21-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -356: Templo de Artemiso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, bruliĝis (incendiita de ŝuisto)
- 230: Pontiano iĝis papo
- 285: Romia imperiestro Diokleciano igis Maksimianon kunimperiestro
- 365: Potenca tertremo kun surcentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo
- 1342: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1403: Batalo de Shrewsbury, kiam Henriko la 4-a (Anglio) decide venkis ribelon estritan de Henry Percy
- 1411: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
- 1568: Okdekjara Milito: hispana armeo supervenkis nederlandajn ribelantojn en la dua batalo de Jemgum
- 1588: Hispana Nevenkebla mararmeo forlasis havenurbon Korunjo kaj direktiĝis al Anglio
- 1595: Malkovro de Markizinsuloj
- 1656: Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
- 1771: En katedralo en Ajaccio sur Korsiko estis baptita Napoleono Bonaparte
- 1773: Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
- 1774: Packontrakto en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra) finanta la 5-an rusan-turkan militon - rezulte de sukcesoj de Aleksandr Suvorov Moskvo ricevis teritoriojn norde de la marbordo de Nigra Maro, nomataj Novorusio
- 1780: En la 6-a rusa-turka milito rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
- 1795: Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
- 1807: Solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malveno de Prusio dum batalo kun Napoleona Francio
- 1843: La unua en Belgio Zoo de Antverpeno ekfunkciis
- 1866: Venko de itala armeo super la aŭstra en batalo de Bezzecca
- 1873: En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon, rabante 3 mil dolarojn
- 1883: Alliance Française fondiĝis - organizaĵo promocianta la francan kulturon kaj la francan lingvon
- 1900: Esperantio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo
- 1904: La unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
- 1907: Fondita la Brazila Esperanto-Ligo
- 1914: Malkovro de Sinopo, la luno de Jupitero
- 1917: Aleksandr Kerenskij iĝis ĉefministro de la Provizora Registaro de Rusio
- 1938: Bonaero: subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Britio reaperis pollingva revuo "Polska Walcząca" (Batalanta Pollando), eldonata de la 29-a de novembro 1939 en Francio
- Litova Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis; pastro Jan Šrámek ekprezidis Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron
- 1941: Germanaj regopovoj komencis deportadon de loĝantaro en Arbaro de Białowieża - de tri vilaĝoj oni forigis 921 personojn
- 1942: Veninta en varsovian geton kun paspermeso kirurgo Franciszek Raszeja por prizorgi Abe Gutnajer, polan artkomerciston kaj kolektiston juddevenan, estis kune murdita de gestapo kun la familio kaj juda prizorgantaro; germanoj pafmortigis en Przasnysz 22 personojn; en Poznań oni malpermesis al poloj vendi fragojn
- 1943: Laŭ ordono de armea generalo Władysław Sikorski, en norda Irako oni establis surbaze de oficiroj kaj taĉmentoj de Pola Armeo en Oriento la 2-an Polan Korpuson sub la komando de generalo Władysław Anders; germanaj regopovoj en Varto-Lando deportis ĝis tiu ĉi tago por trudlaboro en Nazia Germanio ĉ. 400 polojn; germana polico murdis en vilaĝoj Wnory-Wandy (proksime al Wysokie Mazowieckie) ĉ. 30 loĝantojn kaj ne Radwanowice (proksime al Krakovo) - 30 (nokte de la 20-a/21-a)
- 1944: En Moskvo fondiĝis Pola Komitato de Nacia Liberigo; Stalin ordonis kiel eble plej rapide konkeri Lublin, antaŭvidata kiel pola ĉefurbo; 38-persona taĉmento de Pola Enlanda Armeo likvidis en Iwonicz-Zdrój garnizonon de Wehrmacht kaj pola bataliono de Tomaszów Lubelski liberigis Bełżec; germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 154 personojn; en koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo 15-jara Maria Ludwiczakówna ricevis per batilo 15 frapojn pro malrapidemo en laboro
- 1952: Stalinismo: dum komunista proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo, kiuj dum germana invado en Pollandon defendis Helon - en 1956 ili estis senkulpigitaj
- 1960: Sirima Bandaranaike de Sri-Lanko fariĝis la unua virina ĉefministro en la mondo
- 1964: La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
- 1969: Neil Armstrong, komandanto de la usona ekspedicio Apollo 11, kiel la unua homo surpaŝis la Lunon. Tuj poste faris tion Buzz Aldrin
- 1969: Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune
- 1970: Asuano: konstruado de la Alta Baraĵo de Asuano sur Nilo finiĝis
- 1972: Rezulte de 22 bomboj submetitaj en Belfast fare de IRA 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
- 1982: Milita stato en Pollando: okaze de komunista festo de la 22-a de julio komunistaj regopovoj liberigis de internigo 913 personojn (en tio ĉiujn virinojn), kaj libertempigis 314
- 1984: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
- 2000: En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis la unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
- 2007: Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101
- 2007: Pratibha Patil kiel la unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
- 2007: Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
- 2008: Guantanamo: en usona malliberejo komenciĝis la unua proceso pri militkrimoj
- 2008: Ram Baran Jadav iĝis la unua prezidento de Nepalo
- 2009: Miguel Ángel Moratinos kiel la unua membro de la hipana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
- 2012: Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
- 2013: Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a
- 2013: Apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis la unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
Naskiĝoj
- 1414: Siksto la 4-a, papo (m. 1484)
- 1476: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato (m. 1534)
- 1816: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto (m. 1899)
- 1821: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, politikisto, kunfondinto de Rumana Akademio (m. 1890)
- 1858: Maria Kristina de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (m. 1929)
- 1858: Lovis Corinth, germana pentristo
- 1871: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957)
- 1880: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919)
- 1881: Josef Burger, germana esperantisto (m. 1970)
- 1889: Sándor Turnowsky, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958)
- 1893: Hans Fallada, germana verkisto (m. 1947)
- 1899: Ernest Hemingway, usona nobelpremiita verkisto (m. 1961)
- 1906: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981)
- 1906: Olena Teliha, ukraina poetino (m. 1942)
- 1911: Marshall McLuhan, kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980)
- 1913: László Soós, hungara verkisto (m. 1994
- 1914: László Kónya, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. ?)
- 1920: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto (m. 2005)
- 1923: Jan Kobylański, pola entreprenisto, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko
- 1934: Ilona Len, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino.
- 1939: Ibolya Ardeleanu-Kovács, rumania hungara pentristino
- 1943: István Tüdös, rumania hungara psikologo pri sporto
- 1944: Enikő Zsigmond, rumania hungara geologino
- 1947: Tibor Bentze, hungara skulptisto, restarigisto
- 1947: Sándor Lukács, hungara aktoro, poeto
- 1948: Cat Stevens, brita popolkantisto
- 1949: Endre András Tornay, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1951: Zenóbia Brugós, rumania hungara/hungara grafikistino
- 1952: Robin Williams, usona aktoro
- 1955: Béla Tarr, hungara filmreĝisoro
- 1956: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano
- 1964: Jens Weißflog, germana skisaltisto
- 1971: Charlotte Gainsbourg, franca-brita aktorino kaj kantistino
- 1975: Alfredo Rota, itala spada skermisto
- 1977: Jaime Murray, angla aktorino
Mortoj
- 1403: Henry "Hotspur" Percy, angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
- 1425: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (n. 1350)
- 1456: Titusz Dugovics, hungara milita heroo (n. nekonata)
- 1571: Martim Afonso de Sousa, portugala velisto kaj kolonia administranto
- 1719: Robert Clicquot, franca orgenfaristo (n. ĉ. 1645)
- 1738: Márton Borosnyai Nagy, hungara kuracisto (n. ?)
- 1796: Robert Burns, skota poeto (n. 1759)
- 1886: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo (n. 1826)
- 1907: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo (n. 1838)
- 1936: Andreas Hinterstoisser, germana alpisto (n. 1914)
- 1941: Bohdan Lepkij, ukraina verkisto (n. 1872)
- 1944: Henning von Tresckow, germana generalmajoro (n. 1901)
- 1944: Claus von Stauffenberg, germana oficro komplotinta kontraŭ Adolf Hitler (n. 1907)
- 1964: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila esperantisto (n. 1895)
- 1966: Elek Hints, hungara kuracisto (n. 1893)
- 1971: Yrjö Väisälä, finna astronomo kaj esperantisto (n. 1891)
- 1979: Ludwig Renn, germana verkisto kaj esperantisto (n. 1889)
- 1990: Sergej Paraĝanov, soveta filmreĝisoro armendevena, multflanka artisto, persekutata kiel disidento (n. 1924)
- 1998: Alan Shepard, usona kosmanaŭto (n. 1923)
- 2005: Gyula Hernádi, hungara verkisto (n. 1926)
- 2010: Luis Corvalán, ĉilia komunisto (n. 1916)
- 2010: Gyula László, rumania hungara, sudafrikana vinkulturisto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Gvamo: Tago de Liberigo (1944)
- Nacia tago en Belgio
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Laŭrenco de Brindisi, itala teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- Apolinaro el Raveno, unua episkopo de Raveno kaj martiro
- Danielo (profeto), biblia profeto
Tagoj de semajno
La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.