Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de norda Turkujo kaj al la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatolaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".

La orienta parto de la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.

Priskribo

Arbaro en la nordoriento de Turkujo.

La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de Ponta Montaro de norda Anatolujo, kaj estas limigita de la Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido en la nordo, kiuj okupas la marbordan strion inter la montaro kaj Nigra Maro. Oriente, la Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj transiras al Kaŭkazaj miksaj arbaroj. La pli seka Anatola Altebenaĵo troviĝas en la sudo, kie la Nord-anatolaj arbaroj transiras al Orient-anatolaj deciduaj arbaroj en la sudoriento, al Centr-anatolaj deciduaj arbaroj en la sudo, kaj al Anatolaj koniferaj kaj miksaj arbaroj en la sudokcidento.

Kaŭze de la barieraj influoj de la altaj marbordaj montaroj kaj de la kontinenta klimato en la sudo, la ekoregiono estas klimate transira. Alta precipitaĵo inter 500 kaj 1 000 milimetroj superregas tie ĉi, kaj la pluva reĝimo estas vintro, printempo, somero, aŭtuno por la okcidentaj kaj centraj areoj kaj printempo, vintro, somero, aŭtuno por la orientaj areoj ( ekante kun la plej alta kvanto ) [1].

Flaŭro

Aŭtuna arbaro en la turka nigra-mara regiono.

Fitogeografie la areo troviĝas en la Pontusa provinco [2]. La plej grava karakterizaĵo de la ekoregiono estas la sendifekta arbara kovraĝo.

Referencoj

  1. Mayer & Aksoy 1986
  2. Davis 1965

Bibliografio

  • angle Guidotti G., P. Regato and S.Jimenz-Caballero 1986 : The major forest types in the Mediterranean, World Wildlife Fund, Rome, Italy.
  • germane Mayer H. & H. Aksoy 1986 : Wälder der Türkei, Gustav Fischer Verlag, Stutgart, Deutschland.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,   Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo  Ĉinio,  Kazaĥio,  Mongolio,  Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj  Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj  Ĉeĥio,  Pollando,  Rumanio,  Slovakio,  Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj  Afganio,  Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo  Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj  Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj  Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj  Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Alĝerio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Butano,  Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj  Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang  Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min  Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj  Norvegio,  Svedio,  Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio

Eksteraj ligiloj