inter la avifaŭno troviĝas la amerika harpio (Harpia harpyja), Mitu selvini (kracedoj), la penelopo (Penelope jacucaca). Tiu ekoregiono troviĝas en la Endemibirda Areo "Supra-Amazono-Napaj malaltaĵoj". La birda disvastiĝo estas malbone sciata. Specioj kun limigata arealo estas i.a. jenaj : Myiophobus cryptoxanthus (tiranedoj), Nonnula brunnea (bukonedoj), kaj Grallaria dignissima (formikariedoj).

Nacia Parko Jasunio en Ekvadoro gastigas 96 da reptiliospecioj. El tiuj specioj, 53 estas serpentoj, inkludante la mutan sonserpenton (Lachesis muta), tri vipuredojn (Bothrops spp., la boaojn Boa constrictor kaj Carallus caninus. Aliaj minacataj reptilioj inkludas Podocnemis expansa (Podocnemididae, testuduloj), Geochelone denticulata, Caiman crocodylus, Paleosuchus palpebrosus, kaj Melanosuchus niger.

De tie originas multaj akvariofiŝoj kiaj la aktinopterigoj Osteoglossum bicirrhosum, Hyphessobrycon spp. kaj Bryconops spp.. Du ferocaj piranjospecioj (Serrasalmus spp.) kaj ankaŭ Potamotrygon motoro (rajoj) vivas en tiuj riveroj.

Minacoj kaj konservado

La tuta ekvadora amazonio estas minacata de hidrokarbonesplorado kaj virtuale ĉiu la ekvadora napo-vala areo estas malfermata por iuj nafto-kontraktoj. La vojokonstruado fare de nafto-kompanioj kaŭzis senarbarigon, delokigojn de indiĝenaj popoloj, kaj koloniadon de la landinterno de kamparanaj terkulturistoj. Plej vasta senarbarigo ankaŭ rezultas el brutaro-bredado kaj kokao-produktado, kaj ĝi estas neniiginta la vivejon de la plej riĉa herpetofaŭno en la mondo. Daŭrantaj homaj agadoj kiaj arbarekspluatado, grandaskala agrikulturo, minado, faŭno-komerco, kaj industria disvolviĝo minacas tiujn arbarojn kaj la speciojn kiujn ili gastigas.

Pluraj vastaj protektataj areoj troviĝas en la napaj humidaj arbaroj. Tamen plejofte ilia administrado suferas de nesufiĉaj monrimedoj.

Endemiaj specioj

Endemiaj vertebruloj[1]
Anuroj
Centrolenidoj Dendrobatedoj Hilidoj Leptodaktilidoj
  • Cochranella resplendens
  • Colostethus fugax
  • Colostethus sauli
  • Dendrobates duellmani
  • Dendrobates labialis
  • Epipedobates bilinguis
  • Epipedobates parvulus
  • Epipedobates zaparo
  • Hyla alboguttata
  • Hyla albopunctulata
  • Nyctimantis rugiceps
  • Phyllomedusa hulli
  • Osteocephalus planiceps
  • Osteocephalus yasuni
  • Eleutherodactylus delius
  • Eleutherodactylus librarius
  • Eleutherodactylus luscombei
  • Eleutherodactylus orphnolaimus
  • Eleutherodactylus paululus
  • Eleutherodactylus pseudoacuminatus
  • Ceratophrys testudo
Senkruraj amfibioj
  • Microcaecilia albiceps
  • Caecilia bokermanni
Salamandroj
  • Bolitoglossa equatoriana
Skvamuloj
Kolubredoj Gimnoftalmidoj Hoplocercidoj Poliĥrotidoj
  • Atractus arangoi
  • Liophis chrysostomus
  • Helicops petersi
  • Ptychoglossus bilineatus
  • Euspondylus guentheri
  • Enyalioides praestabilis
  • Anolis scypheus
Birdoj
Pegoformaj birdoj Paseroformaj birdoj
Mamuloj
Ronĝuloj Primatoj
  • Proechimys gularis
  • Proechimys quadruplicatus
  • Saguinus tripartitus

Referencoj

  1. angle WWF : Napo moist forests

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj  Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj  Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj  Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj  Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj  Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj  Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj  Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj  Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj  Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj  Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj  Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj  Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar  Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj  Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj  Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio  Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj  Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj